#1 — Espéranto-Vendée n° 124, décembre 2017 :
http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/EV124decembre2017.pdf
EO —
La decembra numero de la departementa informfolio "
Espéranto-Vendée",
same kiel
antaŭaj,
povas havigi materialon por redaktado de artikoloj pri la diverseco
de iniciatoj favore al Esperanto tra la mondo pro granda nombro da
nomoj, ligiloj al retpaĝoj parte en la franca kaj Esperanto, foje en
aliaj lingvoj se mankas fonto el ambaŭ.
Contenu / Enhavo
#1— “Rêve d'enfant“ / Infana revo
Martin Luther King estis 34-jara kiam li prononcis la vortojn “
I
have a dream“ (Mi havas revon), la 28an de aŭgusto 1963.
Ĉirkaŭ la aĝo de 10 jaroj, L.L. Zamenhof, frua poligloto kaj pasia
lingvoŝatanto, konfidis al sia patrino sian ĉefan revon unuigi la
homaron, sian revon
“
pri tia
feliĉa tempo, kiam malaperos ĉiuj naciaj malamoj, kiam ekzistos
lingvo kaj lando apartenantaj plenrajte al ĉiuj siaj uzantoj kaj
loĝantoj, kiam la homoj ekkomprenos kaj ekamos unuj la aliajn“
(
letero
al Michaud).
dua paĝo :
- “Mondialisation, Internet, Courrier de l’Unesco : où en est
l’espéranto, cent ans après la mort de Zamenhof ?“ (Tutmondiĝo,
Interreto, Kuriero de UNESKO : kiel statas Esperanto cent jarojn
post la morto de Zamenhof) — Omaĝo al Zamenhof ĉe la sidejo de
UNESKO en Parizo. Programo. La UNESKO-sidejo konsentis disponigi
pli grandan salonon ol antaŭe decidite por la evento. Detalaj
informoj kaj rezervigo ĉe : https://esperanto-france.org/annee-zamenhof
- Des Vendéens au Togo / Vendeanoj en Togolando.
- Éducation / Edukado — Tra la historio, de Platono ĝis Gandhi
aŭ Albert Jacquard, multaj famuloj skribis aŭ parolis pri
edukado, sed nur la du lastaj atentigis pri la danĝeroj de
lingva hegemonio kaj trudiĝo.
#2 — (FR) — Albert Jacquard sur la communication linguistique
http://www.ipernity.com/blog/32119/4686212
Transcription d'une série d'émissions de
France-Culture du
12 au 16 juillet 2004.
Albert Jacquard pri lingva komunikado.
Transskribo de elsendoserio de
France Culture de la 12a ĝis
la 16a de julio.
Albert Jacquard (alber ĵakar), filozofo, biologo, fama genitikisto,
eseisto, pledis por Esperanto en diversaj okazoj.
Vd en Vikipedio :
https://eo.wikipedia.org/wiki/Albert_Jacquard
ankaŭ en la lingvoj :
EO — Estus bone, en 2018, okaze de la 5a datreveno de lia
morto, en la kadro de kursoj aŭ grupoj. dediĉi apartan atenton al
esploroj kaj al tradukado de liaj skribaĵoj kaj intervenoj, al
transskribo de registraĵoj aŭ sub-tekstigo de videoj sur kiuj li
prezentis siajn ideojn, al enkonduko aŭ kompletigo de artikoloj en
diverslingvaj versioj de Wikipedia, ktp,
FR — Il serait bon, en 2018, pour le 5e anniversaire de la
mort d'Albert Jacquard, dans le cadre de cours ou de groupes, de
consacrer une attention particulière à des recherches et à la
traduction de certains de ses écrits et interventions, à la
transscription d'enregistrements ou au sous-titrage des certaines
des vidéos sur lesquelles il présenta ses idées, à la rédaction
d'articles pour d'autres versions de Wikipedia, etc..
