|
Jen
belega bildaro kaj preĝo por la festo de sankta Patriko (17 marto), kaj
jen la teksto en Esperanto:
Tiu ĉi beno estas por
vi
Irlanda Beno
Bela Irlando Vilaĝo ekster
Dingle Klifoj de Mohrer Ringo de Kerry Rivero Blackwater
(Akvonigra) Graflando Kerry Lagoj Killarney, Graflando
Kerry Breĉo de Dunloe Tiel belega Kastelruinaĵoj, Okcidenta
Marbordo Irlanda
Ke... la beno de lumo estu sur vi. Lumo ekstere
kaj lumo interne.
La sunlumo de Dio brilante sur vin, via koro
ardu kun varmo kiel torfa fajro, kiu bonvenigas amikojn kaj nekonatojn
egale.
La lumo de la Sinjoro brilu el viaj okuloj kiel kandelo en
la fenestro bonvenigante la lacan vojaĝanton.
La beno de la mola
pluvo de Dio estu sur vin, falante milde sur vian kapon, refreŝigante
vian animon per la dolĉeco de floretoj nove florantaj.
La forto
de la ventoj de ĉielo benu vin, portante la pluvon por lavi pura vian
animon, fulmetonta poste en la sunlumo.
La beno de la tero de Dio
estu sur vi, kaj dum vi laŭmarŝas la vojojn, ke vi ĉiam havu afablan
vorton por la renkontatoj.
Malnova Kampara Vojo Marbordo de
Duoninsulo Dingle Matena Sunlumo Ŝtona Cirklo Dromberg
Ke
vi komprenu la forton kaj potencon de Dio en fulmotondro en
vintro.
Kaj la senbruan belecon de la kreitaĵo en la trankvilo de
somera sunsubiro.
Kaj vi ekkomprenu, ke malgraŭ via ŝajna
sensignifeco en tiu ĉi grandega universo...
Vi estas grava parto
de la Dia plano.
Ke Li gardadu vin Kaj tenu vin sekura, sen
difekto. |