Restas nur kelkaj tagoj, eĉ nur horoj, por vaste atentigi pri tio, kion diris la iama Ĝenerala Direktoro de UNESCO (de 1974 ĝis 1987), s-ro Amadou-Mahtar M'Bow, la 31an de julio 1977 antaŭ la Universala Kongreso de Esperanto en Reykjavik kaj la 16an de decembro 1986 en la Domo de UNESCO en Parizo antaŭvide al la centjariĝo de Esperanto.
Ĉar temas pri skanitaj tesktoj, mi per programo de optika signorekono (OSR) transformis ilin en libere uzeblaj tekstoj rekopieblaj por faciligi tradukon al nacilingvoj helpe de aŭtomata tradukprogramo, kaj fine enretigis ilin sur mia blogo :
http://www.ipernity.com/blog/32119/4728900
Ĉar OSR ne estas tre fidinda, mi mane faris multajn korektojn sed povas esti ke kelkaj eskapis al mia atento. Bonvenaj estos viaj atentigoj.
Estas notinde ke Usono tute ne aprezis Amadou-Mahtar M'bow en la rolo de Ĝenerala Direktoro de UNESKO, kaj li deklaris post fino de sia mandato :
“Le débat ouvert sur la communication est un débat qui ne cessera pas, quelles que soient les menaces que peuvent proférer quelques uns, ou quelle que soit la volonté qu’auraient quelques autres de voir ce débat s’arrêter.“
("La debato malfermita pri komunikado estas debato, kiu ne ĉesos, kiaj ajn estos la minacoj kiujn iuj faros, aŭ kia ajn estus la volo kiujn aliaj havus por vidi ĉi tiun debaton ĉesi.").
Bedaŭrinde mi ne retrovas
la fonton, verŝajne "Le Monde", post fino de lia mandato.
La originala teksto de liaj paroladoj estas trovebla sur la retejo de UNESKO :
Reykjavik 1977 FR : https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000029031_freParis 1986 ES : https://unesdoc.unesco.org/ark:/48223/pf0000071601_spa
Tiuj dokumentoj povas esti aparte utilaj en Afriko. M'bow estas nun 98-jara.Mi tradukas al Esperanto du paragrafojn el lia pariza parolado de 1986, kiam li turnis sin al la tiama prezidanto de UEA, D-ro Humphrey Tonkin. Ili aspektas al mi esencaj kaj tuj uzeblaj por la Zamenhofa Tago :
"Sinjoro prezidanto, ne
aŭskultu tiujn, por kiuj ĉiu humanisma projekto fariĝas utopia
projekto. Tion vi diris, la utopio, kiu vigligis D-ron Zamenhof
efektiviĝis, efektiviĝas. Jen kial preter ŝtormoj kaj
miskomprenoj, kiam oni havas kredon, kredon je io, oni devas
ĉiam daŭrigi, daŭrigi senĉese kaj senhezite. Estas eble ĉi tio,
kiu honorigas homon en la plej forta senco de la termino.
Ĉi tiun fidon mi trovas profunde enradikigita en vi, ĉe ĉiuj
partoprenantoj en via movado. Jen kial mi havas la plej grandan
respekton por ĉiuj tiuj, kiuj partoprenas. La okazo estas donita
al mi, en ĉiu el miaj vojaĝoj, renkonti ilin en la landoj, kiujn
mi vizitas, en la urboj, kie la devoj de miaj funkcioj kondukas
min resti dum pli-malpli longaj periodoj. Mi ĉiam antaŭĝojas
paroli kun ili, ĉar mi scias, ke ni havas ion profunde komunan :
nian kredon je homo, kia ajn estas la koloro de lia haŭto, kia
ajn lia religio, kia ajn estas la filozofio, kiun li instruas."
Deux discours importants en français de M. Amadou-Mahtar M'Bow qui fut directeur général de l'UNESCO
Il n'était pas
apprécié par les États-Unis par ce qu'il avait le
courage de contester la politique que les États-Unis
voulaient imposer à l'UNESCO. Ses discours retrouvent
donc toute leur actualité bien qu'il soit aujourd'hui
âgé de 98 ans:
“Le débat ouvert sur la
communication est un débat qui ne cessera pas, quelles
que soient les menaces que peuvent proférer quelques
uns, ou quelle que soit la volonté qu’auraient quelques
autres de voir ce débat s’arrêter.“
Bona propono en “L'OBS“ :
https://www.nouvelobs.com/histoire/20191213.OBS22285/un-avantage-possible-du-brexit-que-vous-ne-soupconnez-pas-la-fin-du-charabia.html
“La historio laŭ Reynaert —La « bye-bye » de la angloj lasos nin inter neanglalingvanoj. Kaj se oni profitus el tio por uzi inter ni forgesitan, homaman kaj demokratan lingvon ?“
Jen la momento por proponi ekperimenton al scivolemuloj. Kiu aŭdacos ? :
"Kion vi kapablis esprimi en fremda lingvo (angla, franca, germana, hispana, itala, rusa, kp) dum 6-semajna lernado ?
"Kion vi kapablos esprimi post sessemajna lernado de Esperanto", ĝis la 31a de januaro 2020 ?
Ili provu per Duolingo : https://www.duolingo.com/course/eo/en/apprends-esperanto
aŭ alia retkurso...
"L’HISTOIRE SELON REYNAERT - Le « bye-bye » des Anglais nous laissera entre non-anglophones. Et si on en profitait pour utiliser entre nous une langue oubliée, humaniste et démocratique ?"
Voilà le moment pour proposer une expérience aux curieux(ses). Qui osera ? :
“Qu'étiez-vous capable d'exprimer dans une langue étrangère (anglais, français, allemand, espagnol, italien, russe, etc.) durant six semaines d'étude ?“
“Que serez-vous capable d'exprimer après six semaines d'apprentissage de l'espéranto, jusqu'au 31 janvier 2020 ?“
Qu'ils essaient avec Duolingo : https://www.duolingo.com/course/eo/en/apprends-esperanto
ou un autre cours en ligne...
--
--
NE FORGESU: Je la 26a de Julio, plenigu vian Twitter kun informaj mesagxoj pri Esperanto!
Por skribi al la grupo, sendu ret-mesagxon al twitte...@googlegroups.com
Por pliaj opcioj, vizitu: http://groups.google.com/group/twitter_agado?hl=eo
---
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "Twitter_Agado" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to twitter_agad...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/twitter_agado/a1f3d7a2-07eb-8a36-6b3b-7281dcfa84e9%40wanadoo.fr.