EO — Sendube tre malmulte da francoj
povus diri, kiu estis Pierre Louis Moreau de Maupertuis (1698-1759),
franca
filozofo, matematikisto, fizikisto,
astronomo kaj naturalisto, membro de la Akademio de sciencoj,
pioniro de genetiko. Same kiel lia samtempulo Leibniz (1646-1716),
li ankaŭ interesiĝis pri la ideo de konstruita internacia lingvo,
ne nacia.
Lia eseo (1740)
P. L. M. de Maupertuis – Réflexions philosophiques sur
l’origine des langues (Pdf) (Filozofiaj
pripensoj pri la origino de la lingvoj) estas legebla en la malnova
franca sur la retejo Gallica de la Nacia Biblioteko de Francio
(BNF).
Sed la plej kurioza kaj entute interesa flanko de la afero estas lia
“
Dissertation
sur les differents moyens dont les hommes se sont servis pour
exprimer leurs idées“ (Disertacio pri la apartaj
rimedoj, kiujn uzis la homoj por esprimi siajn ideojn — 1756) :
XXXV — Oni deziris en la
lastaj tempoj ne revenigi ĉiujn naciojn paroli nur unu saman
lingvon, la afero estas evidente neebla, sed formi novan
lingvon, en kiu ĉiuj nacioj povus interkonsenti: kaj ĉi tio
estis entreprenita de famaj homoj.
aŭ :
XXXIV — Ne necesas rimarkigi kiom
malkomforta estas ĉi tiu diverseco de lingvoj, kaj kiom
utile estus por ĉiuj homoj interkompreniĝi, precipe hodiaŭ,
kie la plej malproksimaj popoloj vizitas unu la alian tiel
ofte, universale prizorgas komercon de reciprokaj bezonaĵoj kaj helpo, kaj kie apenaŭ
ekzistas homoj, kiujn oni povas nomi barbaraj.
Sed la plej miriga afero troviĝas en la ĉapitro XLV, kie aperas
kelkaj bazaj reguloj aŭ proponoj de tiu sciencisto por internacia
lingvo ekzistantaj en la Internacia Lingvo de Zamenhof — Esperanto
— publikigita 131 jarojn poste, en 1887. Kaj Esperanto estos
131-jara en 2018...
Dankegon al Mireille Grosjean,
kiu malkovrigis al mi tiun malmulte konatan scienciston kaj kiu
tiel ebligis al mi plue esplori la aferon. Tio devigos min
aldoni prezenton pri tiu matematikisto en la dokumento :
La plej
matematika el la vivantaj lingvoj pri kiu revis Descartes, Newton, Kochański, Leibniz,
d'Alembert, Condorcet, Ampère..." Version
française
FR — Très peu de Français pourraient sans doute dire
qui était Pierre Louis Moreau de Maupertuis (1698-1759),
philosophe, mathématicien, physicien, astronome et
naturaliste français, membre de l'Académie des sciences,
précurseur de la génétique. Comme son contemporain Leibniz
(1646-1716), il se pencha aussi sur l'idée de langue
internationale construite, non nationale.
Son essai (1740)
P. L. M. de Maupertuis – Réflexions philosophiques sur
l’origine des langues (Pdf) peut être lu en
ligne en ancien français sur le site Gallica de la BNF.
Mais le document le plus curieux et en tout le plus intéressant est
sa “
Dissertation
sur les differents moyens dont les hommes se sont servis pour
exprimer leurs idées“ (1756)
XXXV — On a donc souhaité
dans ces derniers temps, non de ramener toutes les nations à
ne parler qu’une même langue, la chose est visiblement
impossible, mais de former une langue nouvelle dans laquelle
toutes les nations pussent s’entendre : et cela a été
entrepris par des hommes célèbres.
ou :
XXXIV — Il n’est pas nécessaire
de faire remarquer combien cette diversité des langues est
incommode, et combien il serait utile que tous les hommes
pussent s’entendre, aujourd’hui surtout, où les peuples les
plus éloignés se visitent si fréquemment, entretiennent un
commerce universel de besoins et de secours réciproques, et
où il n’est presque plus de peuple qu’on puisse appeler
barbare.
