2017-01-06 23:21 GMT+01:00 Michael Boris Mandirola <
michae...@gmail.com>:
> Saluton,
>
> dankon por doni al ni la ŝancon iom pli klarigi rilate al niaj volontuloj.
Vi ne bezonas ricevi de la komitatanoj ŝancojn por fari klarigojn.
Estus vere bone, se vi tenus la Komitaton ĝisdata. Kaj se vi jam
bezonas ŝancojn, tiam profitu ĉiujn kaj respondu ankaŭ miajn demandojn
en aliaj fadenoj.
> Ni heredis la kutimon ke la volontuloj de TEJO laboras unu tagon semajne je
> dispono de UEA, kaj tiel normale laborus la "ordinaraj" TEJO-volontuloj
> Ĵeremi', KuboF', Ale' kaj Ana.
Ekde 2011 mi estis, laŭvice, komitatano, ĝenerala sekretario kaj…
volontulo de TEJO. Mi vere ne sciis pri la “kutimo” laŭ kiu “la
volontuloj de TEJO laboras unu tagon semajne” por UEA. De kiu oni
heredis tiun kutimon? Kiel volontulo mi ja laboris ankaŭ por UEA- kaj
CO-aferoj, sed ne temis pri strikta regulo de unu tago semajne.
> La kazo de Pierre estas aparta, ĉar komence li devintus labori plentempe por
> UEA, tamen nun li estas duontempe je dispono de UEA kaj duontempe de TEJO
> por prizorgi la projekton AEJK. Interŝange tiun tempon devus labori Ale' por
> UEA tiel ke nun Ale' praktike devus labori 3,5 tagojn por UEA kaj 1,5 tagojn
> por TEJO. Kompreneble estas tamen ia flekseblo pro la organizaj bezonoj kaj
> ekzemple aparte pli da laboro de Ale' estos bezonata en januaro kun la
> volontulŝanĝo.
Tiu klarigo estas por mi misgvida, ĉar vi parolas pri la volontuloj de
TEJO kiuj laboras por UEA. Ĉu tio signifas, ke Pierre estis/as
efektive ne volontulo de UEA, sed ja de TEJO? Kaj ĉu mi bone
komprenas, ke kiel volontulo de TEJO li uzis plejparton de la
labortempo por taskoj de UEA?
Kial la Komitato neniam estis informita pri tiu aranĝo? Kial Pierre
neniam estis menciita inter la aliaj volontuloj en la estraraj
klarigoj kaj informoj? Kial la nomo de Pierre ne aperis/as en la
retejo, se jam plurajn monatojn li estas volontulo de TEJO?
Paweł Fischer-Kotowski