Varmaj renkontiĝoj dum malvarma rusa vintro

8 views
Skip to first unread message

Raja Kudrjavceva

unread,
Jan 11, 2026, 9:29:35 PMJan 11
to Ural-Siberio dissendolisto
Varmaj renkontiĝoj dum malvarma rusa vintro
 
Dum ĉi-jaraj longaj vintraj ferioj uralaj esperantistoj ne nur festis ĉiujn jarŝanĝajn festojn, sed ankaŭ sukcesis akcepti la gaston – ĉehan esperantiston, loĝantan nun en Apudmoskvo. Martin Bureŝ estas fizikisto-sciencisto, kiu jam la okan jaron laboras kaj loĝas en la urbo Dubna de Moskva provinco. Li estas homo tre aktiva, scivolema, vojaĝema kaj dum siaj ripoztagoj kaj ferioj li strebas pli bone ekscii Rusion, vizitante ĝiajn interesajn kaj allogajn lokojn. Ĉi-foje li decidis konatiĝi kun niaj tri urboj: Tobolsko, Tjumeno kaj Jekaterinburgo kaj vidi ne nur iliajn vidindaĵojn kaj belaĵojn, sed ankaŭ nepre renkontiĝi kaj komunikiĝi kun lokaj esperantistoj.
Ĉi tie mi kolektis kaj afiŝas la mallongajn rakontojn kaj impresojn de esperantistoj el la urboj, kiujn vizitis Martin, pri renkontiĝoj kun ili.
 
Do, lia vojaĝo komenciĝis de la antikva Tobolsko, kiu vintre sub la neĝa kovrilo iĝas aparte ĉarma kaj memorigas ilustraĵojn por iu fabelo. Ĉi tie la gaston renkontis kaj akompanis nia malnova esperantistino-aktivulino Dilara Gadirova kaj jen ŝia rakonto pri tio:
 
Novjaraj tagoj sen gastoj ne eblas en Rusio. Do, tiel okazis en Tobolsko - al ni por kelkaj tagoj venis turistoj el Moskvo, inter kiuj estis ĉeha esperantisto Martin Bureŝ. Ni renkontiĝis kun li kaj kun plezuro komunikiĝis en Esperanto.
Ĉiuj scias, ke en Tobolsko ekzistas sufiĉe multe da vizitindaj lokoj. Martin sukcesis ĝui la belecon de la Kremlo, eĉ de alia bordo de la rivero Irtiŝo! Dum la promeno tra la Kremlo lin akompanis historiisto, membro de nia organizaĵo “Bona volo”, kiun mi speciale petis rakonti pri la historio de la ĉefa urba vidindaĵo al nia gasto. Miaflanke, mi invitis Martin al la malnova gimnazio, kie studis Dmitrij Mendelejev. Tie okazis renkontiĝo kun la gelernantoj de mia baza kurso de Esperanto ĉi tie, kaj ankaŭ venis kelkaj interesiĝantoj pri la lingvo. Mini-leciono bonorde okazis, kaj poste nia gasto volonte parolis ruse, ĉar li tre bone posedas ankaŭ la rusan. Mi esperas, ke miaj novicoj memorfiksos tiun ĉi memorindan renkontiĝon kun la eksterlanda samideano, des pli ke nuntempe tio okazas tre-tre malofte. En la sekvaj tagoj de sia restado en Tobolsko nia gasto vizitis la metiejon de Minsalimo, konata kaj elstara artisto – eburtajlisto de nia urbo. Martin ankaŭ vizitis la Muzeon de la familio de Nikolao la Dua (la lasta rusia caro). Krome ni montris al la gasto la ekspozicion de bildoj de la fama tobolska pentristo B. G. Iglovikov, pri kiu ni longe laboradis ĉi tie, preparante ĝin en la malnova konstruaĵo de la vira gimnazio, kiun finis la fama kemiisto D. I. Mendelejev kaj la verkisto P. P. Jerŝov. Mi tre ĝojas, ke Martin tre ekŝatis nian urbon, li multe promenis en ĝi memstare kaj volis resti por pli longa tempo. Nia amiko el Ĉehio vizitis eĉ la ĉirkaŭan vintran arbaron je kelkaj kilometroj for de la urbo kaj ĝuis tie fabelan vintran belecon de la rusa naturo. Mi ŝatus fine aldoni, ke dum siaj Novjaraj ferioj Martin ne nur ripozis kaj ĝuis novajn interesajn lokojn, sed renkontiĝante kun interesiĝantoj, novaj lernantoj de Esperanto, faris grandan kaj efikan laboron por la disvastigo de la internacia lingvo en nia lando.
Dilara Gadirova
 
La dua etapo de la vojaĝo de Martin okazis en Tjumeno. La 5-an de januaro vespere tie lin renkontis tjumena esperantisto Mansur Mamkin, kaj per la aŭto de Mansur ili veturis al Varmegaj fontoj je kelkdeko da kilometroj for de la urbo, kie ili restis dum malfruvespero , ĝuis la banadon kaj havis vere malstreĉan ripozon. En la sekva tago, la 6-an de januaro, estis planita ekskurso tra la urbocentro kaj vespera renkontiĝo kun tjumenaj esperantistoj. Tiun ĉi tagon prilumis Maria Lisandra Gonzalez Hurtado en sia rakonto:
 
De Ĉeĥio al Siberio
Post esperantistiĝo en la jaro 2005, mi komprenis ke Esperanto estas pli ol nura lingvo, ĝi estas familio, amikeco, ĝojo, ridoj, kantoj... Ekde tiam mi klopodas partopreni ĉiun Esperanto-renkontiĝon.
Antaŭ kelkaj tagoj oni demandis min, ĉu mi povus renkontiĝi kaj promeni kun Martin, esperantisto el Ĉeĥio, kiu vizitos mian urbon Tjumenon (Okcidenta Siberio).
Sufiĉis la vortoj «Esperanto, renkontiĝo, promenado» por ke mi respondu – JES! Loka esperantisto Mansur estis la unua, kiu renkontis la gaston, poste aliĝis mi en kafejo, kie ili trinkis kafon kaj ludis ŝakon.
Estis tre amuze, ĉar ni havis du konversaciojn samtempe: dum Mansur estis meditanta pri la sekva paŝo, Martin babilis kun mi, kaj kiam estis vico de Martin — mi babilis kun Mansur. Post tio, ni ĉiĉeronis Martin tra la strato “Respubliko” — la ĉefa strato de Tjumeno. Mi klopodis rakonti kion mi sciis, ĉar la vera fakulo pri la loka historio estas mia edzo Stano, sed bedaŭrinde tiutage li estis tre okupita kaj ne povis ĉiceroni, do mi nur esperas ke Martin ĝuis la promenadon.
Ni montris interesajn lokojn inter alie la parkon de la siberiaj katoj, dediĉitan al la 238 katoj senditaj dum la Dua mondmilito al Leningrado por kontraŭbatali ratojn, kiuj multiĝis dum la urbo estis sieĝata de nazioj kaj eĉ minacis la valorajn kolektojn de la Ermitejo.
Ni vizitis la katedralon de la Dipatrino Oranta, vidis 15 metrojn altan statuon de Lenin, kies mumio estis evakuita al Tjumeno dum tiu milito, kaj la buston de Pavel Fitin — bubo el loka kampara familio, kiu iĝis famega estro de sovetia spionservo dum la Granda Patrolanda milito, grave kontribuinta al la venko. Apud la iama agrikultura teknikumo ni trovis la buston de ĝia studento Nikolaj Kuznecov — esperantisto, Heroo de Soveta Unio, skolto kaj sabotisto, kiu agadis en Okcidenta Ukrainio en la militaj jaroj,sukcese kolektinte valoregajn informojn kaj mortiginte plurajn naziajn gravulojn, antaŭ ol li mem estis murdita de ukrainaj naciistoj.
Poste ni marŝis ĝis la ponto de Geamantoj kaj lasis Martin en la muzeo “Urba Dumao”, rekomendinte viziti la monaĥejon de Sankta Triunuo, kie troviĝas la plej malnovaj preĝejoj de la urbo.
Vespere Tjumena Esperanto-grupo aranĝis renkontiĝon kun manĝetoj dum kiu ni interŝanĝis la impresojn kaj babilis multege. Ni ĉiuj prezentis nin kaj ludis tre interesan kaj amuzan ludon faritan de Nadeĵda Ŝeveljova, kiu alportis donacojn por ĉiuj. Estis jam malfrue, kiam Martin foriris por tranokti ĉe tjumena esperantisto Andrej Ĥiĵnjak kaj sekvan tagon veturi al Jekaterinburgo. La aliaj restis, kaj Pavel Veselov montris fotojn de la someraj renkontiĝoj en Jekaterinburgo kaj Krasnojarsko. Ni finis preskaŭ noktomeze, sed mi certas, ke ni povus babili ĝis mateno. Espereble nia gasto ŝatis ĉion, kaj ni renkontiĝos denove en nia bela kaj gastigema urbo!
 
Kaj nun la tria “ĉapitro” de nia komuna rakonto, kiun skribis Raja Kudrjavceva:

Mi renkontis Martin sur la kajo de la jekaterinburga stacidomo en la bela festa, Kristnaska tago, la 7-an de januaro. Kvazaŭ laŭ la mendo eĉ la vetero mildiĝis en tiu ĉi tago, sin montris tiom rare aperanta vintre la suno kaj antaŭaj frostoj regresis por la kelktaga periodo, permesante al ni pli leĝere promeni tra la urbo. Veturinte per metroo ĝis la Domo de uralaj popoloj, kie mi oficas, ni lasis tie la pezan dorsosakon de Martin kaj, tagmanĝinte en la manĝejo de la urbocentro, piediris al la kafejo, kie estis planita renkontiĝo kun kelkaj jekaterinburgaj esperantistoj. Bedaŭrinde ne multaj povis veni, ĉar kelkaj homoj mem lasis la urbon dum ferioj, aliaj festis Kristnaskon kun la parencaro, sed en la rondo de tiuj, kiuj aperis por renkontiĝi, ni pasigis kune tre varman, animecan vesperon . Trinkante aroman kafon aŭ teon, ni plezure babilis Esperante, interŝanĝis porkristnaskajn donacetojn, ĉiu ĉeestanto laŭvice iomete rakontis pri si kaj respondis eventualajn demandojn. Tia amika interkomunikiĝo kaj sincera interesiĝo de unu pri la aliaj helpas kutime malkovri homojn de la plej bona flanko; kaj tiaj renkontiĝoj donas al ni ne nur bonegan komunikadon, sed plenigas nin per energio, bonhumoro, donas al ni impulson por plia spirita evoluo. Malfruvespere, atinginte kune kun Martin mian hejmon, ni daŭrigis jam tie nian konversacion kaj ne estis manko de temoj, sed estis multo, pri kio ni povis dialogi dum la nehasta vespermanĝo.
La sekvan tagon plene okupis la konatiĝo kun la urbo. Ĉar Uralon oni nomas regno de ŝtonoj kaj mineraloj, mi decidis vidigi al nia gasto delonge rekomenditan al mi por vizito muzeon pri ŝtonoj “Planeta”, sub kies tegmento estas prezentitaj pluraj bonegaj privataj kolektoj. Ni ambaŭ restis tre kontentaj, ke vizitis tiun lokon, ĉar vere la muzeo estas luksa, enhavas unikajn eksponaĵojn, rakonti pri kiuj tie pretas la aŭtoroj de la eksponataj objektoj, homoj tre allogitaj pri la afero, kaj ili faras tion tre pasie. La muzeo bezonas multhoran restadon tie por ĉion atente vidi kaj aŭdi la prezentaĵojn, tial estis malfacile por mi detiri Martin el ĝi por iri aliloken. Fin-fine ni direktis nin de tie plu kaj atingis nian Jelcin-centron. Komence ni havis la planon partopreni la ekskurson en la muzeo de historio, sed ĝuste kiam ni venis, en la atrio de la unua etaĝo komenciĝis la leciono de dumferia ĉiutaga instruado pri dancoj por dezirantoj, kaj tiuvespere oni instruis tie rompdancadon (en antaŭaj tagoj oni lernis danci salson, k.a.) Martin tuj diris, ke li ŝatus iom moviĝi kaj provi danci, kaj poste li tiom lerte plenumis ĉiujn instrukciojn de la gvidanto, ke mi vere estis mirigita pri liaj kapabloj : ) Sed tio ja estas Martin, multon povanta kaj multon scianta! Post la sesa horo vespere venis tien nia esperantistino – ĉiĉeronino Rita Husanova, kiu aranĝis por ni ekskurson tra vespera Jekaterinburgo per la propra aŭto kaj montris al la gasto diversajn urbajn vidindaĵojn dum preskaŭ kvar horoj. Ni kune kun Rita vizitis la lokon, kie originis Jekaterinburgo, vidis tie la ŝtonan mapon de la antaŭtricentjara urbo kaj aŭdis historion pri ĝia apero; veturis al la Katedralo sur Sango, kie historio pri la familio de Nikolao Romanov, komenciĝinta por Martin en Tobolsko, havis jam daŭrigon en Jekaterinburgo; veturadis laŭ la belaj feste ornamitaj stratoj de la urbo kaj aŭdis rakontojn pri ĝiaj historiaj kaj arkitekture signifaj konstruaĵoj; vizitis la belan glacian urbeton en la historia skvaro sur la Plotinka (historia kajo ĉe la rivero Isetj), kies temo ĉi-jare estas dediĉita al la jubileo de la rusia rokmuziko, kiu naskiĝis en iama Sverdlovsko (nun Jekaterinburgo) k.t.p. Post tia enhavriĉa ekskurso Rita fin-fine veturigis nin lacajn kaj plenajn de impresoj hejmen ĉirkaŭ 22:30. La 9-an de januaro, en la lasta tago de la restado de Martin en nia urbo, mi bedaŭrinde havis la deĵoradon en la oficejo, kaj tial ne povis akompani la amikon dum tiu tago. Li memstare revizitis la Jelcin-centron, partoprenis tie ekskurson en la muzeo kun la ĉiĉerono; poste renkontiĝis en la urbo kun sia konato-neesperantisto, sed ankaŭ fizikisto, kaj ili ambaŭ eĉ sukcesis viziti min en nia Domo de uralaj popoloj, ni kune plezure trinkis teon, iom babilis kaj poste mi devis jam adiaŭi Martin, kiun lia konato akompanis per aŭto ĝis lia rea trajno al Moskvo.

Mi ŝatus fini tiun ĉi komunan rakonton per la aserto, ke renkontiĝoj kun geamikoj ĉiam alportas ĝojon kaj bonhumoron. Ili helpas fortigi amikajn interrilatojn kaj malkovri novajn horizontojn de la vivo. Plej varmaj renkontiĝoj estas tiuj, kiuj tuŝas la koron kaj varmigas la animon! Mi tre dankas nian amikon Martin por tiaj animecaj renkontiĝoj, kaj esperas, ke tiuj ĉi tagoj, pasigitaj kun uralaj esperantistoj, konserviĝos en la skatolo de liaj bonaj rememoroj kaj varmigos ankaŭ lin per sia varmo dum la longa rusia vintro!
 
Dilara Gadirova ( Tobolsko), Maria Lisandra Gonzalez Hurtado (Tjumeno), Raja Kudrjavceva ( Jekaterinburgo)
P.S.: Pli da fotoj vi povas vidi ĉe: https://vk.com/ekaterinburgo?from=groups
 
3 Martin kun la gelernantoj de Dilara en Tobolsko.jpg
7 Tjumenanoj dum la renkontiĝo kun Martin.jpg
8 En la kafejo kun jekaterinburgaj esperantistoj.jpg

Lydia Yerofeeva

unread,
Jan 12, 2026, 11:36:43 AMJan 12
to ural-siberio-dl
Kara Raja, koran dankon pro la detala priskribo de la vojaĝo de Martin tra Uralo kaj Siberio, kiun vi organizis por li. Malgraŭ la frostoj, tre gastamaj homoj loĝas en Siberio kaj Jekaterinburgo, kiuj pretas helpi pasigi la tempon vigle, interese kaj utile, pripensi mirindan programon, gastigi lin hejme, manĝigi kaj sendi la gaston hejmen  plenan de neripeteblaj impresoj pri ekskursoj, la vintra naturo de la regiono, kaj plej grave - pri homoj.
Kaj samtempe paroli en la internacia lingvo. La kontribuo de Dilara malfacilas supertaksi, ŝi ne nur aranĝis ekskursojn por Martin, sed ankaŭ prezentis lin al siaj lernantoj. Ĉi tio devus helpi la lernantojn kompreni, ke ili faris la ĝustan elekton kiam ili komencis lerni Esperanton. Gravas, ke Tobolsk,  estante sufiĉe malgranda urbo, ŝajnas  absolute unika en sia historio kaj vidindaĵoj. Mi vizitis la urbon nur unufoje en 2003 (EsPrimo), sed la ekskursoj kaj la programo lasis neforviŝeblajn mirindajn impresojn. Tjumenaj esperantistoj permesis la gaston senti sin komforte,  pasigi la tempon gaje  (eĉ  ludis ŝakon) kaj akiri neforgeseblajn spertojn pri la esperantistoj de la urbo kaj la regiono. 
Ĉiuj partoprenintoj, kiuj gastigis kaj akompanis Martin dum lia vojaĝo, priskribis ĉion tiel bonege, ke oni povas nur admiri ilian energion kaj entuziasmon. 
Domaĝe, ke preskaŭ ne ekzistas informoj pri Martin. Kiam li lernis Esperanton? Kial li decidis lerni tiun lingvon? Kiom ofte li uzas ĝin? Kial li decidis loĝi en Rusio? Ĉu li partoprenis la kongreson de UEA, kiu okazis en 2025 en Ĉeĥio? Se jes, kiaj estas liaj impresoj pri la kongreso? Kion li pensas pri la rusoj, pri rusiaj esperantistoj, kaj kiom ofte li sukcesas renkontiĝi kun esperantistoj el Moskvo? Kiom mi komprenas, Dubna troviĝas sufiĉe proksime de Moskvo. 
 Dankon denove  al ĉiuj partoprenintoj pro la rakonto kaj mojosaj fotoj! Mi deziras al vi ĉiuj fortikan sanon kaj prosperon! 
Lidija Jerofejeva, Niĵnij-Tagilo.
Понедельник, 12 января 2026, 07:29 +05:00 от Raja Kudrjavceva <komenca...@ya.ru>:
 
--
Vi ricevis ĉi tiun mesaĝon, ĉar vi estas abonanto de "Ural-Siberio dissendolisto" en Google.
 
* Nia regiona paĝaro: www.ural-sib.org
* Por sendi mesaĝon uzu la adreson: ural-si...@googlegroups.com
* Por malaboni sendu malplenan mesaĝon al: ural-siberio-...@googlegroups.com
* Por ricevi detalajn informojn vizitu: http://groups.google.com/group/ural-siberio-dl
---
Вы получили это сообщение, поскольку подписаны на группу "Ural-Siberio dissendolisto".
Чтобы отменить подписку на эту группу и больше не получать от нее сообщения, отправьте письмо на электронный адрес ural-siberio-...@googlegroups.com.
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/56131768184420%40mail.yandex.ru.
 
--
Лидия Ерофеева

Наталья Мансурова

unread,
Jan 13, 2026, 8:59:04 AMJan 13
to ural-siberio-dl
Dankon al ĉiuj pro la interesaj rakontoj! Mi bedaŭras, ke ne povis veni por renkontiĝo kun Martin en la kafejon!
Natalja Mansurova, Jekaterinburg


пн, 12 янв. 2026 г. в 19:36, 'Lydia Yerofeeva' via Ural-Siberio dissendolisto <ural-si...@googlegroups.com>:
Чтобы посмотреть обсуждение, перейдите по ссылке https://groups.google.com/d/msgid/ural-siberio-dl/1768235777.335998368%40f537.i.mail.ru.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages