2017-01-05 — #1 — Pour que triomphe l’humanité (Por ke triumfu la homeco/homaro) #2 — Internacia Virina Tago 2017 en Hiroŝimo — #2 — Journée Internationale de la Femme 2017 à Hiroshima #3 — Nova servo de edukado.net : “Ekparolu !“ / #3 — Nouveau service d'edukado.net “Ekparolu !“ #4 — Ĉielira kunkantado / Chantons ensemble à l'Ascension #5 — “Having one lesson about Esperanto in schools“ / Havi Esperanto-lecionon pri Esperanto en lernejoj. / Avoir une leçon sur l'espéranto dans les écoles /

2 views
Skip to first unread message

Henri Masson

unread,
Jan 5, 2017, 6:05:33 AM1/5/17
to

#1 — Pour que triomphe l’humanité (Por ke triumfu la homeco/homaro)

Tio estas le titolo de la ĉefartikolo de la januara numero de la franclingva asocia informfolio "Espéranto-Vendée".

En la franca, "humanité" est plursenca substantivo : homaro, homeco.
Granda parto el tiu numero estas dediĉita al la agadraporto de la asocio en 2016.
Tamen ĝi enhavas ligilon al nova tre grava dokumento :
2017 : Pourquoi et comment rendre hommage au Dr Zamenhof (1859-1917) ?
2017 : Kial kaj kiel omaĝi al D-ro Zamenhof (1859-1917) ?
http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/Zamenhof-omagxo2017.pdf

Temas pri reaktualigo kaj sintezo de pluraj dokumentoj malaperontaj fine de januaro pro la malapero de Ipernity :
(EO) Kiun nomon atribui al vojo, publika loko aŭ konstruaĵo ?
http://www.ipernity.com/blog/32119/329714
(EO-FR) Mesaĝo al la urbestroj de la tuta mondo / Message aux maires du monde entier
http://www.ipernity.com/blog/32119/341935

FR/EO — Objets Zamenhof-Espéranto dans les capitales / Zamenhof-Esperanto-Objektoj en ĉefurboj
http://www.ipernity.com/blog/32119/331798

Albumo : FR/EO — Exposition virtuelle mondiale d'OZE / Tutmonda virtuala ekspozicio pri ZEOj
http://www.ipernity.com/doc/32119/album/240793
Tio estas grava ĉar Esperanto-uzantoj, simpatiantoj, kluboj kaj organizoj el la tuta mondo havas unikan okazon por klopodi por ke la jaro 2017 estu rekorda en kvanto kaj kvalito de la omaĝoj al D-ro Zamenhof kaj Esperanto sub formo de Zamenhof-Esperanto-Objektoj : estas nun certe pli ol 1400 en ne malpli ol 58 landoj de la 5 kontinentoj.

La ĉefa celo de tiu klopodo ne estas kulto al personeco sed okazo vere escepta por montri, ke tiu sama  sopiro al paco, kiun ni konstatas nun ĉie en la mondo ĉe la homoj, kiuj plej suferas, jam ekzistis antaŭ 100 jaroj.
Zamenhof proponis elirvojon el tiu infero en la “interna ideo“  pri kiu la libro de Esther Schor “Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language” ricevis favoran eĥon en amasinformiloj :

https://www.princeton.edu/main/news/archive/S47/87/06O40/?section=topstories

Simila okazo ne prezentiĝos antaŭ 42 jaroj, en 2059, por la 200a datreveno de la naskiĝo de D-ro Zamenhof...

#1 — Pour que triomphe l’humanité

C'est le titre de l'éditorial du numéro de janvier de la feuille d'information de l'association “Espéranto-Vendée
Une grande partie de ce numéro est consacrée au rapport d'activité de l'association pour l'année  2016.


Il contient cependant un lien à un nouveau document très important :

2017 : Pourquoi et comment rendre hommage au Dr Zamenhof (1859-1917) ?
http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/Zamenhof-omagxo2017.pdf

Il s'agit d'une réactualisation et synthèse de plusieurs documents qui disparaîtront fin janvier du fait de la disparition du réseau social Ipernity :
(EO) Kiun nomon atribui al vojo, publika loko aŭ konstruaĵo ? (Quel nom attribuer à une voie, un lieu public ou à un édifice)
http://www.ipernity.com/blog/32119/329714
(EO-FR) Mesaĝo al la urbestroj de la tuta mondo / Message aux maires du monde entier
http://www.ipernity.com/blog/32119/341935

FR/EO — Objets Zamenhof-Espéranto dans les capitales / Zamenhof-Esperanto-Objektoj en ĉefurboj
http://www.ipernity.com/blog/32119/331798

Album : FR/EO — Exposition virtuelle mondiale d'OZE / Tutmonda virtuala ekspozicio pri ZEOj
http://www.ipernity.com/doc/32119/album/240793
Il y a maintenant à travers le monde plus de 1400 Objets Zamenhof-Espéranto dans pas moins de 58 pays des cinq continents.

Le but principal de cette démarche n'est pas un culte à la personnalité mais une occasion vraiment exceptionnelle de montrer que cette même aspiration à la paix que nous constatons partout dans le monde chez les gens qui souffrent le plus existait déjà voici cent ans.
Zamenhof avait proposé une sortie de cet enfer par l'“idée interne“ à propos de laquelle le livre d'Esther Schor “Bridge of Words: Esperanto and the Dream of a Universal Language” a reçu un écho médiatique favorable :

https://www.princeton.edu/main/news/archive/S47/87/06O40/?section=topstories

Une occasion semblable ne se présentera pas avant 42 ans, en 2059, pour le 200e anniversaire de la naissance du Dr Zamenhof...

#2 — Internacia Virina Tago 2017 en Hiroŝimo

Mesaĝo deTaeko OSIOKA el Hiroŝima. pri la Internacia Virina Tago 2017.
Bonvolu vaste diskonigi ĉar la baldaŭa malapero de Ipernity ne pravigas enretigon sur mia blogo.
Tio estas iniciato kiu komenciĝis en 2001 :
http://www.ipernity.com/blog/32119/654951
---

Skribas OSIOKA Taeko el la urbo Hirosima, Japanio.

Ni Hirosima Esperanto-Centro kiel unu el 21 organizoj sub la Plenuma Komitato de Internacia Virina Tago 2017 Hirosima
sendas al vi mesaĝon. Ni petas vin doni al ni vian respondan mesaĝon por la Tago, kaj transdoni nian mesaĝon al viaj
geamikoj, viaj asocioj. Ni ekspozicios vian mesaĝon ĉe publika ejo de la urbo Hirosima.
Limdato estas la 15-a de februaro 2017, ĉar ni havos ekspoziciojn de la mesaĝoj
ek de la 25-a de februaro.

Kun antaŭdanko, OSIOKA Taeko

 --------------------------------------------------------------------------------------

Mesaĝo por la Internacia Virina Tago 2017, Hiroŝima

Estimataj, kaj karaj gesinjoroj en la mondo,

Ni, la plenuma komitato de la Internacia Virina Tago de UN 2017 Hiroŝimo, konsistas el 21 organizoj kaj la municipo Hiroŝimo, salutas vin solidarece, kaj elkore alvokas al vi.  En la 5-a de marto, 2017, por la Internacia Virina Tago de UN, ni havos kunvenon por kunlaboro per saĝoj kaj fortoj, kaj antaŭenpuŝi konstruon de la socio por komuna partopreno de geviroj.
Virinoj de la gubernio kaj de la urbo Hiroŝimo organizas kunlaborojn por heredigo de la socio paca al sekvanta generacio. Nur en paco ni povas koncentri fortojn por antaŭenpuŝo de komuna partopreno de geviroj.   
La mondo pli ol ĝis nun rekte frontas kontraŭ terorismo kaj ĉeno de venĝo. En multaj landoj tre skuiĝas kaj politiko kaj ekonomio.
Oni komunikas suferon kaj malĝojon de malfortaj homoj en nuna situacio. Ĝuste nun dezirata estas la socio, en kiu ĉiuj povas vivi egalrajte.
La ĉefa temo de la Internacia Virina Tago 1917 Hiroŝimo estas “Mi vivas en Hiroŝimo, en Japanio, en la mondo.” En la kunveno de la Tago ni aprezos la filmon “Urbo de vespera kalmo, Lando de ĉerizfloro.” Kaj kiel urbano de atombombita Hiroŝimo pripensos elektadon kaj agadon al konstruo de vere paca mondo, por ke ne ripetu militan hororon plu en la mondo.
Ĉiu en ĉiutaga vivo en sia loko pripensu kaj komuniku pri paco.
Ni el Hiroŝimo elkore alvokas al vi ĉiuj en la mondo solvon de konflikto ne per milita povo.

Bonvole donu al ni vian mesaĝon por 2017,

1)     Kio estas grava por paco laŭ via opinio ? (en 5 linioj)
2)     Se vi sendos vian portreton, ni prezentos kun via mesaĝo.

Vian mesaĝon ni ekspozicios ĉe la Virina Centro de municipo Hiroŝimo.

 S-ino MATUMURA Aiko

Prezidanto de la plenuma komitato por la Internacia Virina Tago 2016, Hiroŝimo
La municipo Hiroŝimo

Kun virinaj organizoj:
Arko de Hiroŝimo/ Kina karavano/ Novjapana virina asocio/ Ligo de vartistoj/ Hiroŝima Esperanto-Centro/ Sindikato de emeritoj/ Ligo de medicinaj sindikatoj/ Instruista laborsindikato/ Ligo de solaj patrino k infano(urba)/ Laborsindikato de municipaj oficistoj/ Laborsindikato de urbaj oficistoj/ Ligo de patrinoj de la urbo / Ligo de lokaj virinaj asocioj de Hiroŝimo/ Ligo de virinaj asocioj WENET/ Ligo de Komercistoj/ Virina demokrata klubo/ YWCA/ Centro de komuna partopreno de geviroj en la socio/ Ligo de Patrinoj de la gubernio/ Sekcio de komuna partopreno de geviroj de municipo Hiroŝimo/Konsilio de Kino-rondoj de la urbo.
 
 Limdato kaj aliaj: la 15-a, februaro 2017.

 Maksimume en kvin linioj. Vonvolu kunmeti vian portreton.  Ankaŭ viroj rajtas skribi al ni.
 Kun notoj petataj: Nomo, sekso, aĝo se eble, profesio, loĝloko(urbonomo), lando.
 Kontaktoadreso: OSIOKA Taeko osioka[ĉe]mua.biglobe.ne.jp
Oogonzantyo 7-15, Minami-ku, Hiroshima, 734-0041 Japanio

#2— Journée Internationale de la Femme 2017 à Hiroshima

Le Centre d'espéranto d'Hiroshima s'est lancé depuis 2001 dans un soutien à la Journée de la Femme organisée par des associations de la ville. Une esquisse historique en espéranto peut être vue jusqu'à la disparition du réseau social Ipernity, en principe à la fin de janvier, sur :
http://www.ipernity.com/blog/32119/654951

Pour 2017, le thème est “Mi vivas en Hiroŝimo, en Japanio, en la mondo." (Je vis à Hiroshima, au Japon, dans le monde).
La démarche consiste à envoyer depuis le monde entier, des messages en espéranto. Ces message, de 5 lignes au maximum cette année, seront ensuite traduits en japonais et exposés avec leur traduction dans diverses salles de la ville et en particulier lors de la réunion qui aura lieu le 5 mars.
De ce fait la date-limite d'envoi des messages est le 15 février afin de laisser le temps de traduire.

#3 — Nova servo de edukado.net : “Ekparolu !“

De Katalin Kovats, lernu.net :
Ni kun ĝojo informas vin, ke la 4an de januaro ekfunkciis nia nova projekto EKPAROLU! 
Post 150 provsesioj kaj seriozaj planado kaj konstruo de facile administrebla kaj uzebla programaro ni ebligas al komencintoj havi 10 senpagajn parolsesiojn. 
Ni volonte akceptas pliajn GEONKLOJN, kiuj post mallongaj testado kaj trejnado povus paroligi la GENEVOJN. Tio estas bona okazo spertiĝi pri distanca instruado, kaj esti utila en la enmovadigo de novuloj. 
Interesiĝantoj trovu informojn en la projektopaĝo. Komencintoj, kiuj ŝatus profiti el niaj servoj, estas bonvenaj. 
Se vi volas subteni la projekton kaj helpi financi la konstruadon kaj la funkciigon de la programo, bv. kontribui finance
Dankon al la jamaj subtenintoj el kiuj pluraj ankaŭ laboras kiel geonkloj de la projekto. 
Pliaj informoj ĉe la paĝo de EKPAROLU!

#3 — Nouveau service d'edukado.net “Ekparolu !“

Le site edukado.net (éducation), admirablement dirigé par Katalin Kovats, a lancé depuis le 4 janvier un nouveau service nommé "Ekparolu" (Commencez à parler !) qui consiste à mettre en relations des "oncles/tantes" avec des "neveux/nièces" afin de les aider, encourager, conseiller dans l'apprentissage et l'application de l'espéranto.
Détails sur edukado.net en français : http://www.edukado.net/multlingvaj?l=fr

#4 — Ĉielira kunkantado / Chantons ensemble à l'Ascension

Message de Fabrice Morandeau :

2017 komenciĝas per entuziasma kunkantadopropono.
L'année commence par une super invitation à chanter ensemble.

Je vous laisse découvrir l'alléchant week-end de l'Ascension concocté par nos amis d'Espéranto 79, pour chanter ensemble avec La Kompanoj, avec une chorale locale, et découvrir la légendaire Gâtine poitevine !
Mi lasas al vi la plezuron malkovri la framdam semajnfinon bakita de Esperanto 79 por kunkantadi, kanti kun loka koruso kaj malkovri la legendan regionon ĉirkaŭ Partenay.

La programo kaj aliĝilo estas riceveblaj de Fabrice. Le programme et le bulletin d'inscription peuvent reçus de Fabrice  :
fabricemorandeau[ĉe/chez]gmail[punkto/point]com

Et les dernières versions des textes, partitions... sur / kaj la lastaj versioj de la tekstoj, partituroj... ĉe :
http://lakompanoj.free.fr

Kanzonplenan novjaron al ĉiuj kaj ĝis baldaŭ / Amusicale nouvelle année à tous et à tout vite
Fabrice/FaMo

#5 — “Having one lesson about Esperanto in schools

Havi Esperanto-lecionon pri Esperanto en lernejoj.
Temas pri peticio subskribebla ĉe Avaaz :
Ĉiu lernanto  devus hodiaŭ esti aŭdinta pri Esperanto kaj scii ion pri ĝia nuna situacio — nur poste li aŭ ŝi povos decidi scii ĉu tiu internacia lingvo estas lerninda.

#5 — Having one lesson about Esperanto in schools

Avoir une leçon sur l'espéranto dans les écoles.
Pétitionà signer sur avaaz :
Pourquoi c'est important
Chaque élève doit aujourd'hui avoir entendu parler de l'espéranto et savoir quelque chose sur sa situation actuelle — c'est seulement alors qu'il ou elle sera en mesure de prendre la décision de savoir si cette langue internationale vaut la peine d'être apprise.









La jaro 2017 alportu al vi sanon, feliĉon, pacon.
Que l'année 2017 vous apporte la santé, le bonheur, la paix.


Henri Masson
espero.hm[ĉe/chez]wanadoo.fr
http://www.ipernity.com/home/32119
Twitter : @vinoverda <https://twitter.com/vinoverda>
Facebook <https://www.facebook.com/henri.masson.9>
Google+ > https://plus.google.com/u/0/105997959748403756528
EO > Enskribiĝo kaj malenskribiĝo al tiu informlisto laŭ simpla peto
Tiuj ĉi informoj estas libere uzeblaj, prefere kun mencio de la fonto.
FR > Inscription et désinscription à cette liste d'information sur 
simple demande.
Ces informations sont librement utilisables, de préférence avec mention 
de la source.
*Aŭtomata tradukado / Traduction automatique :*
*Google <http://translate.google.com/>**Translate 
<http://translate.google.com/>
**Traduku.net <http://traduku.net/>**
**Apertium <http://www.apertium.org/>**
**GramTrans <http://gramtrans.com/>
itranslate4.eu <http://itranslate4.eu/eo/>


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages