Hieraŭ mi komencis ekkompreni ke tie ĉi, "unfiction", kaj la vikio
(
http://olympics.wikibruce.com/) estas ĉiuj "ekster-ludaj" -- tio
signifas ke tion, kion ni faras en tiuj lokoj, kvankam eble utile, ne
ekzistas en la "en-ludaj ejoj" (la blogoj kaj forumoj ĉe
"
thelostring.com"). Unu normo pri dialogo ĉe la en-ludaj ejoj estas
ke oni ne parolu kvazaŭ ĝi estas ludo aŭ simple ligu al la vikio por
montri tekston: en-lude, oni partoprenu la ludon kvazaŭ ĉio ĉi vere
okazas.
Eble por aliaj tiu punkto estas jam komprenita, sed ĝi estis io nova
por mi.