-Nikvo
Inter la urboj kiujn mi konas, mi konsentas ke Richmond estas la plej
bona. La urbo estas en bona loko por Esperantistoj kiuj devas iri kaj
suden el Marilando/Pensilvanio kaj norden el Nord-Karolino (estas
kelkaj tie kiujn mi renkontis ĉi-somere). Estas multe da bongustaj
restoracioj kun vegetaraj kaj veganaj manĝaĵoj. Tie estas la artmuzeo
VMFA (interesa kaj senkosta) kaj la insulo/parko Belle Isle, kaj mia
povas demandi mian fraton kaj samĉambranon pri aliaj interesaĵoj. En
Richmond ankaŭ estas urba etoso, kiu gravas al mi se ni volas havi
urban semajnfinon. :) Mi ankaŭ povas iri tien kaj resti ĉi mia frato
se necesas por la planado de la evento.
Aliaj eblaj urboj estas Williamsburg kaj Hampton Roads (Norfolk/
Virginia Beach). Williamsburg estas interesete, kaj mi loĝas tie, kaj
estas nur unu horo for de Richmond. Sed ne vere estas 'urbo' same kiel
Richmond, kaj mi pensas ke ni malfacile povus trovi sufiĉajn multajn
intersaĵojn por fari. Estas vera (sed malgranda) grupo de
Esperantistoj en Hampton Roads, sed vere estas multe for de preskaŭ
ĉiuj kaj sufiĉe da aŭtoj sendube necesus. Eble iri tien pli taŭgus dum
la somero, kiam ni povos naĝi kaj ĝui la marbordon.