Mais le plus étonnant se trouve dans le chapitre XLV où
apparaissent quelques règles de base proposées par ce savant pour
une langue internationale et qui existent dans la Langue
internationale de Zamenhof — l'espéranto — publiée 131 ans plus
tard, en 1887. Et il y aura 131 ans en 2018 que l'espéranto a vu
le jour...
Un grand merci à Mireille
Grosjean qui m'a mis sur la piste de ce savant trop méconnu et
qui m'a ainsi permis de pousser les recherches. Cela m'obligera
à rajouter une présentation de ce mathématicien dans le document
“La plej
matematika el la vivantaj lingvoj pri kiu revis Descartes, Newton, Kochański, Leibniz,
d'Alembert, Condorcet, Ampère..." Version
française
#4 — “Turka
Stelo“
Ĝuste kiam elsendoserio de la franca-germana televid-kanalo
ARTE
temis pri “Les mille et une Turquie“ (La mil kaj unu Turkio —
https://www.arte.tv/fr/videos/RC-015371/les-mille-et-une-turquie/
— spektado ebla dum ankoraŭ kelkaj semajnoj) aperis la decembra
numero de 36-paĝa numero de "
Turka Stelo“, kun riĉa kaj varia
internacia enhavo, abunde ilustrita kaj preskaŭ nur en Esperanto.
Ĝi estas ricevebla de Turka esperantistaro tra Vasil Kadifeli :
vasilkadifeli[ĉe]
gmail.com
Ĝi montras
spiriton de malfermo kaj korvarmeco tute kontraŭa al tio, kion
la mondo ricevas de ĉi tiu lando kaj ĝiaj popoloj pro politikaj
kialoj.
#4 — “Turka Stelo“
(Étoile turque)
Le numéro de décembre de la revue de 36 pages "
Turka Stelo“,
avec un contenu international riche et varié, abondamment illustré,
presque seulement en espéranto, vient justement de paraître alors
qu'une série d'émissions de la chaîne franco-allemande
ARTE
avait pour thème “Les mille et une Turquie“ (
https://www.arte.tv/fr/videos/RC-015371/les-mille-et-une-turquie/
— visualisation possible durant encore quelques semaines).
Il peut être reçu sur simple demande auprès de Turka esperantistaro
chez Vasil Kadifeli : vasilkadifeli[ĉe]
gmail.com
Il montre un esprit d'ouverture tout à fait contraire à ce que le
monde reçoit de ce pays et de ses peuples pour des raisons
politiques.
#5 — Esperanto sur unu el la plej prestiĝaj turismaj lokoj de
la mondo
Multlingva senpaga servo de turismaj gvidiloj en la Malpermesita
Urbo de Pekino, la iama Imperia Placo, kun Esperanto unualoke.
Dankon al
Yǒngrén
Shíjǐng por la foto kaj al Zhāng Lóng pro plusendo per
Facebook.
Kiam estos same en Parizo ?
Ĉu ni estos la lastaj, en Francio, kiuj komprenos ke Esperanto havas
lokon en la hodiaŭa mondo kaj en la estonteco ?
#5 — L'espéranto sur l'un des sites touristiques les plus
prestigieux du monde
Service multilingue gratuit de guides à la Cité interdite de Pékin,
l'ancien Palais impérial, avec l'espéranto en premier.
Merci à
Yǒngrén
Shíjǐng pour la photo et à Zhāng Lóng pour avoir fait suivre
sur Facebook.
À quand la même chose à Paris ?
Serons-nous les derniers à comprendre, en France, que l'espéranto a
sa place dans le monde d'aujourd'hui et dans le futur ?