...kaj jam aldoniĝis francigo de alia paĝo, kaj tradukoj nederlanda,
germana, portugala... Se iu ĉino aŭ japano ŝatus kontribu per traduko
el Esperanto aŭ la angla, tio estus tre bonvena aldono.
La dokumentoj troviĝas ĉi tie:
http://olympics.wikibruce.com/Codex_of_the_Lost_Ring
Aktuale tie estas sep paĝoj, trovitaj tra la mondo, origine en
Esperanto kaj tradukendaj al la aliaj lingvoj de la ludo (ĉina,
japana, germana, franca, hispana kaj portugala).
Ne forgesu, ke temas pri mondskala ludo sponsorita de la Internacia
Olimpika Komitato kiel reklamaĵo por la ĉisomeraj olimpiaj ludoj. Nia
lingvo ludas centran rolon en la ludo -- multaj "antikvaj" dokumentoj,
kiujn la ludantoj trovas ĉirkaŭ la mondo estas skribitaj en Esperanto
-- kaj tio donas al ni bonegan okazon informadi pri la tutmondeco kaj
la utileco de Esperanto.
Tim