Esperanto, UN, Briteliro...

2 views
Skip to first unread message

Henri Masson

unread,
Nov 2, 2019, 6:54:28 AM11/2/19
to esper-inform

Unu el la plej famaj momentoj el la historio de la Internacia Lingvo estis la granda mobilizo de la esperantistaro por peticio, de 1952 ĝis 1954, ĉe UN.

La respondo de UN pri baldaŭa havebleco de la retejo UN75 en la 6 oficialaj lingvoj pri tutmonda debato havigas al ni okazon ekkonscii, kaj poste montri, ke la angla restas tamen prioritata kaj referenca.

En tia situacio, la unuaj kiuj povas pli frue ol ĉiuj aliaj analizi dokumentojn, pritrakti ilin, plani ion, prepari respondojn, eĉ prepari friponaĵojn, estas la denaskaj anglalingvanoj kaj minoritato de bonaj scipovantoj de la angla, por kiuj ĝi restas tamen fremda : post eliro de Britio el EU, la procento de denaskaj anglalingvanoj falos je nur iom pli ol 1% el la tuta loĝantaro de EU laŭ artikolo de "Ouest-France" (vidu postan artikolon pri tio).

Pro tio, ĉar ni nun havas pli malpli kontentigan respondon de UN, ni devas prepariĝi al dua etapo, t.e. esprimiĝi en tiu debato en la oficiala lingvo plej bone regata de ni kaj atentigi pri la mankoj de la lingva politiko de UN.

En tio povas helpi nin la fakto ke la prestiĝa revuo "Unesko-kuriero" ekzistas en Esperanto-versio, kies kolekto aperas sur la retejo de UNESKO :

https://unesdoc.unesco.org/search/5c8209a6-aa82-48d4-9e99-47ba74624102

Ni povas substreki ke tio ekzistas dank' al laŭdinda iniciato el Ĉinio.

Ni notu ke la temo de la debato iniciatita de UN estas “la rolo de la monda kunlaborado en la konstruo de la estonteco kiun ni volas“ (france : “le rôle de la coopération mondiale dans la construction de l’avenir que nous voulons“ / angle : “the role of global cooperation in building the future we want.“)

Prezentiĝas antaŭ ni eksterordinara ŝanco eliri el la ombro, des pli ke tio koincidas kun la Briteliro en kiu estas plia ŝanco.

Ĉiu esperantisto, Esperanto-uzanto aŭ simpatianto sentu sin mobilizita kiel en la jaroj 1950.

---

Vi povas libere sekvigi al listoj, grupoj, asocioj, aktivuloj, sociaj retoj...

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages