Kreskas la kontestado de la rolo de la angla en eŭropaj institucioj.
Interreta serĉo en la franca per la vortoj "langue institutions
européennes brexit" (lingvo eŭropaj institucioj brexit) havigas
tre interesan konsultindan materialon. Ĉu estas same en via lingvo
kaj lando per la samaj vortoj ?
Kelkaj ekzemploj inter multaj :
Avec
le Brexit, l'anglais va-t-il cesser d'être une langue
officielle de l'Union européenne ?
https://www.ouest-france.fr/europe/grande-bretagne/brexit/avec-le-brexit-l-anglais-va-t-il-cesser-d-etre-une-langue-officielle-de-l-union-europeenne-6534824
Kun Briteliro, ĉu la angla ĉesos esti oficiala lingvo de Eŭropa
Unio ?
Krome legeblas :
"Kun Briteliro, la angla riskis esti forigita el la oficialaj
lingvoj. Sed jam en 2016, la Komisiono memorigis en deklaro, en la
angla, ke estas la Konsilio de EU kiu devas voĉdoni unuanime pri
ŝanĝoj fareblaj al la lingva sistemo de la institucioj, laŭ
Artikolo 352 de la Traktato pri Funkciado de Eŭropa Unio. Estas do
neverŝajne, ke Malto aŭ Irlando voĉdonos por forigo de lingvo
praktikata de plimulto de siaj kuncivitanoj." (...)
"Intertempe multaj retejoj de la eŭropaj institucioj disponeblas
nur en la angla. Tamen la germana estas la gepatra lingvo de 16%
el la eŭropanoj, antaŭ la franca (14%), la itala kaj la angla (13%
ĉiu), poste la hispana kaj la pola (8% ĉiu)."
Focus
- Union européenne : après le Brexit, le "comeback" de la
langue française
https://www.france24.com/fr/20191017-focus-langue-francaise-union-europeenne-brexit-anglais-carre-bleu-brexit
Fokuso — Eŭropa Unio : post la Briteliro, ĉu "reveno" de la franca
lingvo ? (laŭ tiu artikolo, tio estas necerta malgraŭ la premo de
Macron, kiu volas trudi la francan anstataŭe).
Brexit
: le français peut-il redevenir la langue de travail de la
eŭropaj institucioj ?
https://information.tv5monde.com/info/brexit-le-francais-peut-il-redevenir-la-langue-de-travail-de-l-union-europeenne-254503
Ĉu la franca povos ree fariĝi la laborlingvo de la eŭropaj
institucioj ?
Dans
les couloirs de l'UE, l'usage de l'anglais fait râler
https://www.liberation.fr/planete/2019/09/30/dans-les-couloirs-de-l-ue-l-usage-de-l-anglais-fait-raler_1754530
En la koridoroj de EU, la uzo de la angla grumbligas
30 sept. 2019 - A l'Union européenne, de plus en plus de voix
s'élèvent contre l'omniprésence de l'anglais dans les
communications, au détriment des autres langues, et notamment le
français et l'allemand, qui ont aussi le statut de langue de
travail. Des eurocrates de diverses nationalités ont lancé une
pétition en faveur du multilinguisme.
"En Eŭropa Unio, pli kaj pli multaj voĉoj protestas kontraŭ
ĉiopoveco de la angla en komunikadoj, malprofite al aliaj lingvoj,
precipe la franca kaj la germana, kiuj ankaŭ havas la statuson de
laborlingvoj. Eŭrokratoj de diversaj naciecoj lanĉis peticion por
multlingvismo."
Sed, aliflanke de la Norda Maro (29an de junio 2019) :
Le
Brexit est-il le moment idéal pour imposer l'anglais comme
langue officielle de l'UE
(Laŭ Courrier International, el The Economist,
Londono)
https://www.courrierinternational.com/article/opinion-le-brexit-est-il-le-moment-ideal-pour-imposer-langlais-comme-langue-officielle-de
Ĉu Briteliro estas la ideala momento por trudi la anglan kiel
oficialan lingvon de EU ?
Do, aldone al la klopodoj ĉe UN, tio signifas ke estas multege da
materialo por pripensado kaj preparo de tutmonda kampanjo por
Esperanto.
Jen plia okazo por fariĝi aŭdeblaj kaj videblaj, por eliri el la
ombro !