Saluton karaj.
Unue, grandan dankon al aktivemo de Wojtek kaj Tyron - ankaŭ tiel aspektas ekzemplodona plenumado de Komitatanaj taskoj pri superrigardado de la Estraro! Mi alvokas la restantajn Komitatanojn inspiriĝi de ili!
Financa raporto 2023 kaj Buĝeto 2025: Kiel estis plurfoje menciite, la transdono ne okazis plej bone. La Financa raporto 2023 devus esti preta jam ĝis Marto 2024, kaj dum KoKu dum IJK ni voĉdonis provizi ĝin ĝis fino de Oktobro 2024. Kiel mi estis informita, ĝi daŭre ne estas preta, kvankam Mihary kun helpo de la antaŭa kasisto Patricio laboras pri ĝi. La Buĝeto 2025 estas jam malnetita kaj Estraranoj traktas siajn fakojn en ĝi. Ĝi evidente jam havas malfruon, kaj mi taksas, ke realisme ĝi povas esti proponita por aprobo en Januaro 2025. Mi bedaŭras la prokraston.
Ni diskutis pri manieroj kiel plifaciligi kreadon de tiuj gravegaj dokumentoj estontece. En sekvaj monatoj ni probable venos kun pli konkretaj decidoj.
Jarraporto 2023: ĜenSek Ikvero informis min, ke li pretas tre baldaŭ voĉdonigi la Komitaton pri ĝi. Laŭ mia peto li atendis ĝis kiam mi finos la kalkulon pri elekto de Komitatanoj Ĉ de IJK 2024 (estis bezonata permana kalkulo ĉar ŝajne estas cimo en Centra Reto, pliaj informoj estas en la memstara fadeno).
Elekta komisiono: Pro la lastmomenta kandidatiĝo estis necerteco pri daŭra stato de la Elekta Komisiono. Tamen, ĉiuokaze ni baldaŭ bezonos lanĉi kaj lanĉos serĉadon kaj elekton de la nova Elekta Komisiono. Mi antaŭvidas Januaron 2025 por tio.
Realigplano 2024-2025: Neniu demandis (sed sincere, devus), sed mi tamen informas vin, ke ni estas en lastaj fazoj de ĝia kreo. Tiu respondeco estas mia kaj mi pli detale priskribos la kuntekton kaj lernitaĵojn de la sperto en la fadeno dediĉita speciale al ĝi, lanĉota laŭplane ĉe jarŝanĝo.
Protokoloj de RetEsKu-j: Mi plene konsentas, ke indas publikigi la porkomitatan version de la protokoloj. Kaj pasintan mandaton mi (vane) klopodis tion faradi. Tamen, kiel pasinta volontulo kaj ĜenSek mi informas, ke tio ja estas aldona tasko, kiu prenas tempon, energion kaj atenton de aliaj agadoj - kaj de volontuloj kaj de ĜenSek. Do ĝi havas sian koston de oportuno - ĉu tiujn rimedojn ni povus uzi por io strategie pli grava? Ekz. por plibonigi manlibron aŭ kurson per kiu pluraj sekvaj generacioj de kernaj aktivuloj de TEJO kaj sekcioj povus faradi sian laboron pli facile, efike kaj ĝoje? Kreo de porkomitata versio ne temas nur pri censurigo de konfidencaj informoj, sed baze estas reverko. Verkado de protokoloj ĝenerale ne apartenas al plej ŝatataj taskoj de volontuloj, do devigi ilin faradi tion 2-foje por ĉiu kunsido estas des pli ne plaĉe. Ankaŭ por ĜenSek 2-foje kontroli kaj revizii la protokolojn ne estas plaĉa afero - des pli, ke ĜenSek estas plene volontula laboro, farebla ekster sia studado kaj / aŭ laborado, kaj koste al siaj sociumado, amuzado kaj dormado. Sed kiel Ikvero jam menciis, ni klopodas reveni al farado de tio, sed vi konsciu pri ĝia kosto.
Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Prezidanto (fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA, Volontuloj; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj)