{ZT-2016} Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago, 15-dec-2016 - Alekstera komuniko, bv. traduki ghin

12 views
Skip to first unread message

Stefano Keller (listoj)

unread,
Dec 8, 2016, 6:35:43 AM12/8/16
to Landa agado, lokaj-esper...@yahoogroups.com, Oceanio, svis...@yahoogroups.com, trad...@yahoogroups.com, twitte...@googlegroups.com, Agado che UN kaj Unesko, Universitato
{ZT-2016} Zamenhof-Tago / Esperanta Librotago, 15a de decembro 2016

Saluton!

Kiel Renato Corsetti jam anoncis en kelkaj listoj, FB, ekzistas teksto je dispono de aktivuloj pri alekstera informado - utiligebla lau via traduko, modifo, adaptado al la loka situacio, ktp.

En la chi-subaj retligoj ghi estas je via dispono en diversaj teknikaj versioj, kiun vi bv. traduki vialingven - launecese adaptante al viaj konkretaj lokaj aktivadoj pri la tago, se okazos io tia, au senshanghe, kaj ghi povus esti LA agado de via grupo, de vi mem, diskoniganta la tagon, Esperanton.

Proponu ghin al periodajhoj, radiostacioj, sed ankau nur la afishan version de la teksto (post traduko vialingven, ghi estos kreita kaj enretigita) vi povus uzi sur eksteraj afishebloj.

SED, ankau:
bonvolu sendi al tiu chi listo, au al mi (stefano.retlistoj (che) gmail.com) vian tradukajhon
- ene de via mesaghteksto kaj
- en iu el la word-aj versioj (doc, docx, rtf), aldonajhe.

Pri aspektigo mi okupighos.

NE sendu vian tradukajhon NUR en PDF! Mi bezonas la literojn por reta publikajho, char via tradukajho aperos ankau en nia retejo, retpaghe, por multobligi la diskonigajn eblojn, videblecon de informoj pri la tago en la reto.  Kiel tiu chi, la turka versio, jam preta:

http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/Zamenhof-Gunu-Esperanto-Kitap-Gunu-15Aralik.html

Se via lingvo estas skribita per alia alfabeto ol latina (kiaj estas tiuj chi literoj), au enhavas specialajn literojn/karaktrojn, tiukaze via pdf-versio helpos chefe al kontrolo de la ghusta aperigo de via teksto en la retpagho.

La tradukenda teksto estas do:

- pdf:
<http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/Zamenhof_Tago_Esperanta_Librotago_2016_decembro_15_ZPI_UEA-alekstera.pdf>

- word (.docx):
<http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/Zamenhof_Tago_Esperanta_Librotago_2016_decembro_15_ZPI_UEA-alekstera.docx>

- malnova-word (.doc):
<http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/Zamenhof_Tago_Esperanta_Librotago_2016_decembro_15_ZPI_UEA-alekstera.doc>

- rtf-versio (pc/mac, ktp) (.rtf):
<http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/Zamenhof_Tago_Esperanta_Librotago_2016_decembro_15_ZPI_UEA-alekstera.rtf>

- simpla/nur teksto, sen aspektigo (.txt):
<http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/Zamenhof_Tago_Esperanta_Librotago_2016_decembro_15_ZPI_UEA-alekstera.txt>

Dankon por via valora kunlaboro!
Samideane,
Stefano Keller
-
<http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/Zamenhof_Tago_Esperanta_Librotago_2016_decembro_15_afisho_380x269.jpg>
<http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/Zamenhof_Tago_Esperanta_Librotago_2016_decembro_15_afisho.jpg>
<http://www.linguistic-rights.org/zamenhof-tago/libro-tago-afisho2016-EO.jpg>

--- 
Stefano Keller 
Zorgantoj pri informado (ZPI)  
http://uea.org/vikio/Zorgantoj_pri_la_kunordigado_de_informado
- - - 
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages