Traduko de teksto

2 views
Skip to first unread message

AJK

unread,
Apr 10, 2008, 12:20:35 PM4/10/08
to trad...@yahoogroups.com, lernu-k...@yahoogroups.com, lernu-h...@yahoogroups.com, ecxei-...@yahoogroups.com, tl...@googlegroups.com
Saluton!

Por fari promocian t-ĉemizon ĉe Cafepress mi volas havi la tradukon de
la frazo "Trovu la ringon perditan" en kiel eble plej da lingvoj,
precipe gravaj estas la ĉina kaj la japana lingvoj. Se estas pluraj
eblaj tradukoj, donu ilin ĉiujn (ekz. en la franca "anneau" aŭ
"bague") aŭ ĉiokaptan tradukon ("anneau"), ĉar mi ne povas precizigi
kiu estas ĝusta. Bonvolu ankaŭ plusendi al amikoj alilingvaj, se tiu
parolas lingvon kiu ankoraŭ mankas.

Sendu la tradukon al mi "ikojba+pe...@gmail.com" kaj sendu
kopion al almenaŭ la listo tl...@googlegroups.com kaj ĉi tiun liston
por ke oni povu korekti mistradukojn. Mi metos la tradukojn ankaŭ en
http://vikio.iompostiom.net/index.php?title=Trovu_la_ringon_perditan_en_multaj_lingvoj
kaj vi rajtas ankaŭ tie mem aldoni.

Per la subskriba ligilo vi povas komenci tuj ludi la ludon, se vi
volas partopreni. Ne ĝeniĝu demandi al mi pliajn detalojn.

Jam antaŭe dankon,

LaPingvino

PS: Se vi havas senkopirajtan libere uzeblan bildon de labirinto,
ekzemple memfaritan, mi tre ĝojus uzi tiun!

--
http://iompostiom.net/trovu-la-ringon-perditan

AJK

unread,
Apr 11, 2008, 7:44:58 AM4/11/08
to trad...@yahoogroups.com, lernu-k...@yahoogroups.com, lernu-h...@yahoogroups.com, ecxei-...@yahoogroups.com, tl...@googlegroups.com, ve...@googlegroups.com, ve...@yahoogroups.com
Mi ricevis jam multajn tradukojn, sed ekzemple la Portugala ankoraux
ege mankas. Cxu iu povas helpi min per almenaux portugala traduko, kaj
se eble ankoraux aliaj lingvoj?

2008/4/10 AJK <iko...@gmail.com>:

--
http://iompostiom.net/trovu-la-ringon-perditan

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages