[New post] Nia ĉefa tasko: kursaro ‘Tibor Sekelj’monaa

0 views
Skip to first unread message

Mez-Orienta kaj Nord-Afrika

unread,
Jul 10, 2020, 9:21:58 AM7/10/20
to turkaj-esp...@googlegroups.com
Esperanto Türkiye posted: " Laŭ mi nia ĉefa movada tasko estas disvastigi la lingvon kaj la ideojn de Zamenhof al la mondo, ĉefe al tiuj, kiuj ne volas aŭskulti pri ili, ĉar ili bezonas la lingvon kaj la ideojn pli ol aliaj. Tiucele estis kreita la Irana Kursaro 'Tibor Sekelj', "
Respond to this post by replying above this line

New post on MONA Informado

Nia ĉefa tasko: kursaro ‘Tibor Sekelj’monaa

by Esperanto Türkiye

Laŭ mi nia ĉefa movada tasko estas disvastigi la lingvon kaj la ideojn de Zamenhof al la mondo, ĉefe al tiuj, kiuj ne volas aŭskulti pri ili, ĉar ili bezonas la lingvon kaj la ideojn pli ol aliaj.

Tiucele estis kreita la Irana Kursaro 'Tibor Sekelj', kiu metas sian Zoom-konton je dispono de ĉiuj, kiuj volas instrui Esperanton en siaj lingvoj. Post unua sukcesa provo pri kurso de Esperanto en la taja sekvis aliaj kursoj, kiuj estas registritaj kaj rigardeblaj ankaŭ poste en https://www.espero.ir/eo/kursaro/ . Se vi rigardas nun estas kursoj en la suahila, la araba kaj la kurda. Nun estas antaŭvidataj kursoj en la vjetnama, en la urdua kaj en la indonezia. Se vi volas realigi kurson pri Esperanto en via lingvo, skribu al <kursaro...@gmail.com>.

Okaze de la virtuala tago de MONA kaj la prezidanto de UEA, Duncan Charters, kaj la vicprezidanto, Fernando Maja, esprimis sin favore al tiu agado kaj promesis kunlaboron de UEA. Cetere tiu agado kongruas ankaŭ kun la agado de ILEI, kies subtenon la kursaro nun publike petas.

Amike
Renato


This free site is ad-supported. Learn more
Esperanto Türkiye | July 10, 2020 at 1:21 pm | Categories: KOMISIONO | URL: https://wp.me/p8CuKM-kS

Comment    See all comments    Like

Unsubscribe to no longer receive posts from MONA Informado.
Change your email settings at Manage Subscriptions.

Trouble clicking? Copy and paste this URL into your browser:
https://monainformado.wordpress.com/2020/07/10/nia-cefa-tasko-kursaro-tibor-sekeljmonaa/

Thanks for flying with WordPress.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages