De pli ol 60 jaroj Legio de Bona Volo (LBV) plivastigas la aliron al siaj
programoj de kompleta apogo al la Homo kaj plifortigas la agadon favore al la
daŭrepova evoluigo de la nacioj, kiel la zorgo pri la maljunuloj, nomataj en la
Institucio Junuloj en la Tria Aĝo. Ĝia direktoro-prezidanto, Paiva Netto,
reliefigas ke "en LBV, ni ne estigas etoson por konflikto de generacioj.
Kontraŭe, ni kunigas al la vivsperta heredaĵo de la pliaĝuloj la benatan
energion de la malpliaĝuloj. Kaj la Popolo profitas je tio". Tial, la Organizaĵo
promocias sanan interagon kaj kunvivadon inter la generacioj, kontribuante al
plibona vivkvalito kaj memestimo de ĉiuj kiujn ĝi helpas.