Impresoj de ĉeĥa esperantisto Martin Bureŝ pri la vojaĝo al Tobolsko, Tjumeno kaj Jekaterinburgo

1 view
Skip to first unread message

Raja Kudrjavceva

unread,
Jan 18, 2026, 12:13:44 PMJan 18
to Ural-Siberio dissendolisto
Impresoj de ĉeĥa esperantisto Martin Bureŝ pri la vojaĝo al Tobolsko, Tjumeno kaj Jekaterinburgo
 
Kun malgranda malfruiĝo, ankaŭ la gasto mem finskribis siajn rememorojn pri la novjara vojaĝo al Siberio. Mi ne ripetos tion, kio estis skribita flanke de miaj karaj gastigantoj kaj renkontitoj (vidu ĉi tie: https://vk.com/wall-8143994_2986), sed mi pli koncentriĝos pri la kunteksto kaj impresoj.
Fine de (jam) pasinta jaro mi denove decidis partopreni la tradician Sobran(!) Trajnecan Novjaron (https://vk.com/wall7425734_65160). Mi trajnadis en grupego de 60 vojaĝantoj de tiel nomata "Akademio de Libera Vojaĝado" (https://vk.com/avp_travel_ru), kies plej konata membro nomiĝas Anton Krotov (Moskvano, aŭtoro de 68 libroj, https://vk.com/antonkrotov). Ĉi-foje oni elektis trajnon irintan al Nov-Urengojo, sed la vojaĝantoj estis liberaj kunvojaĝi iu ajn sekcion de la vojo. Mi eltrajniĝis en Tobolsko, kaj mia mirinda siberia vojaĝo komenciĝis de ĉi tie. Tobolska esperantistino Dilara Gadirova (https://vk.com/id735410775) renkontis kaj enloĝigis min en la hotelon, poste ŝi montris al mi la urbon, muzeojn, la sidejon de Bona Volo, la gimnazion, kie studis D.I. Mendelejev, ktp.( Mi estas fizikisto, sed mi nur en Tobolsko eksciis, ke Mendelejev naskiĝis tie!). Sed sufiĉe pri faktoj, nun pri la promesitaj impresoj.
Tio ne estas mia unua vojaĝo al Siberio, mi estis tie multfoje, kaj vintre, kaj somere. Sed mi denove ekŝategis siberian vintron - pli frostan, pli neĝan, pli blankan kaj puran, kiel en la legenda rusa fabela filmo “Morozko” el la jaro 1964. Cetere, ĝi estas montrata de Ĉeĥa televido regule ĉiun Novjaron. Kaj kiam mi la unuan matenon en Tobolsko malsupreniĝis por matenmanĝi en la kafejo de mia hotelo, oni montris tie precize ĉi tiun filmon. Kiel agrable! Mi ĝuis la vintrajn pejzaĝojn, mi promenis laŭlonge kaj surface de la rivero Irtiŝo, en profunda neĝo mi atingis la Kabon Ĉuvaŝan, de kie malfermiĝis nekredeble bela vidaĵo de kurboj de la rivero Irtiŝo. Per kruta deklivo kaj tra eĉ pli profunda neĝo mi atingis la Muzeon "Posad sibirskiĥ staroĵilov” (Antaurbo de siberiaj originaj loĝantoj), kie mi permane faris siberian ĉevalon el ŝtofo. Poste mi rapidis al Tjumeno, kie min atendis Mansur Mamkin (https://vk.com/mmans) kaj la saman vesperon li peraŭte veturigis min al termaj fontoj "Sovetskij", alia agrabla memorindaĵo.
 La sekvan tagon tjumenaj esperantistoj Mansur kaj Lisandra prezentis al mi la urbon, ni vizitis ĝiajn multajn interesajn lokojn, pri kiuj jam skribis  Lisandra.Vespere min impresis tjumena kajo kun sia bele lumigita ponto, multe pli bone lumigita ol en Dubna! Vespera renkontiĝo kun lokaj esperantistoj kun surtabligitaj manĝaĵoj estas aparta memorindaĵo, nia interkomunikado estis tre interesa kaj longdaŭra  kaj nur por prezenti sin oni bezonis pli ol du horojn. Cetere, mi ŝatus emfazi, ke la spaco, kie ni renkontiĝis, estas perfekta por tiaj eventoj, esperantaj kunvenoj kaj seminarioj. Mi jam ĉeestis en multaj kluboj, kaj ĉi tiu estas unu el la plej bonaj! Lastmomente troviĝis ege oportuna tranokteblo, por kiu mi estas tre dankema al Andrej Ĥiĵnjak, kun kiu ni ankoraŭ sukcesis noktomeze promeni en la ĉefa piedira strato. Tranoktinte centre de la urbo, mi per frumatenaj, trankvilaj stratoj senprobleme kaj rapide atingis la stacidomon por forveturi al la fina urbo de mia vojaĝo - Jekaterinburgo.
Vintro en ĉiuj tri vizititaj urboj fariĝis bela ankoraŭ per siaj glaciaj urbetoj, kiujn mi admire rigardadis. Ne malpli brilis per beleco mineraloj en la muzeo "Planedo" en Jekaterinburgo, kiun mi ekŝatis tiom, ke Raja Kudrjavceva (https://vk.com/verdeto), la ĉefa organizinto de mia vojaĝo, devis foririgi min de tie. Jen la pruvo, ke oni vere preparis por mi tre (fakte tro) interesan programon: la samo okazis post unu horo de majstra klaso de rompdancado (breakdance) en la Centro de Jelcin, de kie Raja ankaŭ devis foririgi min, ĉar la sekvonta programo estis komencota - la interesega kaj plena de novaj informoj vespera ekskurso tra la urbo. Inter alie, mi finfine vizitis lokojn, ligitajn kun la tragika fino de la lasta monarka dinastio de Ruslando; tiel finiĝis por mi la historio, kiu komenciĝis ankoraŭ de la rakonto de ĉiĉerono en la muzeo de la familio de Nikolao Romanov en Tobolsko.
Mi neniam forgesos la sunsubiron dum mia lasta vespero en Tobolsko! Ĝi aspektis kiel ruĝa guto falanta el la nuboj. Kaj mi ankaŭ neniam forgesos miajn karajn gastigantojn, ĉiĉeronojn (A. V. Neskorov en Tobolsko, Maria Lisandra Gonzalez en Tjumeno, Rita Husanova en Jekaterinburgo), kiuj faris mian novjaran vojaĝon tiel memorinda!
 
Martin Bureŝ, (Ĉeĥio / Dubna)
P.S.: Pli da fotoj vi povas vidi ĉe :  https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups
 
1 Martin Bureŝ en Tobolsko.jpg
4 Martin admire rigardanta pejzaĝojn de Tobolsko kaj Irtiŝo.jpg
5 Nokta Tobolsko.jpg
7 Jelcin centro vespere.jpg
10 En la jekaterinburga muzeo de ŝtonoj Planedo.jpg
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages