Raporto pri la dumjara kunagado de uralaj esperantistoj
Tiu ĉi jar’, rapidante antaŭen,
jam proksimiĝas al fino.
Tial resumi laboron komunan
tempas, kaj ni faru tion…
Karaj geamikoj,
post la poezia mesaĝo de Vladimir Opletajev, ankaŭ mi ricevinte la impulson, kaj volas nun rimi ĉion : )
Sed se serioze skribi, finiĝas decembro, kaj kune kun ĝi venas al la fino la 2025-a jaro! Antaŭ ol adiaŭi ĝin, ni rememoru,kia ĝi estis por ni, kio interesa kaj memorinda okazis dum ĝi. Do, mi proponas iom resumi nian ĉi-jaran kunagadon.
Dum la jaro kiel kutime funkciis nia dissendolisto, kie vi povis legi pri ĉiuj novaĵoj, ligitaj al Esperanto, kiuj okazis en uralaj urboj. Entute en la dissendolisto dum la jaro estis afiŝitaj ĉirkaŭ 240 diverstemaj mesaĝoj. Plej ofte mesaĝis Raja Kudrjavceva (Jekaterinburgo), Lidija Jerofejeva (Niĵnij-Tagilo), Vladimir Opletajev (Surguto), Dilara Gadirova (Tobolsko), Tatjana Vŝivceva (Miasso), Nadeĵda Ŝeveljova (Tjumeno), sed ankaŭ ne mankis mesaĝoj de la REU-estraranoj Svetlana Smetanina kaj Aleksandr Lebedev kaj de la abonantoj el aliaj regionoj: Valentina M. Spicina, Svetlana Arĥipova (Volgogrado), Valentin Melnikov (Moskvo), Ilja Gnusarjov (Penzo), Gennadij Basov (Tomsko) k.a.
En la dissendolisto sukcese pasis du retaj aktivaĵoj:
1) 29.01.25 – 7.02. 25 okazis la reta projekto “Dek tagoj kun la verkoj kaj aforismoj de A. P. Ĉeĥov”, dediĉita al la 165-jara naskiĝdatreveno de la fama rusa klasikulo. Ĝin partoprenis 16 listanoj, de kiuj estis ricevitaj 19 kontribuaĵoj kaj entute kun ĉiuj replikoj estis publikigitaj 30 laŭtemaj mesaĝoj. Pli detale vi povos legi pri tio ĉe : https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups : 2) somere okazis la dua retaktivaĵo kun la temo “Jen ĝi kia estas la somero”, kiu daŭris de la 15-a de julio 2025 ĝis la 7-a de septembro 2025 kaj ĝin partoprenis 11 esperantistoj, kiuj sendis 17 kontribuaĵojn, kaj entute dum la periodo de la aktivaĵo estis publikigitaj en la dissendolisto ĉirkaŭ 40 laŭtemaj mesaĝoj. La resumojn pri la projekto eblas legi ĉe : https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups&w=wall-8143994_2860 En la spaco de la Ural-Siberia paĝaro dum la jaro estis publikigitaj 18 diverstemaj materialoj, kaj ilin eblas vidi kaj legi ĉe : https://ural-sib.org/ Ankaŭ kun diversgrada aktiveco funkciis retaj grupoj en VK: “Esperanto en Jekaterinburgo”, “Esperanto en Surguto”, “ Esperanto en Ĉelabinsko”, “ Esperanto en Niĵnij-Tagilo”, “Esperanto en Tjumeno” Ĉi tie mi ŝatus aprezi grandan informan kaj klerigan laboron, kiun dum la jaro gvidis Vladimir Opletajev en la grupo “Esperanto en Surguto” Tie konstante funkciis kelkaj rubrikoj: “Vortoj, vortoj…”( leksika projekto por pliriĉigo de individua vortprovizo de legantoj, “Lingva konsultejo” (pritraktado de gramatikaj temoj, destinitaj por progresantoj), “Lingva kalejdoskopo”( interesaĵoj pri diversaj lingvoj kaj linvouzantoj), regionstuda projekto “Bildo el Ugrujo” k.a. Detale pri ĉio ĉi vi povas informiĝi, vizitinte: https://vk.com/club59616356?from=groups&z=photo-59616356_457243632%2Fbf97a2c01fe811ae36
En la 2025-a jaro estis okazigitaj du interurbaj ĉeestaj renkontiĝoj:
1) la tritaga junia renkontiĝo “Belegas nia kuno, geamikoj”, dediĉita al la Tago de geamikoj, pasis la 12-an – 15-an de junio, ĝin partoprenis 18 uralanoj kaj ankaŭ kelkaj gastoj-esperantistoj el aliaj regionoj: REU-prezidanto Aleksandr Lebedev, Ilja Gnusarjov kaj Daniil Kamejko el Penzo, Jelena Kuznecova el Samaro. Detalan informon pri ĉiu tago de la renkontiĝo kaj impresojn de ĝiaj aliregionaj partoprenintoj vi povas trovi ĉe: https://ural-sib.org/eo/pri-junia-interurba-renkontigxo-de-esperantistoj-en-jekaterinburgo 2) la dua interurba renkontiĝo okazis la 20-an de decembro de 2025 kaj estis dediĉita al la Zamenhof-tago kaj Tago de la Esperanta libro”. Ĝin partoprenis 17 homoj: 11 jekaterinburganoj kaj 6 gastoj el najbaraj urboj. Pri la detala programo de la renkontiĝo vi povas informiĝi ĉe : https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups
Dum la jaro estis organizitaj bazaj kursoj de Esperanto en du uralaj urboj: en Ĉelabinsko, kie la kurson partoprenis precipe gejunuloj; kaj ekspresa kurso el 10 duhoraj lecionoj en Tobolsko, kiun gvidis Dilara Gadirova . Decembre de 2025 Dilara lanĉis la novan bazan kurson de la lingvo, kiu nun daŭras kaj ĝin frekventas diversaĝaj esperantistoj. Pri du bazaj kursoj de Esperanto en Tobolsko eblas legi ĉi tie :
En 2025 kvar uralaj esperantistoj sukcese partoprenis la tutrusian konkurson, anoncitan de REU kaj dediĉitan al la 80-jara jubileo de la Glora Venko en la Granda Patrolanda milito. Triopo de uralanoj: Lidija Jerofejeva, Vladimir Opletajev kaj Raja Kudrjavceva okupis du unuajn lokojn kaj unu trian lokon en diverskonkursaj branĉoj, kaj estis premiitaj de la REU-Estraro .
Kvar uralaj esperantistoj somere de 2025 aktive kaj sukcese partoprenis la tutrusian Esperanto- aranĝon – Rusiajn Esperanto-tagojn apud Krasnojarsko: Dilara Gadirova (Tobolsko), Galina Terentjeva (Ĉelabinsko), Pavel Veselov kaj Tatjana Veselova (Tjumeno)
Uralaj esperantistoj daŭrigas la laboron de informado pri Esperanto inter vasta ekstera publiko, uzante oportunajn por tio ŝancojn kaj partoprenante diversajn urbajn neesperantajn aranĝojn. Tiel komence de la aŭtuno de 2025 Dilara Gadirova en Tobolsko partoprenis en la programo de la festivalo “Libroj en la urbo”, organizita de la nafto-gasa kompanio “SIBUR” kaj Moskva entreprenisto A. Geljmiza. En sia ampleksa prelego ŝi informis la ĉeestintojn pri Esperanto, pri iam trovitaj en arkivoj gazeto de la 1910 -a jaro “Sibirskaja novj” kun la informo pri la lingvo kaj invito partopreni tiam la bazan kurson de Esperanto en Tjumeno, rakontis pri nia regiona Esperanto-agado kaj tri okazigitaj en Tobolsko EsPrimoj k.t.p Pri tio bonvolu legi detale ĉe : https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups&w=wall-8143994_2870 Grandan kaj gravan laboron efektivigas kiel publicisto tjumena esperantisto Stanislavo Belov, verkanta artikolojn pri aktualaj soci-politikaj kaj fakaj temoj por la Esperanta Vikipedio kaj internaciaj Esperanto-gazetoj https://stanobelov.blogspot.com La 20an de aprilo li detale kaj lerte prezentis Esperanton, kiel invitita preleganto, en la klubejo “Art-spaco “M72”.
Ankaŭ tjumena esperantistino Nadeĵda Ŝeveljova la 9-an de novembro 2025 partoprenis la kunvenon en la Literatura salono de Tjumena Domo de fabeloj, dediĉitan al la aŭtoro de la fama fabelo “Ĉevaleto-ĝibuleto”, urala verkisto P.P. Jerŝov, kies jubilean naskiĝdatrevenon oni ĉi-jare festis. Nadeĵda dum la aranĝo voĉlegis fragmenton el la fabelo, tradukitan en Esperanton kaj mallonge informis pri la lingvo mem. Legu pri tio ĉe
Jekaterinburgaj esperantistoj daŭrigis la multjaran tradicion kune viziti urbajn muzik-festivalojn aŭ diversajn belajn koncertojn. Tiel dum la jaro ni kune vizitis kelkajn koncertojn de la muzikfestivaloj: “Bach-fest”, la festivalon de Ŝopena muziko kaj de “Frenezaj tagoj” kaj entute ni kune ĝuis 14 koncertojn de la klasika muziko en la urba filharmonio kaj en la “Jelcin- centro”.
Same daŭris ankaŭ alia nia bela tradicio: dum unu el belaj tagoj de postsomero organizi eksterurbiĝon, kaj ĉi-foje ni kune vizitis la rokaron de Pjotr Gronskij – la lokon pitoreskan, interesan kaj historie signifan, kiu situas je 35 km de Jekaterinburgo, proksime al la loĝloko Isetj. La rakonton pri tiu ĉi nia turisma vojaĝo vi povas trovi ĉi tie: https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups&w=wall-8143994_2875 Ĉi-jare inter uralaj esperantistoj ni havis multajn jubileŭlojn, kiujn ni publike gratulis en la dissendolisto: Viktoro Laptev kaj Galina Terentjeva el Ĉelabinsko; Vjaĉeslav Gusev, Marina Soldatova kaj Rita Husanova el Jekaterinburgo; Pavel Veselov el Tjumeno. Sed, bedaŭrinde ni havis ankaŭ la gravan perdon: la 11-an de marto de 2025 forpasis nia jekaterinburga aktivulo Viktoro Kulakov (kiu esperantistiĝis en 1982). Legi pri Viltoro vi povas ĉe: https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups&w=wall-8143994_2746 Kaj spekti la intervjuon por la loka televidkanalo en la Tago de Esperanto 2024 kun ankoraŭ viva Viktoro eblas ĉi tie: https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups&w=wall-8143994_2450
Se mi forgesis ion mencii aŭ se iu volas aldoni ion aldonindan al la raporto, bonvolu senprokraste fari tion!
Fine
Amike raportante,
Raja Kudrjavceva
--