Kristnaska Mesag^o de Pastro Petro Morales - Plibonigita versio

1 view
Skip to first unread message

AMI...@aol.com

unread,
Dec 18, 2011, 12:50:16 PM12/18/11
to unitaraj-es...@googlegroups.com
Koran dankon al chiuj kiuj provlegis mian tradukon kaj sendis al mi korektajhojn!
Mar =)

Kristnaskaj spektakloj ĉe la preĝejo estis tiom neforgesebla parto de mia junaĝo ke bildoj de saĝuloj kaj ŝafistoj ĉiame revenas al mi kiam la ferioj alproksimiĝas.

Mi miregis pri la tri magoj kaj ilia vojaĝo stelsekva. En granda parto de la hispanparolantaro, infanoj ricevas donacojn je la Festo de la Iluminiĝo (la 6-an de Januaro) – la tago de la tri saĝuloj – anstataŭ Kristnasko.

En mia junaĝo mi provis imagi la eksciton de kamelrajdo trans la dezerto sekvante stelon, konvinkita ke ĝi gvidos min al evento de kosma graveco.

Mi jam travivis pli ol sesdek ferio-sezonojn, iuj el ili en fremdaj landoj, sed la metaforo de stel-sekvado ankoraŭ potence parolas al mi.

Ironie, la figuraĵo estas pli potenca nun kiam mi jam ne kredas je la historia precizeco de tri saĝuloj rajdantaj kamelojn trans la dezerto.

La rakonto parolas al mi pri kiel mi bezonas, kiel ni ĉiuj bezonas, sekvi stelon. Ni bezonas stelon kiu gvidos nian vojon, stelon kiu simbolas niajn esperojn kaj niajn aspirojn.

Ni bone scias ke ni vivas en tempo plena de distraĵoj. La vintraj ferioj, precipe, povas fariĝi furiozan. Ni povas facile perdi la vojon plutraktante la allogon de konsumismo. Ni povas okupiĝi pri tro da aktivaĵoj ke ni perdas nian fokuson. Ni bezonas stelon por gvidi nin.

Sed ni devas elekti la ĝustan stelon. Ni devas demandi nin kiu brila stelo gvidos nin tra mallumaj noktoj en la dezerto, la stelo kiu gvidos nin al amo, al komunumo, al paco, al kompatemo kaj al espero estas sekvinda.

Ni elektu nian stelon prudente. Ni prenu manojn kaj laboru kune.

Kia beno estas kune sekvi nian stelon!

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages