Novaĵoj el Tobolsko

11 views
Skip to first unread message

Диляра Гадирова

unread,
Dec 11, 2025, 5:03:50 AM12/11/25
to Ural-Siberio dissendolisto

Novaĵoj el Tobolsko

La 1-an de decembro ekfunkciis la kurseto de Esperanto por komencantoj. Ĝi estas organizita en la ejo de la loka organizaĵo “Bona volo”, kies agado pri konservado de historia heredaĵo de la urbo estas vaste konata en Tobolsko. La lecionoj pasas dufoje dum semajno. Estas interese, ke ĉi-foje aliĝis kelkaj homoj, kiuj komencis studi la lingvon antaŭ multaj jaroj pere de leteroj aū dum kursoj. Tial estas granda plezuro por mi instrui la homojn, kiuj iam aspiris lerni esperanton, sed ial ne povis daŭrigi la aferon.

   Ŝajnas, mi jam informis vin, karaj legantoj, pri la fakto, ke mi trovis afiŝeton pri la organizado de Esperanto-kurso en la malnovaTobolska gazeto de la 1910 jaro. Ĝuste pro tiu historia fakto apero de nia Esperanto - kurso estas logika en la aktiveco de la organizaĵo “ Bona volo”, kies ano mi estas. Interalie, mi havas celon: inspiri miajn lernantojn partopreni Postcrossing (Poŝtkruĉiĝon) kaj sendi al diverslandaj esperantistoj bildkartojn pri Tobolsko kaj ĝiaj historiaj kaj pitoreskaj lokoj.

Do, se vi volas subteni kaj instigi intereson de miaj komencantoj, vi povas sendi gratulojn per reto (dilyara....@mail.ru) aŭ per bildkarto (petu la adreson). Ĉu al vi plaĉas la ideo?

P.S. Mi ankaŭ estos tre dankema al vi, se vi aliĝos al la retpaĝo de Tobolska “Bona volo” https://vk.com/dobraia_volia_tobolsk?ysclid=mj19lr56fz292775101

. Iom pli da fotoj vi trovos, vizitinte la grupon en VK:       https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups

Dilara Gadirova (Tobolsko)

 
--
Диляра Гадирова
Отправлено из Почты Mail
nWxG6NeAOFVt0O-Zd96V-VgglS7JuMaQ7l_9OJu2tFGyZ7Vo9ENI1gSTVAEPc1hZ5A1jJDh-Oo3YY1zyyEwf8VSl.jpg

Vost

unread,
Dec 11, 2025, 5:26:41 AM12/11/25
to Диляра Гадирова, ural-siberio-dl

Mi deziras sukcesojn al Dilara kaj esprimas mian subtenon al ŝia iniciato gvidi bazan kurson de Esperanto en Tobolsko. En la nuna situacio interesigi homojn pri planlingvo,  des pli pri ĝia lernado (t.e. agiti, kolekti grupon, trovi kursejon, uzi lernilojn, apliki interesajn instrumetodojn ktp.), estas tasko sendube peniga. Bonan vojon al la Esperanto-kurso de Dilara!


Четверг, 11 декабря 2025, 15:03 +05:00 от 'Диляра Гадирова' via Ural-Siberio dissendolisto <ural-si...@googlegroups.com>:
 
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1765447405.413079352%40f703.i.mail.ru.

Vladimir Opletajev
nWxG6NeAOFVt0O-Zd96V-VgglS7JuMaQ7l_9OJu2tFGyZ7Vo9ENI1gSTVAEPc1hZ5A1jJDh-Oo3YY1zyyEwf8VSl.jpg

Raja Kudrjavceva

unread,
Dec 11, 2025, 11:57:56 AM12/11/25
to Ural-Siberio dissendolisto
Kara Dilara, estas la bonega iniciato, brave! Mi deziras al vi sukcesan kaj fruktodonan
kurson! Kaj al viaj kursanoj mi bondeziras agrablan kaj diligentan lernadon kaj pli poste
veni al Jekaterinburgo por praktiki la lingvon dum iu el niaj interurbaj renkontiĝoj!
Amike,
Raja Kudrjavceva
----------------
Кому: Ural-Siberio dissendolisto (ural-si...@googlegroups.com);
Тема: [Ural-Siberio] Novaĵoj el Tobolsko;
11.12.2025, 15:03, "'Диляра Гадирова' via Ural-Siberio dissendolisto" <ural-si...@googlegroups.com>:
--
Saluton el Jekaterinburgo!.jpg

Диляра Гадирова

unread,
Dec 11, 2025, 1:04:30 PM12/11/25
to Raja Kudrjavceva, Ural-Siberio dissendolisto
Grandan dankon, kara Raja!
Morgau mi nepre montros la bildkarton kaj legos la bondeziron al miaj kursanoj!!!
Amikece, Dilara Gadirova (Tobolsko)

 
--
Диляра Гадирова
Отправлено из Почты Mail

Четверг, 11 декабря 2025, 21:57 +05:00 от Raja Kudrjavceva <komenca...@ya.ru>:
 
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/335661765472049%40mail.yandex.ru.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages