Financa raporto 2024

35 views
Skip to first unread message

Mihary Andrianirina

unread,
Sep 8, 2025, 3:47:33 AMSep 8
to tejo-k...@googlegroups.com

Kara komitato,

Ni ĝojas prezenti al vi la Financan raporton 2024.
Bonvolu trovi ĝin en la aldonaĵo.

Antaŭdankon pro via atento kaj kunlaboro.

Amike,

Mihary
Kasisto Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.orgin...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

FINANCA RAPORTO 2024 EN.pdf
FINANCA RAPORTO 2024 EO.pdf

Tyron

unread,
Sep 9, 2025, 11:28:19 AMSep 9
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi dankas por la laboro prepari la Financan Raporton, kaj ĝojas ke ĝi venis multe pli rapide (kaj espereble iris pli glate) ol la raporto por 2023.

Verdire mi luktas plene kompreni la dokumenton, grandparte pro tio ke kvankam Financa Raporto prezentas la informojn en formato taŭga por kontistoj, tio malpli kompreneblas por nefakuloj. Pro tio mi havas kelkajn demandojn pri niaj financoj. Espereble aŭ estrarano aŭ oficisto kapablos respondi:
  • Laŭ la raporto IJK 2024 estis deficita. Ĉu tio ĝustas? Aŭ ĉu eble aliaj enspezoj (ekz. tiuj de projektoj) estis librotenita aliloke
    • Kaj eĉ se oni ne ankoraŭ faris la finajn kalkulojn, mi ankaŭ kurioziĝas pri ĉu la IJK 2025 estis surplusa aŭ deficita
  • Ĉu mi komprenas ĝuste, ke TEJO entute perdis 13 mil EUR dum 2024?
  • Antaŭe TEJO spertis severajn kasfluajn problemojn (pro tio ke la administra subvencio kovras kalendaran jaron, sed nur estas disdonita en aprilo). Ĉu oni memfidas ke niaj rezervoj nun sufiĉe altas por eviti tiajn problemojn? Alivorte, kio estis nia bilanco en aprilo ĉi-jare, kaj kiel oni antaŭvidas ke tio ŝanĝiĝos por la venonta aprilo?
Amike,
Tyron

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAKeAwKqfimXTZU%2BGQCk2CQLM%3DarSgCihkQQN%2B3G6rhz%2BJVEEaA%40mail.gmail.com.

Mihary Andrianirina

unread,
Sep 9, 2025, 4:08:49 PMSep 9
to tejo-k...@googlegroups.com

Kara Tyron,

Dankon pro via mesaĝo kaj komentoj. Jen kelkaj klarigoj pri viaj demandoj:

Pri IJK 2024:
La Financa Raporto por 2024 ja montras deficiton de –12 306,01 EUR. Tamen tio ne estas la fina rezulto, ĉar en marto 2025 TEJO ricevis de LEJO 10 040,81 EUR por la kvitiĝo de IJK 2024. Ĉi tiu enspezo aperos en la kontoj de 2025 kaj signife reduktos la deficiton.

Pri la entuta perdo en 2024:
La registrita perdo ĉefe devenis de 15 000 € pro revalorigo de aktivoj, kio estas nur kontada afero kaj ne implicas faktan monfluon.

Pri la kasfluaj problemoj:
La administra subvencio de Erasmus+ (100 000 EUR) alvenas nur fine de marto. Laŭ la bilanco je 31/12/2024, TEJO havis pli ol 81 000 EUR en kontoj, kaj ĉirkaŭ 52 000 EUR da riceviloj. Tiuj rezervoj sufiĉis por kovri la bezonojn ĝis la alveno de la subvencio en marto 2025, kaj oni atendas similan situacion por la venonta jaro.

Se vi bezonas pliajn klarigojn, mi volonte disponigos ilin.

Amike,

Mihary




--
Manohimiharintsara ANDRIANIRINA
Prezindantino at Malagasa Esperantista Junulara Organizo
 
E  miharyand...@gmail.com
A  Antananarivo/Madagascar
W  +261341513471
App Social Buttons Image  App Social Buttons Image  App Social Buttons Image 

Karlos' Peskera Alonso

unread,
Sep 9, 2025, 4:09:10 PMSep 9
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Tajron,

Kiel kasisto de tiu IJK, mi povas respondi pri la IJK (kvankam la respondo mem estas en viaj demandoj): Ne, la IJK 2024 estis NE deficita. Kiel vi indikas la FR montras la kasfluon pli ol la mastrumadon de la financoj el politika/strategia vidpunkto (ankaŭ ĉar ĝi ne koincidas kun la periodoj de la estraro). Fakte, la IJK 2024 estis profita je 7.616,74 EUR. Nur ke la financa raporto de ĝi, kaj la repago al TEJO, estis fermita kaj sendita jam dum 2025.

Aldone, kiel subvencipetisto de TEJO, mi povas indiki ke mankis dum 2024 kaj dum 2025 mono por alveni al TEJO el subvenciaj projektoj. Ekzemple, 20% de Esperanto senlime, kvankam jam ĉion estis pagita (mi nun ne certas ĉu parte dum 2025). Mi aldonas ke aliaj projektoj kiel tiu pri manĝaĵoj aŭ la dua eldono de Esperanto senlime ne inkluzeblas, ĉar ili ambaŭ estas mastrumata ja rekte el la financoj de GEJ kaj LEJO. Mi pardonpetas se mi ne ĉion respondas, ĉar mi ne kontrolis la kasfluon por povi respondi pli detale.

Amike,
Karlos

Subvencipetisto

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org| in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto


snehaja venkatesh

unread,
Sep 16, 2025, 8:53:19 AMSep 16
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato 
Mi (iom malfrue) komencas la debatan fazon de 1 semajno (ĝis 23a Septembro ) pri la Financa Raporto.

Amike
Snehaĝa 



--
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages