[New post] Vi: la kolonoj de Esperanto kaj UEA

1 view
Skip to first unread message

Mez-Orienta kaj Nord-Afrika

unread,
May 12, 2020, 12:57:45 PM5/12/20
to turkaj-esp...@googlegroups.com
Esperanto Türkiye posted: " Karaj estraranoj de landaj asocioj, mi ne scias, ĉu vi havas nian saman opinion pri tio, ke vi estas la kolonoj de Esperanto kaj de UEA. La funkciuloj je alia nivelo [kontinentaj komisionoj, komitatanoj kaj estraranopj de UEA] estas tre gravaj kaj hav"
Respond to this post by replying above this line

New post on MONA Informado

Vi: la kolonoj de Esperanto kaj UEA

by Esperanto Türkiye

Karaj estraranoj de landaj asocioj, mi ne scias, ĉu vi havas nian saman opinion pri tio, ke vi estas la kolonoj de Esperanto kaj de UEA.

La funkciuloj je alia nivelo [kontinentaj komisionoj, komitatanoj kaj estraranopj de UEA] estas tre gravaj kaj havas multajn taskojn, sed vi estas la veraj laborantoj por Esperanto, por informi pri ĝi kaj pri ĝiaj valoroj, por instrui ĝin kaj por organizi la esperantistojn.

Ĉi tiuj funkcioj en via lando dependas nur de vi kaj ni, la prizorgantoj de landa agado je la nivelo de UEA, ILEI kaj TEJO tre volonte kunlaborus kun vi, se ni povas helpi vin realigi tiujn laborojn.

Sentu vin liberaj peti nin pri io ajn, kaj ni provos helpi vin. Bonvolu ankaŭ respondi, kiam ni petos vin pri informoj pri la situacio en via lando. Nia sola celo estas havi agantojn por Esperanto organizitajn en stabilaj asocioj en ĉiuj landoj de la mondo kaj ni estas ankoraŭ malproksimaj de tio.

Ni ne subtaksas la malfacilecon de via laboro, ĉefe pri konvinkado de homoj en via lando lerni Esperanton kaj baldaŭ ni provos kune kun vi respondi la bazan demandon "Kial mi lernu Esperanton?" tiel ke vi povos varbi homojn, trovi membrojn kaj solidigi vian asocion. Tio estas en la intereso de UEA, ILEI kaj TEJO, kiuj poste profitos de via pli bona situacio.

La kontinenta komisiono de via mondoparto kaj ni mem estas je via dispono. Skribu al landa...@esperanto.org. Ni povas kreski nur kune.

Stefan MacGill
Renato Corsetti
Querino Ne
to

Landa agado de UEA, ILEI, TEJO


This free site is ad-supported. Learn more
Esperanto Türkiye | May 12, 2020 at 4:57 pm | Categories: KOMISIONO | URL: https://wp.me/p8CuKM-kC

Comment    See all comments    Like

Unsubscribe to no longer receive posts from MONA Informado.
Change your email settings at Manage Subscriptions.

Trouble clicking? Copy and paste this URL into your browser:
https://monainformado.wordpress.com/2020/05/12/vi-la-kolonoj-de-esperanto-kaj-uea/

Thanks for flying with WordPress.com

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages