Tra frosto al Espero…

8 views
Skip to first unread message

Vost

unread,
Dec 22, 2025, 10:26:33 PM12/22/25
to ural-siberio-dl

Mia trajnvojaĝo tra la Urala regiono el Surguto al Jekaterinburgo laŭ esperigaj veterprognozoj povis ĝui nekutime mildajn tagojn en decembro, sed la frosta ondo subite superŝutis min atake jam la 17an de decembro en Tobolsko. Dilara Gadirova, kiu gvidas bazan movadan kurson de Esperanto kaj al kiu mi portis staketon de mia lernolibro “Facetoj”,  estis stoike atendanta min apud la stacidomo ĉe -25°. Nia renkontiĝo pro la frosta premo estis mallonga sed etosvarma, kaj mi denove certiĝis  pri la nedubebla forto de ŝia entuziasmo tiel bezonata por la agado de Esperanto-kursgvidanto. Mi deziras al Dilara multajn sukcesojn kaj agrablajn instruspertojn -kaj rezultojn!

En Tjumeno mi submetiĝis al familia programo, ne havis eblon kontakti esperantistojn sed tamen profitis la ŝanceton plezure babili per telefono kun Nadeĵda Ŝeveljova. Malgraŭ la malagrable trapenetra frosta vento mi prosperis piede “traĉasi” kelkajn vidindaĵojn en la historiaj kvartaloj i.a. la novan konstruaĵon de la universitato kaj viziti la regionografian muzeon “La Urba Dumao” de Tjumeno kaj re-spekti la skeleton de la fama mamuto, kiun mi lastfoje vidis antaŭ kvindeko da jaroj, kaj mi konvinkiĝis, ke la mamuto daŭre staras neŝancelebla.

Sub la malvarma stelplena nokta ĉielo sabate la 20an de decembro mi envagoniĝis, kaj post kvar horoj la trajno senkompate elpelis min frumatene sur la frostigitan krakantan neĝon de Jekaterinburgo. La tiea malvarmego kaj frosta nebuleto ne malesperigis min, ĉar posttagmeze mi celis ĝui la tradician Zamenhof-feston en la Domo de la popoloj de Uralo. Post la bongusta matenmanĝo, preparita de Raja Kudrjavceva, kelkajn horojn mi povis dediĉi al hasta promeno tra neĝkovritaj stratoj de la urala ĉefurbo kaj al vizito de la belega ekspozicio “La ĉasado” en la ekspoziciejo “Ermitejo-Uralo”, kompilita el artaĵoj kaj historiaj deponitaĵoj de la  XVI-a-XIX-a jarcentoj el la Sankt-Peterburga muzeo de l’ Ermitejo. Dum du horoj mi plezure kaj diligente gapis al aŭtentaj, fascine splendaj, delikate kaj riĉe demaskenitaj kaj inkrustitaj fusiloj, arkebuzoj, arbalestoj, pulvujoj, ĉaskornetoj, kontemplis pentraĵojn kaj ekzotajn skulptaĵojn el tiu pasinta epoko. Vizitinda ekspozicio!

Sed posttagmeze en la Domo de la popoloj de Uralo kunvenis jekaterinburgaj esperantistoj kaj aliurbaj gastoj: venis Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev el Niĵnij-Tagilo kaj tjumenanoj. Pro tio la urba kunveno fariĝis interurba esperantista festo. La programon gvidis Raja Kudrjavceva, kaj ŝi fokusis ĉies atenton ĉefe al du temoj: la personeco de Ludoviko Zamenhof kaj la Esperanta literaturo. Raja Kudrjavceva, Sergej Kumkov, Lidija Jerofejeva, Jelena Uspenskaja prezentis kaj komentis legitajn Esperantajn librojn. Mi preparis sufiĉe ampleksan literaturan kvizon “Rusoj en la Esperanta literaturo”, per kiu mi klopodis rememorigi nomojn de du dekoj da rusiaj esperantistoj, kiuj grave kontribuis al la Esperanta literaturo en ĝia unua periodo. La kvizon gajnis Lidija Jerofejeva, kiu multe legas en Esperanto kaj interesiĝas pri lingvaj kaj literaturaj temoj.

Ne malhaveblis ankaŭ eksterprogramaj sandviĉoj, kukoj, dolĉaĵoj kaj paro da boteloj da agrabla seka vino. Post kelkaj glutoj da vino gekantemuloj spontanee formis rondon ĉirkaŭ gitarludantoj Sergej Kumkov kaj Sergej Lokis, kaj en la salono eksonis kantoj de Bulat Okuĝava en Esperanto kaj en la rusa lingvo...

La tutan festan programon preparis kaj reĝisoris tradicie Raja Kudrjavceva. Ŝi rilatas tute neformale al la Zamenhof-festo, t.e. ne konsideras ĝin nur tradicia kaj rutina kalendara ero de esperantistoj, sed por ŝi ĉi tiu tago estas  esperiga eblo unuigi, amikigi, klerigi kaj aktivigi esperantistojn. Bona  kaj nobla afero, ĉu?

Kio tamen pri la decembra frosto? Estas paradokse, ke post la Zamenhof-festo sekvatage la 21an de decembro en Jekaterinburgo subite ekneĝis, sur la urbon faladis grandaj blankaj lanugaj neĝfloketoj, kaj la frosto malaperis senspure. La naturo cedis al admonoj el ĉiu buŝo kaj donacis al esperantistoj kaj al ĉiuj jekaterinburganoj plaĉan vintran tagon, plenan de novaj esperoj kaj planoj. Ankaŭ mi, revenonte hejmen, ĝuis ĉi tiun tagon, gastante kun Pavel Veselov ĉe Raja Kudrjavceva. Sed poste antaŭ mi estis rea trajnvojo al la prujnkovrita kaj frostigita Surguto, atendanta sed ne timiganta min per ĉirkaŭ -30 celsiaj gradoj. Siberiaj frostoj kaj frostegoj ne kapablas ja deprimi kaj senesperigi rusiajn esperantistojn. Tio estis agrabla vintra vojaĝo tra frosto al Espero...

Vladimir Opletajev

Kelkajn fotojn vi povas vidi ĉe https://vk.com/club59616356?from=groups

 
 
Vladimir Opletajev
IMG_8412_обработано.JPG
IMG_8381.JPG

Raja Kudrjavceva

unread,
Dec 24, 2025, 5:05:31 AM12/24/25
to Vost, ural-siberio-dl
Belege verkita skizo de la vojaĝanto!

Vladimir, ni tre ĝojis denove vidi vin post kelkaj jaroj en Jekaterinburgo kaj ĝojis, ke vi estis kune kun ni dum ĉi-jara Zamenhof-festo ! Grandan dankon por via interesega kaj kleriga kontribuaĵo por la programo de la renkontiĝo, kiu valore riĉigis ĝin!
Amike,
Raja Kudrjavceva 

Кому: "ural-siberio-dl" <ural-si...@googlegroups.com>;
Тема: [Ural-Siberio] Tra frosto al Espero…;
8:26, 23 декабря 2025 г., "'Vost' via Ural-Siberio dissendolisto" <ural-si...@googlegroups.com>:
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1766460366.184832530%40f347.i.mail.ru.

Lydia Yerofeeva

unread,
Dec 24, 2025, 10:02:31 AM12/24/25
to ural-siberio-dl

Kara Vladimir, koran dankon pro via detala taglibra priskribo pri via vojaĝo el Surguto al Jekaterinburgo tra Tjumeno kaj reen, ornamita per pitoreskaj fotoj. Mojosa sperto! Malgraŭ la terura frostego! La Zamenhof - Tago kutime  plaĉas al ni per vintraj frostoj. La frostoj testas nian dediĉon al Esperanto kaj nian sanstaton! Esperanto estas okupo por persistaj adeptoj de la internacia lingvo. 
Pro frostoj aŭ malsanoj, venis ne tro multaj homoj, tamen ĝi ne fuŝimpresis la ferian etoson! En niaj komplikaj tempoj, konsiderante la fakton, ke ni ĉiuj ne  plijuniiĝas, mi sentis, ke necesas, ke ni venu kaj partoprenu almenaŭ tri horojn en tia grava evento, kiun nepre festas ĉiuj esperantistoj de la mondo en ĉiuj landoj. Nu ne povis ni maltrafi ĝin. Peko! Bedaŭrinde, la lasta rapida komforta trajno forlasas Jekaterinburgon al Niĵnij-Tagilo ej la sepa posttamze…
Mi jam esprimis mian profundan dankemon al Raja Kudrjavceva, kiu restas la ĉefa motoro de ĉi tiuj mirindaj kaj neforgeseblaj renkontiĝoj. Estas kara Raja, kiu kreas komfortan etoson de varmo, ĝojo kaj la sento, ke iu atendas vin kaj bezonas vin fremda urbo. Kaj  ŝia zorgo  valoras multe. Efektive, la tuta esperanto-movado en ĉiuj landoj dependas de entuziasmuloj, kiuj kreas projektojn, verkas artikolojn, librojn, esploras la lingvon kaj kontribuas al la disvolviĝo kaj disvastigo de Esperanto. Tiel domaĝe, ke tia ĝisfunda kaj sperta, erudicia, esperantisto loĝas tro malproksime de la centro de Uralo. Sendube, ĉio, kion faras Vladimir, meritas je la plej altan laŭdon. Ĉi tio validas por la historio de Esperanto, Esperanto-literaturo, lingvistiko kaj amo al la gepatra loĝloko .  Vladimir ĉiam faras altkvalitan laboron, kun bela dezajno de siaj projektoj.
Vladimir estas ankaû altprofesia esperanto-instruisto kaj, kompreneble, ni ŝatus, ke li organizu altnivelan trejnan kurson por progresantoj  en Esperanto. Mi opinias, ke ne mankos dezirantoj…
Kio koncernas la kvizon, ĝi estis iom komplika por la nunaj esperantistoj. Estus bone uzi tian kvizon por esperanto-renkontiĝoj, kiuj estas desegnitaj por kelkaj tagoj kaj allogas multe pli da homoj. Sed ĉi tio estas mia privata opinio. Estus bone anticipe scii la temon de la kvizo, kaj okazigi malgrandan prelegaron pri rusaj esperantistoj, kiuj  signife kontribuis al la esperanta literaturo. Kaj kiel rezulto, havi tian vere  interesan  kvizon. 
Ĉiukaze, Sergej kaj mi ambaŭ ĝuis la ŝancon aperi en Jekaterinburgo kaj vidi niajn amikojn, kun kiuj ni ne povis renkontiĝi kaj babili somere. La vivo estas tro kurta ( Ne gravas kiom ajn longe ĝi foje ŝajnas) por prokrasti ion por poste, kio eble ne okazos pro diversaj kialoj. 
Do,  ni vivu ĉi tie kaj nun kaj ĝuu la rarajn  ŝancojn de la internacia lingvo, kiujn al ni  donacis al ni  kara  Maistro Zamenhof! 
Lidija Jerofejeva kaj Sergej Potoskujev, Niĵnij-Tagilo.
Вторник, 23 декабря 2025, 08:26 +05:00 от 'Vost' via Ural-Siberio dissendolisto <ural-si...@googlegroups.com>:
 
--

Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1766460366.184832530%40f347.i.mail.ru.
 
--
Лидия Ерофеева

Valentin Melnikov

unread,
Dec 24, 2025, 12:04:05 PM12/24/25
to Ural-Siberio dissendolisto
+ ural-siberio-dl@
- все
 
Karaj geamikoj-samideanoj, mi estas anime kun vi! Mi tre ĝojas, ke okazis bonega festo.
Ve, mi loĝas tro malproksime kaj do nur unufoje bonŝancis viziti mirindan E-renkontiĝon en Jekaterinburg, kaj mi certas, ke ĉiuj tiaj renkontiĝoj estas brile sukcesaj.
Akceptu gratulojn, eĉ se iom malfrue, pro Z-tago, kaj anticipe - por la proksimiĝanta novjaro.
 
 
Mi jam esprimis mian profundan dankemon al Raja Kudrjavceva, kiu restas la ĉefa motoro de ĉi tiuj mirindaj kaj neforgeseblaj renkontiĝoj. Estas kara Raja, kiu kreas komfortan etoson de varmo, ĝojo kaj la sento, ke iu atendas vin kaj bezonas vin fremda urbo. Kaj  ŝia zorgo  valoras multe.
Mi plene aliĝas al tiuj vortoj.
 
Kio koncernas la kvizon, ĝi estis iom komplika por la nunaj esperantistoj. Estus bone uzi tian kvizon por esperanto-renkontiĝoj, kiuj estas desegnitaj por kelkaj tagoj kaj allogas multe pli da homoj.
Ĉu eblas ricevi la tekston, la demandojn de la kvizo?
Mi kiel literaturisto kaj literaturŝatanto tre interesiĝas. Eble iam ni povos tion ripeti en nia klubo aŭ iu alia E-aranĝo.
Anticipan dankon!
 
 
-- 
Amike - Valentin Melnikov
---------------------------
 
Вопросы об эсперанто? - www.esperanto.net
Основы языка - www.esperanto12.net
 
 

Raja Kudrjavceva

unread,
Dec 25, 2025, 2:00:07 AM12/25/25
to Valentin Melnikov, Ural-Siberio dissendolisto
Kara Valentin, estis tre agrable legi vian  subtenan mesaĝon!  Dankon por varmaj vortoj
kaj gratuloj!
 
> Ĉu eblas ricevi la tekston, la demandojn de la kvizo?
Mi kiel literaturisto kaj literaturŝatanto tre interesiĝas. Eble iam ni povos tion ripeti en nia klubo aŭ iu alia E-aranĝo.
>> La kvizon Vladimir Opletajev hieraŭ afiŝis en la grupo en VK: https://vk.com/club59616356?from=groups, nun eblas vidi ĝin kaj elŝuti de tie.
Vi pravas, indas  okazigi la kvizon dum la estonta RET au dum iu alia aranĝo.
 
Dezirante al vi bonan finon de la jaro kaj ĝojajn arŝanĝajn festojn,
amike Raja Kudrjavceva
 
----------------
Кому: Ural-Siberio dissendolisto (ural-si...@googlegroups.com);
Тема: [Ural-Siberio] Tra frosto al Espero…;
24.12.2025, 22:04, "Valentin Melnikov" <vm...@yandex.ru>:
--

Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/2718101766592018%40mail.yandex.ru.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages