Konektiga multlingva retejo por TLRP

1 view
Skip to first unread message

JudithMeyer

unread,
Apr 8, 2008, 10:38:44 AM4/8/08
to Trovu La Ringon Perditan
La anglalingva komunumo postulas solvon de la lingva defio. Ili ne
volas esti malkonektitaj de la hispanlingva, ĉinlingva, japanlingva
komunumo kaj tiel plu. Ili tamen ne pretas lerni Esperanton, sed
legilo (kiel proponita en la diskutero "TLRP") povus lernigi ilin.

Sed bezonatas retejo kiu kunligos ĉiujn nacilingvajn forumojn, blogojn
kaj tiel plu. Normale kreado de tia retejo daŭrus longe; sed mi nun
pensis ke eble oni povus fari iun rapidan solvon en Drupalo
(www.drupal.org / www.drupalo.org) . Kion vi pensas? Kaj kiuj funkcioj
estus necesaj?

Emilio

unread,
Apr 8, 2008, 11:34:45 AM4/8/08
to Trovu La Ringon Perditan
Saluton July !

Tre bonaj viaj ideoj kaj de Pingvino por helpi nin profiti la ludon
por instri esperanton.

Chu tiu drupal (ne Probal ;-) estas la sistemo uzata en Amikumu ?

Mi sentas ke la ludantoj plej parte fajfas al esperanto, ili volas
rapidan tradukon por sekvi la spuron pli rapide. Oni ech komencas uzi
traduku.net.

Jam estas la oficiala "thelostring" la oficialaj blogoj
"findthelostring", la vikio, kiu iom ighis oficiala kaj alia forumo,
kiun mi ne memoras la nomon.

Ni povus aldoni en la nova retejo aldonajn informojn, sekretojn, kiujn
ni malkovris au informojn kiuj estas dise en la pluraj retejoj.

Kompreni la ludon estas malfacile char la informoj estas dise, kaj tio
estis intenco de la mastroj. Se ni sukcesus arigi chiujn interesajn
en unu sola loko, estus tre bona. Mi ne konas tiujn misterojn, sed
Limako, Pingvino kaj Hikaro eble konas kelkajn. Kiel la informoj esta
disaj, eble estas multaj informoj, kiuj estas evidentaj por kelkaj,
sed ne por aliaj.

La chefa punkto de tiu nova retejo estas la ebleco montri la tekstojn
en du kolumnoj, chiam kun la esperanta versio en la flanko. Mi ech
esploros la eblecon fari tion en la vikio de Bruce.

Mi uzas tiun sistemo che http://parolumondo.com/forumo (la versio
chiam aperas).

Krom la tekstoj kaj bildoj, ni povos profiti la talenton de Pingvino
(kaj mi povas helpi tiurilate) kaj fari podkaston videan parolatan en
esperanto kun substekstoj en pluraj lingvoj. Ghi estus la esperanta
versio de Mr. Eli Hunt, li kashas, ni malkashas.

En la podkasto ni povos fari alian ludon ene de la ludo; ekzemple ni
povos serchi vortojn au frazojn utilajn al la ludo, kiuj estas en
esperantaj muzikoj. Tiel en la fino de iu podkasto ni prezentos
muzikvideon (bonan) de iu esperanta grupo, kaj kiam la kantisto
parolos certajn vortojn, ili aperos en la subtekstoj kun numero. Ekz.
la muziko "Fantoma Lum´":

(Jen mi iras sub la ĉiel' Nokte)

4 nigra
(, nenie estas stel' For Alkoro kaj for Mizar' For la )

3 Granda
( Ursin' De l' momento kiam mi vidis vin Mi navigas sen la stelar' Ĝi
okazis en mondkongres' Mi ripozis de)

1 bruo
( kaj )

2 de
( stres' En la kafejo de l' junular' )

5 Koro
(kiel glaci' ...)

Do la ludanto ghuos bonan esperantan muzikon kaj per la numeroj li
formos la frazon:

"bruo de granda nigra koro"
(tiu frazo ne havas sencon, sed per la vortoj de la muzikoj ni povos
fari plurajn frazoj interesaj, kun interesa senco por la ludo).

Krom tiu, mi vidas ke ludantoj devas trejni la labirintojn. Sed mi ne
vidis fotojn au videojn de tiuj renkontighoj. Mi supozas ke ili ne
okazis au okazis iom fushe.

Mi sugestas ke ni esperantistoj propunu trejnan labirinton en Dua
Vivo, (en Esperanto Lando).

Emilio
> (www.drupal.org/www.drupalo.org) . Kion vi pensas? Kaj kiuj funkcioj
> estus necesaj?

