[New post] Tago de la Araba Lingvo, la 18-an de decembro 2021

3 views
Skip to first unread message

Mez-Orienta kaj Nord-Afrika

unread,
Dec 15, 2021, 2:01:09 PM12/15/21
to turkaj-esp...@googlegroups.com
Esperanto Türkiye posted: " La araba lingvo fariĝis oficiala lingvo de UN en la 18a de decembro 1973, kaj la datoestas festata por rimarkigi sian historion, kulturon kaj evoluigon. Ĝi estas inter la plejparolataj lingvoj en la mondo, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko. K"
Respond to this post by replying above this line

New post on MONA Informado

Tago de la Araba Lingvo, la 18-an de decembro 2021

by Esperanto Türkiye

La araba lingvo fariĝis oficiala lingvo de UN en la 18a de decembro 1973, kaj la dato
estas festata por rimarkigi sian historion, kulturon kaj evoluigon. Ĝi estas inter la plej
parolataj lingvoj en la mondo, precipe en sudokcidenta Azio kaj norda Afriko. Kaj ludas
gravan rolon kiel ponto por interŝanĝo de scio, kulturo kaj scienco.

Fakte la araba lingvo estas unu el la grandaj kulturaj lingvoj de la mondo, kiu influis
dum jarmilo milionojn da homoj per sia scienca kulturo kaj socia civilizo kaj hodiaŭ
estas grava parto de la monda kulturo.

La nuntempaj defioj petas de ni solidarecon, agnoskon de diverseco kaj unuiĝo.
Kunligante multaj homoj, la araba lingvo povas antaŭenigi dialogon kaj pacon. Ĝi ja
estas kolono de kultura diverseco de la homaro. Krom tio, multlingvismo gravas por ke
neniu estu postlasita, kaj la grandaj lingvoj devas subteni la malpli grandajn lingvojn.

Tio estas ankaŭ la celo de Esperanto, kaj per tiu mesaĝo ni kore salutas ĉiujn
esperantistojn ĉu arablingvanoj ĉu parolantoj de aliaj lingvoj en Mezoriento kaj
Nordafriko kaj rifuzas ĉiujn islamofobiajn kaj rasismajn atakojn kontraŭ parolantoj de la
araba. La movado por la monda lingvo Esperanto en la araba mondo estas malgranda
sed kreskanta kaj strebas starigi rilatojn kun ĉiuj aliaj kulturaj kaj lingvaj regionoj de la
mondo.


This free site is ad-supported. Learn more

Comment    See all comments    Like

Unsubscribe to no longer receive posts from MONA Informado.
Change your email settings at Manage Subscriptions.

Trouble clicking? Copy and paste this URL into your browser:
https://monainformado.wordpress.com/2021/12/15/tago-de-la-araba-lingvo-la-18-an-de-decembro-2021/

Thanks for flying with WordPress.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages