2017-11-03 — Espéranto-Vendée n° 123, novembre 2017 : 1 — Zamenhof et la condition féminine (Zamenhof kaj la virina kondiĉo) #2 — La Internacia Letertago en Samarkando #2 — La Journée internationale épistolaire à Samarcande

0 views
Skip to first unread message

Henri Masson

unread,
Nov 3, 2017, 4:03:06 AM11/3/17
to bretonio, El Popola Ĉinio (EPĈ), esper-inform, Esperanto-ATTAC, Change-kampanjo, Espradio, irano, Esperanto en Pays de Loire, Twitter_Agado

#Espéranto-Vendée n° 123, novembre 2017 :

http://esperanto-vendee.fr/images/PDF/EV123novembre2017-.pdf

EO —
Kiel kutime, kvankam franclingva, la novembra numero de la departementa informfolio "Espéranto-Vendée" povas havigi materialon por redaktado de artikoloj pri la diverseco de iniciatoj favore al Esperanto tra la mondo pro granda nombro da nomoj, ligiloj al retpaĝoj parte en la franca kaj Esperanto, foje en aliaj lingvoj se mankas fonto el ambaŭ.


1 —  Zamenhof et la condition féminine

("Zamenhof kaj la virina kondiĉo" — ĉefartikolo)
La skandalo Weinstein en Holivudo ebligas trarigardon pri sociaj opinioj esprimitaj fare de Zamenhof. Fakte li tre malofte esprimiĝis pri tio. Pri la virina kondiĉo, li preferis iel esprimi sian propran penson per traduko de la romano "Marta" de la granda pola verkistino Eliza Orzeszkowa, kies libroj pritraktis socian justecon, egalecon, personan liberecon kaj fratecon inter ĉiuj homoj.

dua paĝo :
“Hommage à Saint-Exupéry“
(Omaĝo al Saint-Exupéry)
Monumenta skulptaĵo pri Antoine de Saint-Exupéry inaŭgurita en lia naskiĝurbo Lyon (Liono) ricevis la Esperanto-nomon "Brila estonteco".
Laŭ la iniciatintoj, tio estas mesaĝo de espero kaj kuraĝigo por la estontaj generacioj. La slogano ligita al ĝi povus esti ankaŭ uzebla por la Internacia Lingvo : "La sola risko de revo estas ke ĝi efektiviĝu". Tio havigis okazon por atentigi pri la historio de Esperanto en la regiono.

#2 — La Internacia Letertago en Samarkando

La atenco de Novjorko fare de uzbeko, viktimo de religia sencerbigo, ne devas forgesigi, ke etenditaj manoj kaj alvokoj al interfratiĝo kaj paco bezonas esti aŭdataj tra la tuta mondo, inkluzive en Uzbekio.

La alvoko de nia amiko Anatoli Ionesov, kiu gvidas la Internacian Muzeon pri Paco kaj Solidareco de Samarkando, havis aprezindan eĥon en amasinformiloj de Uzbekio (ruslingvaj artikoloj pri kiuj eblas ricevi aŭtomatan tradukon dank' al Google Translate pli malpli kompreneblan en Esperanto aŭ dekoj da aliaj lingvoj) :

http://sv.zarnews.uz/kultura/5308-slovo-o-samarkande-zvuchit-so-vseh-kontinentov.html
http://sv.zarnews.uz/kultura/5325-slovo-o-samarkande-zvuchit-so-vseh-kontinentov.html
http://sv.zarnews.uz/kultura/5344-slovo-o-samarkande-zvuchit-so-vseh-kontinentov.html
http://kultura.uz/view_2_r_10232.html
http://kultura.uz/view_2_r_10237.html
http://www.gazeta-lady.uz/obo-vsem-na-svete/avtograf-mira/planeta-pozdravlyaet-samarkand.html
http://ru.sputniknews-uz.com/culture/20171018/6585909/samarkand-pochta-pisma.html
http://www.podrobno.uz/cat/calche/samarkandu-2750-let-so-vsego-mira-v-gorod-prikhodyat-pozdravitelnye-poslaniya/
http://sv.zarnews.uz/kultura/5359-na-yazyke-esperanto.html

Anatoli Ionesov
Enciklopedia projekto "Samarkandiana"
P.O. Box 76
UZ-140100 Samarkando
Uzbekio
imps86[ĉe]yahoo.com

#2 — La Journée internationale épistolaire à Samarcande

L'attentat de New York par un Ouzbek victime du décervelage religieux ne doit pas faire oublier que des mains tendues et des appels à la fraternité ont besoin d'être entendus à travers le monde entier, y compris depuis l'Ouzbékistan.

L'Appel de notre ami Anatoli Ionesov, qui dirige le Musée International de la Paix et de la Solidarité de Samarcande, a eu un écho appréciable dans des médias d'Ouzbékistan : Liens  ci-dessus vers des articles en russe dont il est possible d'obtenir une traduction automatique compréhensible grâce à Google Translate soit en français soit en espéranto ou des dizaines d'autres langues.



Henri Masson
espero.hm[ĉe/chez]wanadoo.fr
Ipernity : http://www.ipernity.com/home/32119
Twitter : @vinoverda https://twitter.com/vinoverda
Facebook :  https://www.facebook.com/henri.masson.9
Google+  https://plus.google.com/u/0/105997959748403756528
VKontakt (Vk) : https://vk.com/hmasson
EO >> Enskribiĝo kaj malenskribiĝo al tiu informlisto laŭ simpla peto
Tiuj ĉi informoj estas libere uzeblaj, prefere kun mencio de la fonto.
FR >> Inscription et désinscription à cette liste d'information sur 
simple demande.
Ces informations sont librement utilisables, de préférence avec mention 
de la source.
*Aŭtomata tradukado / Traduction automatique :
*Google <http://translate.google.com/>
**Traduku.net <http://traduku.net/>**
**Apertium <http://www.apertium.org/>**
**GramTrans <http://gramtrans.com/>
itranslate4.eu <http://itranslate4.eu/eo/>



EV123novembre2017 .pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages