Karaj geamikoj, samideanoj kaj listanoj!
Kore mi dankas por la gratuloj Lidija Jerofejeva, Vladimir Opletajev , Valentin Melnikov kaj ankaŭ volas aliĝi al ĉies bondeziroj.
Ĉiu jaro donacas al ni grandvaloran sperton kaj impresojn, ankaŭ tiu ĉi, jam foriranta. Kaj ni danku ĝin por ili!
Tre baldaŭ ni adiaŭos la nunan 2025-an kaj akompane de tintado de pokaloj ĝoje salutos la novan 2026-an jaron! Ĝi eniru nian vivon kun firma paŝado kaj percepto de io nova kaj nepre bona! Ĝi estu paca kaj trankvila jaro por ĉiuj kaj alportu nur bonajn novaĵojn, donacu al ni amon kaj esperon!
Mi deziras al ni ĉiuj sanon kaj fortojn por realigi ĉion de ni planitan, inspiron por novaj komencoj kaj ideoj kaj toleron tie, kie, la vivvojo estos ne tiom facila kaj pli longa, ol ni volus! Ĉiu tago portu por ni almenaŭ guton de ĝojo kaj la jaro entute donacu multe de pretekstojn danki la vivon pro ĝia malavareco!
FELIĈAN NOVAN JARON AL ĈIUJ !
Amike,
Raja Kudrjavceva