Saluton!
Ĉar mi kaj limako (Steve Brewer) kiel ŝajne solaj Esperantistoj
kunludas aktive pri "The lost ring" (Trovu la ringon perditan) kaj
aliaj apenaŭ scias pri kio temas, ŝajnas al mi oportune klarigi kia
ludo estas, kaj kial indas partopreni.
La ludo estas ludo de alternativa realeco. Tio signifas ke oni ludas
la ludon kvazaŭ ĉiuj enludaj okazaĵoj estas veraj. Ĉar ĉiuj mem devas
iom post iom malkovri kio estas la celoj kaj la veraĵoj de la ludo, ne
eblas ekzakte klarigi kio estas la celo de la ludo, kia estos la fino
ktp. Se oni scius tion dekomence, la ludo jam estus finita, ĉar trovi
la ludcelon estas en si mem celo de la ludo.
Ĉi tiun ludon oni komencis per mesaĝo en Esperanto. Kaj nun pli kaj
pli montriĝas ke Esperanto estas esenca parto de la ludo. Ĉiuj gravaj
dokumentoj montriĝas Esperantlingvaj, kaj ni bezonas homfortojn por
traduki ilin almenaŭ al la 7 ĉefaj lingvoj de la ludo.
La ludo estas unika ĉar ĝi estas multlingva. Kerna parto estas ke oni
bezonas translingve komuniki por povi solvi la grandan enigmon. Ĉar
ĝis nun maltro oni utiligas Esperanton, la ludo restas plejparte
dividita inter la lingvoj, kaj rapida solvo ne ŝajnas proksima. Vi
povas helpi, simple kunludante. Kaj vi povas kunludi simple
kontribuante per tio kion vi plej ŝatas kaj plej bone kapablas. Ĝis
nun mi estis la sola kiu instruis Esperanton al ludantoj. Tio povus
esti multe pli, kaj mi petas ke vi helpu se vi ŝatas.
La ludon kreis Jane McGonigal
(http://en.wikipedia.org/wiki/Jane_McGonigal), bona ludverkisto kaj
profesiulino, kiu kaptis ŝajne la celon de Esperanto kiel celon de la
ludo. La ludo estas cetere ebligita de IOC (Internacia Olimpia
Komitato) kaj honore sponsorata de McDonald's, ĉar tiu kompanio estas
jam multajn jarojn ĉefsponsoro de la Olimpikoj.
Multaj indikoj diras ke la fino de la ludo estos ĉe la olimpiko en
ĉinio (sur karto: "24a de Aŭgusto: Savu la mondon")
Por pli bone scii kio ĝis nun estas konata, endas legi la forumojn,
blogojn kaj indas mem esplori plu pri la trovitaĵoj. Kaj laŭ mi indas
krei iel manieron per Esperanto por pli bone interkomunikigi la
diversajn lingvogrupojn (tio estas mia revo miaflanke por ĉi tiu ludo.
se ni sukcesus pri io tia, oni scias kion Esperanto povas fari).
La ludo ŝajnas ne esti komerca, kiel oni povus pensi pro antaŭa ludo
"I love bees" kaj pro la sponsorado. Kial mi pensas tion?
1. La kreinto antaŭ ĉi tiu projekto kreis ludon por konatigi la
oleo-problemon al individuoj.
2. La kreinto mem havas idealismajn ideojn pri la efiko de bonaj
ludoj, pri kio ŝi ankaŭ prelegis kaj kion ŝi daŭre aplikas.
Mi esperas ke mi ĉi tiel forigis almenaŭ la plej gravajn dubojn. Nun
restas la demando: ĉu vi aliĝos?
LaPingvino
ĉu ni povus iel transformi tiun kaj utiligi ĝin en porluda retejo?
ĉu la programistoj de lernu.net tion permesas?
2008/4/6 Judith Meyer <jun...@gmx.net>:
> -------- Original-Nachricht --------
> > Datum: Sun, 6 Apr 2008 14:28:39 +0200
> > Von: AJK <iko...@gmail.com>
> > An: ecxei-...@yahoogroups.com
> > CC: tl...@googlegroups.com
> > Betreff: [ecxei-membroj] TLRP
> --
> GMX startet ShortView.de. Hier findest Du Leute mit Deinen Interessen!
> Jetzt dabei sein: http://www.shortview.de/?mc=sv_ext_mf@gmx
> __._,_.___
> Messages in this topic (2) Reply (via web post) | Start a new topic
> Messages | Files | Photos | Links | Database | Polls | Members | Calendar
>
>
> Change settings via the Web (Yahoo! ID required)
> Change settings via email: Switch delivery to Daily Digest | Switch format
> to Traditional
> Visit Your Group | Yahoo! Groups Terms of Use | Unsubscribe
>
>
> Visit Your Group
>
>
> Wellness Spot
>
> on Yahoo! Groups
>
> A resource for living
>
> the Curves lifestyle.
>
> Special K Group
>
> on Yahoo! Groups
>
> Learn how others
>
> are losing pounds.
>
> Do-It-Yourselfers
>
> Find Y! Groups
>
> on Lawn & garden,
>
> homes and autos.
> .
> __,_._,___