petata sur poŝtkarto skribi sian deziron, alvokon al homoj, kiuj vivos post 50 jaroj. Estis kreita tiel nomata "Mesaĝa tempokapsulo” (“капсула времени"), kiu estis transdonita al la loka arkivo por 50-jara konservado.
Ĉi -momento estis precipe solena kaj multsignifa, ĝi unuigis tri epokojn:pasintecon, nuntempon kaj estontecon. Komence ni malfernis la “Mesaĝon al posteuloj”, kreitan de membroj de “Bona volo”en la fora 1987-a jaro kaj atente kaj delikate tralegis la skribitan tekston sur jam flaviĝintaj paperfolioj. Nur imagu, ke tiuj vortoj, ideoj, esperoj atendis sian horon dum kvardek jaroj! Poste venis nia vico krei la novan mesaĝon kaj estis kortuŝe vidi, kiel enpensiĝis ĉiuj pri demandoj: ”Kion ni volas diri al niaj posteuloj?” “Kio nin maltrankviligas?” “Pri kio ni revas?” “Je kio ni kredas?” La ondo de sincereco kovris ĉiun ĉeestanton en la halo…Mi pensas, ke multaj gravaj kaj seriozaj ideoj estis direktitaj al Estonteco bela kaj mojosa!!! Kaj mi esperas, ke post duonjarcento loĝantoj de Tobolsko tralegos nian mesaĝon kaj ridetos, kaj eble eĉ pensos: “Kiaj varmanimaj kaj neindiferentaj estis homoj, kiuj vivis en 2026!”