Grava informo pri la financoj de TEJO (ne-ricevo de administra subvencio)

88 views
Skip to first unread message

Ana Ribeiro

unread,
Mar 16, 2026, 10:30:20 AM (14 days ago) Mar 16
to TEJO-Komitato

Karaj komitatanoj,


Bedaŭrinde, ni ricevis la novaĵon, ke la peto de TEJO por administra subvencio de Erasmus+ estis rifuzita. Pasintjare TEJO ricevis 125 mil eŭrojn per ĝi – kaj ĝi estis ĉefe uzita por dungi homojn. La kialo por la rifuzo estis ke la buĝeto de la nacia agentejo en Nederlando ne sufiĉis por subvencii ĉiun organizon, kiu kvalifikiĝis. 


Tio estas la dua fojo en la pasintaj jaroj, kiam tio okazas. La unua fojo estis en 2022, kiam TEJO ne ricevis administran subvencion. TEJO havis malpli da dungitoj ol ĝi havas nun kaj iom da rezervoj, pro tio ni sukcesis uzi niajn rezervojn por kovri la malgajnojn en tiu jaro.


Tamen, TEJO neniam plene rekonstruis siajn rezervojn ekde la krizo en 2022, kaj mi konsideras, ke decidi dungi 5 homojn sen rekonstrui tiujn rezervojn estis riska decido, sed mi kredas ke TEJO-anoj ĉiam fidis, ke la situacio de 2022 estis ununura okazo kaj ĉiam agis kvazaŭ la administra subvencio estus garantio. Leciono: ĝi ne estas. 


Paroli pri la pasinteco tamen ne tro gravas en tiu momento. Pli gravas antaŭvidi kion ni faros por solvi la krizon. Unue, TEJO vidas kiel ni povos plej draste redukti niajn kostojn. Bedaŭrinde, tio signifas ke ni devos eksigi plejparton de nia oficistaro. Pli detala plano pri tio venos poste.


TEJO ne povos elteni tiun situacion sole, kaj ni bezonas subtenon. Nia unua subtenanto estis UEA, kiu multe helpos pri niaj financoj. La detaloj pri la ekzakta subteno de UEA venos baldaŭ. Kompreneble, UEA ne devos esti nia sola subtenanto, kaj ni baldaŭ publikigos kion vi povas fari por subteni. Facila maniero por subteni nun estas aliĝi al IJK kaj pagi vian tutan partoprenkotizon anticipe.


Mi ankaŭ plej grave pripensas kiel preventi tiun situacion estontece. Ni certe rekandidatiĝos por la administra subvencio venontjare. Tamen, mi pripensas ĉu indas krei regularon, pri tio ke TEJO-estraranoj ne rajtu dungi homojn sen havi rezervon de almenaŭ kelkmonataj salajroj, kiu ne estus tuŝita krom en kazo de bezono maldungi.


Samideane,

Ana


Tyron

unread,
Mar 19, 2026, 6:39:36 PM (10 days ago) Mar 19
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi konscias ke oni jam ekdiskutis la situacion aliloke. Sed mi specife volas kontribui al tiu diskuto ĉi tie en la komitatlisto.

Unue, mi volas danki Ana por ŝia ĝisnuna gvidado de la krizo. Kvankam la situacio estas katastrofa, mi memfidas ke TEJO nun navigacias ĝin laŭeble plej bone. Simile mi ankaŭ volas danki al UEA. Ili ne havas devigon helpi nin, sed ŝajne estas tre komprenema pri la tuta situacio.

Estas domaĝe ke ni tiom dependas de eŭropaj subvencioj. Sed egale, se ni iam ajn volas dungi homojn aŭ fari grandiozajn projektojn, ne vere estas alternativo. Iusence la nestabileco estas neevitebla, ĉar ni ĉiam devas havi sufiĉe grandan infrastrukturon (de sufiĉa kvanto de dungitoj ktp) por kvalifikiĝi por la subvencio, sed egale se la subvencio ne venas ni tuj devas maldungi ĉiujn, kaj ripeti tion ĉiujare, sen facila maniero pli daŭripove plani.

Tamen ni devas agnoski ke ni en TEJO ankaŭ kunportas respondecon. Dum jaroj ni agis kvazaŭ financaj limoj ne ekzistis. Inter aliaj ekzemploj, dum mia propra mandato komence de 2024, ĝenegis min ke kvankam ni apenaŭ evitis devi peti monon de UEA simple por pagi salajrojn, la Komitato preskaŭ (11-12) aprobis Buĝeton kiu planis dungi eĉ pli da oficistoj tute sen plano pri kiel financi tion. Pri la nuna situacio, mi supozas ke neniu antaŭvidis ke post jaroj senprobleme ricevi nian plej grandan enspezfonton, subite unu jaro poste tio ne plu validos. Sed la fakto ke ni eniris tiun ĉi krizon kaj kun 6 dungitoj kaj sen ajnaj rezervoj (malkiel en 2022) estas damnenda afero.

Pri kiel eviti ĝin estonte, mi supozas ke la ŝoko de la krizo en si mem certe influos nian estontan agadon. Sed egale, pro tio ke la aktivularo de TEJO ĉiam ŝanĝiĝas, mi timas ke bonaj kutimoj povas facile malaperi ene de unu malbona estrara mandato. Eble ni povus reveni al la kutimo deponi niajn rezervojn (t.e. mono kiun ni ne planas tuŝi) ĉe UEA. Aŭ konsidere kiel la rego de niaj propraj financoj (ekz. librotenado) tiom teruris dum pasintaj jaroj - grandparte pro manko de specifa respondeca oficisto - eble ni devus trovi novan sistemon pri kiel mastrumi tion. Ekzemple mi rimarkas en la Regularo pri kunlaboro inter UEA kaj TEJO ke "La Centra Oficejo librotenas la financojn de TEJO, escepte de kazoj kiam estas alia interkonsento inter la estraroj de TEJO kaj UEA kaj la Ĝenerala Direktoro de UEA". En la praktiko ni neniam utiligis tion, kaj iom eksmodas konsidere ke TEJO estas multe pli granda organizo nun kompare al 2019. Tamen, konsidere ke UEA havas bonan sistemon pri librotenado kaj financoj, eble ni povus imiti tion kaj kongruiĝi.

Amike,
Tyron 

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAO-2QM4sjbHfP9CkoZLOi8nqWJsG5c8bx9p5g9qP0uex4gZCEw%40mail.gmail.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages