Zamenhof-festo – 2025 en Jekaterinburgo
Dezirante daŭrigi multjaran belan tradicion de Zamenhof-festoj en Jekaterinburgo, ankaŭ ĉi-jare ni komencis antaŭpreparon al ĝi. Sed sur la vojo de nia bona intenco aperis kelkaj ne ignoreblaj obstakloj: pro la reganta en Uralo sezona virusa epidemio ekmalsanis ankaŭ pluraj gesamideanoj, kaj krom tio timigis subite veninta, spite al ĉiuj anticipaj veterprognozoj, ĝuste por la elektita de ni dato – 30 grada frostego. Tial antaŭtage de la festo mi restadis en la obskura maltrankvilo: “kiel ĉio pasos”.
Feliĉe, ĉio pasis sukcese! Kaj la 20-an de decembro,sabate, jam je la 9-a horo matene, mi ĝoje renkontis en nia kunvenejo, la Domo de Uralaj popoloj, nian unuan gaston Vladimir Opletajev el fora Surguto. Ekvidinte lin, mi malpeze elspiris, ĉar certis, ke en la ĉeesto de Vladimir nepre okazos iu interesa kaj alloga lia kontribuo por la programo. Kaj tagmeze mi akiris la duan flugilon – venis la teknika direktoro de niaj uralaj aranĝoj – Pavel Veselov el Tjumeno. Ĝenerale mi estas senlime dankema al niaj aliurbaj geamikoj-esperantistoj, kiuj en tiom malbonvetera tago kuraĝe traveturis longan vojon por renkontiĝi kaj kunfesti kun gesamideanoj! Mi kore dankas kaj la tagilanojn: Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev, kaj Vladimir Opletajev el Surguto, kaj la tjumenanojn Pavel Veselov kaj Nastja Golovkina, kiu venis kun la sepjara filo Denis! Entute la renkontiĝo kunigis 17 esperantistojn: 11 jekaterinburganojn kaj 6 aliurbajn gastojn.
Ĉirkaŭ la 15-a horo en la festan kaj bele aranĝitan salonon komencis veni jekaterinburgaj partoprenantoj kaj ankaŭ ĉi tie estis agrable kaj surpize vidi kelkajn personojn, kiuj sufice longe ne aperadis dum la aranĝoj: tio estis malnovaj esperantistinoj Tatjana Kulakova kaj Nadeĵda Ŝeludjko, kaj esperantisto-turisto Pavel Dobrjak.
La programo de la aranĝo komenciĝis de la omaĝo al la L.L. Zamenhof, iniciatinto kaj kreinto de Esperanto; surekrane ekflirtis la verda flago kaj eksonis la kanto “Dankon, Zamenhof, kara!” en la plenumo de la brazila esperantistino Dirce Sales. Post kelkaj enkondukaj vortoj de Raja Kudrjavceva, kiu gvidis la kunvenon, ĉiuj ĉeestantoj povis vidi surekrane arkivan videon, en kiu la profesia aktoro kaj konata malnova rusia esperantisto Nikolao Rytjkov deklamis la poemon de K. Kaloĉajo “ Balado Zamenhova”, kies fino vere aktuale sonas nuntempe. Post la arkiva historia video la ĉeestantoj povis spekti jam modernan amuzan kreaĵon, en kiu oni per AI (artefarita intelekto) vivigis la portreton de Zamenhof kaj li kvazaŭ turnas sin kaj mem parolas al la publiko .
La unuan parton de la programo kun la omaĝo al la Majstro, sekvis parto, dediĉita al la Tago de la Esperanta libro. Raja Kudrjavceva atentigis ĉiujn pri la ekspozicieto de libroj en Esperanto surtable, speciale aranĝita por tio; ŝi prezentis kelkajn librojn el la ekspozicio. Post ŝi rakontis pri siaj legitaj libroj Sergej Kumkov, Lidija Jerofejeva, Jelena Uspenskaja.
Kiel la plej pensigan eron de la programo mi volus aparte elstarigi la programeron, kiun preparis kaj gvidis Vladimir Opletajev Tio estis interesega kvizo “Rusoj en la Esperanta literaturo”, kiu postulis ke partoprenantoj posedu sufiĉajn sciojn pri Esperanta literaturo. La surekranaj materialoj kaj klerigis, kaj konatigis la spektantojn kun la dudeko da rusiaj literaturistoj, kontribuintoj por la Esperanto-kulturo dum ĝia unua periodo.Kiam dum la kvizo estis menciita la poeto kaj tradukisto M. Solovjov kaj surekrane aperis en lia traduko la teksto de la fama poemo de M.Ju.Lermontov “ Blankadas velo unusola..” subite ekstaris Sergej Potoskujev el Niĵnij Tagilo kaj per la brila deklamado parkere de tiu ĉi traduko de Solovjov surprizis ĉiujn ĉeestantojn. Gajnis la kvizon nia legema tagilanino Lidija Jerofejeva.
En la tria parto de la vespero okazis agrabla komuna teŭmado kun kukoj kaj aliaj regalaĵoj, sonis amikaj tostoj kun glaso da vino enmane. La teŭmadon akompanis la bonega gitarludo de belaj lirikaj melodioj, fare de Sergej Lokis el Jekaterinburgo. Dum tiu ĉi parto Raja Kudrjavceva memorigis al ĉiuj, ke la 30-an de decembro okazos la festado de la jubilea 120-jara naskiĝdatreveno de la sovetia poeto-avangardisto kaj prozisto Daniilo Harmso, kiun oni nomis “la petolanta poeto” kaj kies multaj poemoj facile transformiĝas en malgrandajn spektaklojn aŭ ludojn. Estis proponita de Raja provi fari kune tian malgrandan spektaklon kun gestoj el la konata poemo de Harmso, kiun laŭpete afable tradukis en Esperanton esperantistino el Miasso Tatjana Vŝivceva. Sufiĉe amuze ankaŭ pasis ludo kun la difino pri la lasta vorto en ĉiu linio de la alia Harmsa poemo “Tre-tre bongusta kuko”, ankaŭ tradukita en Esperanton de Tatjana. Fine de la vespero okazis la komuna kantado de bardaj kantoj en Esperanto, kiun gvidis jekaterinburgano Sergej Kumkov kaj kiu bonege kunigis ĉiujn kantemajn esperantistojn. Paralele al tio okazis fotosesio por ĉiuj ŝatantoj fotiĝi apud la arbo de amikeco kun la portreto de L. Zamenhof. Tiel vigle finiĝis la festa diverstema programo, kaj ŝajnas, ke dum ĝi multaj tute forgesis pri la ekstera malvarmo kaj jam malfrua vespera horo kaj bedaŭris nur pro tio, ke ĉio tre rapide finiĝis…
Mi esperas, ke tiu ĉi renkontiĝo restos en la memoro de ĝiaj ĉeestintoj kiel vera festo, kaj iam ni rememoros pri tiu ĉi tago kiel pri unu el la belaj tagoj de nia vivo! Grandegan dankon al ĉiuj partoprenintoj kaj kontribuintoj por la festa programo!
Amike,
Raja Kudrjavceva, Jekaterinburgo.