ATENTON: Por disvastigo al viaj landaj kaj fakaj sekcioj!
Karaj komitatanoj,
Mi ĝojas anonci al vi ke en IJK 2026 denove okazos la Junulara Movada Foiro (JMF). Komencita en IJK 2022 en Nederlando, ĝi iĝas konstanta tradicio dum IJK kaj, post Nederlando, Italio kaj Indonezio, okazos la kvaran fojon en Katalunio. Dum JMF, kiel la plej granda elmontro de la junulara E-movado, partoprenantaj organizoj kaj organoj havos:
- la ŝancon informi pri si mem kaj sia agado al ĉiuj ĉeestantoj de la kongreso,
- varbi novajn membrojn, subtenantojn kaj kunlaborantojn surloke, aŭ
- disdoni aŭ vendi siajn publikaĵojn kaj varojn.
JMF 2026 okazos la 11-an de aŭgusto 2026 (mardo), de 15:00 ĝis 18:00 laŭ loka horo (UTC+2).
JMF estas ĉefe por landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO, same kiel por ĝiaj komisionoj kaj interesrupoj, kaj tiuj ricevas prioritaton rilate spacon en la Foiro. Ankaŭ junularaj E-eventoj kaj iniciatoj estas inter la prioritatoj. Tamen, ankaŭ aliaj kunlaborantaj lokaj kaj internaciaj E-organizoj kaj eksteraj neesperantistaj organizoj rajtas peti tablon, kaj ili ricevos propran spacon laŭ disponeblaj lokoj.
Por peti tablon, ĉiuj organizoj kiuj ŝatus partopreni devas plenigi ĉi tiun formularon:
Limdato: la 18-a de julio 2026 (sabato) aŭ ĝis ĉiuj lokoj pleniĝas.
Kunlabore,
Albert Garrido
International Education & Mobility Professional
Madrid, Spain