Emilio

unread,
Apr 8, 2008, 12:11:10 PM4/8/08
to Trovu La Ringon Perditan
Mi faris provon aldoni du kolumnojn en la vikio:

http://olympics.wikibruce.com/Codex-4Ap1#Portugu.C3.AAs

Eble Bruce furiozos, char mi detruis la belan aspekton de la pagho ;-)

Emilio

Emilio

unread,
Apr 8, 2008, 2:16:53 PM4/8/08
to Trovu La Ringon Perditan
Anstatau la sistemon de Lernu, kiu tradukas vorton post vorto. Ni
povos krei sistemon kiu tradukos frazon post frazo.
Jen simple ekzemplo, sed eble estas pli bona maniero fari tion:

http://parolumondo.com/trovu.htm


Emilio

Alekĉjo

unread,
Apr 8, 2008, 3:22:50 PM4/8/08
to tl...@googlegroups.com
saluton.

via problemo havas solvon.

se tio ne funkcias kun Firefox, tio nur estas pro grava problemo de
InternetExplorer.
"alt" nur estas alternativa nomo de la imagxo kiam ne eblas sxargxi la
bildon, kaj CERTE NE tio estas la titolafisxo de mussuperpasado. Por
tiu lasta funkcio jam ekzistas io kiu funkcias KAJ en Firefox, KAJ en
InternetExplorer, kaj tio estas la "title".
Ekzemple:
<img border="0" src="t1.jpg" title="Parallel Universes" width="218" height="27">

plue, mi bedauxras, sed via pagxo ne akordas kun la W3C.
plue, mi ne certas pri la utileco de tia retpagxaro.


amike,
Alekcxjo

Emilio

unread,
Apr 8, 2008, 4:15:03 PM4/8/08
to Trovu La Ringon Perditan



> plue, mi bedauxras, sed via pagxo ne akordas kun la W3C.

Mi ne scias kio estas tio ;-(
Sed ne gravas char ne mi verkos la paghon.

> plue, mi ne certas pri la utileco de tia retpagxaro.

Tiu pagho estas malneta ekzemplo por July, kompreneble ne indas ripeti
la saman tekston, kiu jam estas en la vikio de Bruce.

Sed se ni havos interesajn tekstojn utilajn al la ludo, ni povos meti
ili nur en esperanto kun traduko en simila sistemo.

Chu ni havos tiajn tekstojn ?

Emilio

JudithMeyer

unread,
Apr 10, 2008, 10:54:45 AM4/10/08
to Trovu La Ringon Perditan
Bone. Mi jam kreis tian solvon per Jxavoskripto antaux jaro, kaj eble
ni ecx povas re-uzi la vortaron de Lernu. Sed restas la neceso de
retejo kiu kunigos la ludantoj el pluraj lingvogrupoj, kaj ni profitas
se tiu retejo estas bazita sur Esperanto. Do mi kreis provinstalon cxe
mia servilo kaj petis la esperantan Drupalo grupon (http://
www.drupalo.org/?q=node/84) helpi min funkciigi la retejon. Ankaux vi
povas helpi se vi volas, nur legu mian mesagxon tie.
Dankon!

JudithMeyer

unread,
Apr 11, 2008, 1:47:27 PM4/11/08
to Trovu La Ringon Perditan
Se vi volas kontribui al la kreo de la konektiga retejo, jen tasko
kiun eĉ ne-programistoj povas fari:
Iru al http://www.learnlangs.com/ringo kaj ensalutu per la nomo
Administranto kaj Ariadne. Poste iru al
http://www.learnlangs.com/ringo/?q=eo/admin/content/taxonomy/3/translation
kaj elektu kiu angla termino estas traduko de kiu esperanta termino.
Aŭ traduku la liston de terminoj al alia lingvo, ekzemple la francan
aŭ la portugalan.
Dankegon por via helpo!

Judith

Emilio

unread,
Apr 12, 2008, 11:08:37 AM4/12/08
to Trovu La Ringon Perditan
MI sukcese ensalutis, aperis la vorto Administranto, sed la pagho
http://www.learnlangs.com/ringo/?q=eo/admin/content/taxonomy/3/transl...

respondas:

Aliro malpermesata.
Vi ne rajtas aliri tiun ĉi paĝon.

Eble la sistemo konservis la IP adreson de via mashino, kaj kontrolas
tion.

Emilio

On Apr 11, 2:47 pm, JudithMeyer <yutian....@gmail.com> wrote:
> Se vi volas kontribui al la kreo de la konektiga retejo, jen tasko
> kiun eĉ ne-programistoj povas fari:
> Iru alhttp://www.learnlangs.com/ringokaj ensalutu per la nomo
> Administranto kaj Ariadne. Poste iru alhttp://www.learnlangs.com/ringo/?q=eo/admin/content/taxonomy/3/transl...

JudithMeyer

unread,
Apr 12, 2008, 5:39:03 PM4/12/08
to Trovu La Ringon Perditan
Pardonu, estas mia kulpo. Nun devas funkcii.
Dankon por via helpo!

On 12 avr, 17:08, Emilio <emi...@esperanto.org> wrote:
> MI sukcese ensalutis, aperis la vorto Administranto, sed la paghohttp://www.learnlangs.com/ringo/?q=eo/admin/content/taxonomy/3/transl...
>
> respondas:
>
> Aliro malpermesata.
> Vi ne rajtas aliri tiun ĉi paĝon.
>
> Eble la sistemo konservis la IP adreson de via mashino, kaj kontrolas
> tion.
>
> Emilio
>
> On Apr 11, 2:47 pm, JudithMeyer <yutian....@gmail.com> wrote:
>
> > Se vi volas kontribui al la kreo de la konektiga retejo, jen tasko
> > kiun eĉ ne-programistoj povas fari:
> > Iru alhttp://www.learnlangs.com/ringokajensalutu per la nomo

Emilio

unread,
Apr 13, 2008, 10:53:26 AM4/13/08
to Trovu La Ringon Perditan
Mi jam aldonis la portugalan tradukon.

Kion do mi faru nun ?

Emilio
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages