Dankon pro la informo, mi tradukos ghin nun al la portugala.
Tamen mia propono en la pratiko ne bone funkciis char ne-esperantistoj
tradukas la chapitrojn al la angla per
traduku.net.
La lastajn tekstojn oni tradukis tiel, kaj mi konstatis ke tiu
automata tradukilo relative bone funkcias kiam oni tradukas el
esperanto al la angla, oni devas fari nur kelkajn korektojn. El la
angla al esperanto ne tiel bone funkcias, char la angla ne havas la
precizecon de esperanto. Ekzemple la vorto "mean" havas plurajn
tradukojn.
Estas tre inteligenta junulo el Argentino kiu faris la tradukon per
traduku.net kaj li evidente ne parolas esperanton. Tre impresis min ke
li sukcesis fari la tradukon ech sen regi esperanton ;-)
Se vi konsentas, oni povas atendi ke aperu iu traduko en la angla, sed
ni devas atenti por korekti ghin, kiel Hikaro bone faris kun la lasta
teksto, kiu enhavis erarojn.
Intertempe aperis interesa raporto en NY times pri la ludo kaj McDonald
´s.
http://www.nytimes.com/2008/04/01/business/media/01adco.html
Emilio