Dek tagoj de poeziaj salutoj

8 views
Skip to first unread message

Raja Kudrjavceva

unread,
Mar 21, 2026, 3:01:09 PM (yesterday) Mar 21
to Ural-Siberio dissendolisto
La 21-a de marto estas tre ŝatata de mi neordinara tago, riĉa je eventoj: tio estas la Tago de la Printempa ekvinokso, kaj la Tutmonda tago de poezio, kaj la Tago de antikva muziko kaj samtempe la naskiĝtago de la fama komponisto, orgenisto – virtuozo kaj muzikisto de la barokepoko en la muziko I. S Baĥo.
Kaj, certe, tiu ĉi tago min, la ŝatanton de muziko, poezio, printempo kaj suno, entuziasmigas por proponi al vi okazigi en nia dissendolisto la aktivaĵon kun la titolo ”Dek tagoj de poeziaj salutoj”. Mi alvokas ĉiujn trovi iom da tempo, refreŝigi en la memoro viajn ŝatatajn poeziaĵojn en Esperanto, ĉu originalajn, ĉu tradukitajn, ĉu memverkitajn, elekti iun plaĉan kaj sendi ĝian tekston en la salutmesaĝo ĉi tien. Certe nepre dezirindas mallonge komenti la elektitan tekston, aŭ ion interesan sciigi pri ĝia aŭtoro kaj ĝia apero. Eblas ankaŭ afiŝi allogajn eldiraĵojn pri poezio aŭ viajn proprajn meditojn pri ĝi.
Do, mi salutas ĉiujn poeziŝatantojn de nia dissendolisto kaj sendаs por la komenco de la aktivaĵo mian ŝatatan versaĵon de Anna Aĥmatova “Poeto”, verkitan de ŝi en 1959 kiel parton de poezia ciklo “Misteroj de la metio”. La verkoj, kiuj eniris tiun ĉi ciklon, spegulas personan sperton de la poetino,fontojn por ŝia inspiro, etapojn de krea procezo. Ĉi tiun versaĵon bonege tradukis nia elstara Esperanta poeto Mikaelo Giŝpling.
              * * *
Ĉu ŝati ĉi tiun metion? –
La vivon sen zorgoj kaj prem':
Aŭskulti muzikon kaj ion
Proprigi por sia poem'.
Kaj ies alegron enmeti
En tekston de iu sonet'
Por ĵuri, ke tiel ĝemeti
Nur povas la kor' de poet'
Kaj kaŝe aŭskulti ĝardenon
Kaj flustron de softa betul',
Dum faras vualan kurtenon
En bosko matena nebul'.
Mi prenas el dekstro kaj livo,
Kaj ankaŭ sen voĉo de pent'
Malmulton - el ruzo de l' vivo,
Kaj ĉion el nokta silent'.
                  *  *  *
Подумаешь, тоже работа, —
Беспечное это житьё:
Подслушать у музыки что-то
И выдать шутя за своё.
И, чьё-то весёлое скерцо
В какие-то строки вложив,
Поклясться, что бедное сердце
Так стонет средь блещущих нив.
А после подслушать у леса,
У сосен, молчальниц на вид,
Пока дымовая завеса
Тумана повсюду стоит.
Налево беру и направо,
И даже, без чувства вины,
Немного у жизни лукавой,
И всё — у ночной тишины.
/ лето 1959, Комарово /
 
Amike kaj kunlabore,
Raja Kudrjavceva
Bildo por Tutmonda tago de poezio.jpg

Диляра Гадирова

unread,
1:14 AM (16 hours ago) 1:14 AM
to Ural-Siberio dissendolisto

Karaj samideanoj!

Mi volas subteni la proponitan de Raja Kudrjavceva temon, ĉar foj-de-foje mi aūskultas kantojn kaj legas versojn. Mi ne estos originala en la nuna prezento de la fama poeto kaj lia verso. Ja la tempo estas militoza, tumulta ,ĥaosa, neprediktebla, malprudenta. Ni povas nur rememori la verson “Preĝo” de estimata Bulat Okudĵava, kiu batalis kontraū faŝistoj en la Dua mondmilito. Ĉu la nuna tempo estas por “avidaj regi” kiuj ekregis “ĝis plensatiĝo de l’kor’?

 

        Preĝo.

Dum nia Ter’ rotacias plu,

Dum brilas daūre la Sun’,

Donu al ĉiu, mia Sinjor’,

Ion, mankantan nun.

Kapon ricevu do saĝul’,

Ĉevalon-timul’ en fin’,

Iom da mon’-feliĉulo…

Kaj ne forgesu plu min.

 

Dum nia Ter’ rotacias plu,

Per via potenco, Sinjor’,

Avida regi ekregu

Ğis plensatiĝo de l’kor’.

Lasu malavarulon

Ripozi ĝis taga fin’,

Donu la penton al Kain,

Kaj ne forgesu plu min.

 

Mi scias- vi ĉion scipovas,

Mi kredas je via prudent’-

Ja kredas soldat’ murdita,

Ke restas li en eden’,

Ja kredas ĉiu orelo

Al via mallaūta dir’,

Ja kredas ankaū ni ĉiuj,

Sen scio pri nia ir’!

 

Mia Sinjor’ verdokula,

Mia sincera Di’!

Dum nia Ter’ rotacias plu,

Kaj tio ĉi strangas por ŝi,

Dum restas tempo kaj fajro

En ŝia senlaca sin’,

Donu po iom al ĉiuj,

Kaj ne forgesu plu min.

                        Tradukis Mikaelo Bronŝtejn.

Молитва . 

Пока Земля еще вертится,

пока еще ярок свет,
Господи, дай же ты каждому,
чего у него нет:
мудрому дай голову,
трусливому дай коня,
дай счастливому денег…
И не забудь про меня.

 

Пока Земля еще вертится —
Господи, твоя власть! —
дай рвущемуся к власти
навластвоваться всласть,
дай передышку щедрому,
хоть до исхода дня.
Каину дай раскаяние…
И не забудь про меня.

 

Я знаю: ты все умеешь,
я верую в мудрость твою,
как верит солдат убитый,
что он проживает в раю,
как верит каждое ухо
тихим речам твоим,
как веруем и мы сами,
не ведая, что творим!

 

Господи мой Боже,
зеленоглазый мой!
Пока Земля еще вертится,
и это ей странно самой,
пока ей еще хватает
времени и огня,
дай же ты всем понемногу…
И не забудь про меня.

Amikece, Diljara Gadirova (Tobolsko)


 
--
Диляра Гадирова
Отправлено из Почты Mail

Воскресенье, 22 марта 2026, 00:01 +05:00 от Raja Kudrjavceva <komenca...@ya.ru>:
 
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/571774119367%40mail.yandex.ru.

Елена Успенская

unread,
2:13 PM (3 hours ago) 2:13 PM
to Raja Kudrjavceva, Ural-Siberio dissendolisto
Karaj geamikoj,
 
kaj mi rememoris pri la alia, certe konata al multaj, versaĵo kun la sama titolo, kiun verkis “la suno de rusa poezio” A.S. Puŝkin. Li verkis ĝin en1827 en Miĥajlovskoje. En la versaĵo kreado estas prezentita kiel insprita de dio ( ĉi tie Apolono – protektanto de arto kaj muzoj) Poeto neniel superas aliajn homojn ĝis la momento, kiam Apolono alvokos lin. Lia animo vekiĝas nur en momentoj de kreado, kaj tiam li indiferentas al riĉeco, gloro k.t.p. En tiuj momentoj poeto iĝas sever-sovaĝa kaj fremda por ĉirkaŭuloj. Puŝkin transdonas staton de inspiro, kiam poeto forkuras al naturo, al “bordoj de dezerta mar’ kie trovas fonton de novaj artaj imagoj.
Mi ĝojis trovi inter tradukoj de Sergej Rubljov ankaŭ tradukon de ĉi tiu verko en Esperanton kaj nun povas ĝin sendi ĉi tien.
 
А. С. Пушкин
 
Поэт
 
Пока не требует поэта
К священной жертве Аполлон,
В заботах суетного света
Он малодушно погружен;
Молчит его святая лира;
Душа вкушает хладный сон,
И меж детей ничтожных мира,
Быть может, всех ничтожней он.
Но лишь божественный глагол
До слуха чуткого коснется,
Душа поэта встрепенется,
Как пробудившийся орел.
Тоскует он в забавах мира,
Людской чуждается молвы,
К ногам народного кумира
Не клонит гордой головы;
Бежит он, дикий и суровый,
И звуков и смятенья полн,
На берега пустынных волн,
В широкошумные дубровы…
Poeto
Dum ne alvokas lin Apolo
Poeton dignan al ofer’
Pri vantaj zorgoj de popolo
Li sin okupas sur la ter’.
Silentas lia sankta liro,
Profunde dormas la anim’,
Mizere tute, sen deziro,
Li trenas vivon laŭ rutin’.
Sed kiam tuŝas dia vort’
Orelon kun la akra sento,
Anim’ ektremas en momento,
Similas aglon kun la fort’.
Jen li sopiras sen konsolo,
Evitas ĝojon de la ter’
Kaj por idolo de popolo
Ne klinas kapon kun fier’.
Sever-sovaĝa li forkuras,
Kun la sopiro kaj sonar’,
Al bordoj de dezerta mar’,
Arbaron, kiu bru murmuras…
Amike,
Jelena Uspenskaja, Jekaterinburgo


----------------
Кому: Ural-Siberio dissendolisto (ural-si...@googlegroups.com);
Тема: [Ural-Siberio] Dek tagoj de poeziaj salutoj;
22.03.2026, 00:01, "Raja Kudrjavceva" <komenca...@ya.ru>:
--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages