Karaj geamikoj;
hodiaŭ nia esperantisto-veterano, ĉelabinska amiko Vjaĉeslav Roĵdestvenskij havas bonegan jubileon! Vjaĉeslav dum multaj jaroj aktivis en Esperantujo kiel ĵurnalisto, informante vastan publikon pri nia lingvo per siaj multegaj artikoloj en diversaj periodaĵoj, varbis novulojn, prelegante en ĉelabinska universitato, gvidis kursojn de Esperanto…Nuntempe li aktivas en sociaj retoj, kolektante kaj afiŝante en sia grupo en Vk interesajn kaj allogajn materialojn pri literaturo, arto kaj kulturo.
Ni gratulu nian jubileŭlon okaze de lia 85-jariĝo kaj bondeziru al li bonan sanon kaj energion ankoraŭ por multaj jaroj, plu konservi sian scivolemon kaj intereson al ĉio alloga en la vivo, havi neenuan ĉiutagecon, vivi bonhumore!
Belegan Festan tagon al vi, kara Vjaĉeslav! Malgraŭ vintraj frostoj la suno hodiaŭ ridetu al vi kaj la tago donacu ĝojon, pozitivajn emociojn kaj animan kvieton!
Amike,
Raja Kudrjavceva