Karaj komitatanoj,
Mi skribas por informi pri kelkaj decidoj, kiujn ni faris pri teknikaj sistemoj de TEJO.
Por doni al vi kuntekston, Mia Nordentoft laboris kiel oficisto pri tekniko por TEJO ĝis Aprilo de 2025, ri zorgis pri la serviloj de pluraj aplikaĵoj de TEJO. Ekde tiam, ni ne plu havas Oficiston pri tekniko (nek estas en nia dungoplano dungi novan oficiston), kaj ne estas rolo de Estrarano zorgi pri bontenado de serviloj nek estas garantio ke ĉiam en la Estraro troviĝos homon, kiu estos teknike kapabla por fari tion (eĉ se estas multaj informadikistoj en Esperantujo, ne nepre signifas ke ĉiu informadikisto havos tiun kapablo). Pro tio, estas bezonata fari ŝanĝojn pri kiel TEJO tenos siajn sistemojn.
Unue pri afero kiu ne ŝanĝos: Pasporta Servo restos kiel ĝi estas, danke al Meiyer Goren, kiu estas kompetenta teknikisto, kiu delonge volontulas por la bontenado de Pasporta Servo. Do dankon al Meiyer pro tiu longedaŭra subteno.
Pri akso: ĝi estis liverita al UEA pasintjare. Sed tamen Mia daŭre tenis la servilojn de ĝi kiel Oficisto de TEJO. Sen Mia, estos neniu por fari tiun laboron. UEA serĉas nun teknikiston, kiu faros tiun laboron. Ni decidis malŝalti la servilojn de Akso, kaj kiam estos dungito de UEA, reŝalti.
Projektoj.org: pro tio, ke ne plu estas Oficisto por teni la servilon de projektoj.org, la Estraro decidis malŝalti ĝin kaj serĉi por komercaj alternativoj (kiel Notion) por projketmastrumado.
Pri WordPress-retejoj: pluraj retejoj de TEJO estis faritaj per WordPress, ekzemple la ĉefa retejo tejo.org, TEJO-Akademio, retejo de Retoso, ktp. Mia tenis la servilon kun ĉiuj WP-retejoj. La alternativo, kiun ni trovis estis uzi tute mastrumitajn wordpress-servilojn, anstataŭ devi mem mastrumi. Mi ŝatus demandi, ĉu iuj el vi havas sperton kun provizantoj de tia servo, ni pensas pri uzi Hostinger. La ideo estas ŝanĝi poste IJK (ĉar interalie, la retejo de IJK estas en tiu servilo).
Pri Centra Reto: estis malsamaj opinioj pri tio ene de la stabo. Kelkaj homoj diris ke estus pli bone simple ne plu uzi CR kaj kelkaj ke ĝi estas ege grava kaj indas dungi iun simple por daŭrigi kun ĝi. Balotilo.org tute bone anstataŭas la voĉdonan parton, sed ne estas tute bona kaj aŭtomata anstataŭanto por Cirkulero, kompreneble eblas fari ion per Google forms ekzemple, sed verŝajne ne estus tiom bela. Mi ŝatus scii la opinion de la komitato pri tio.
Amike,
Ana
Il giorno 19 mag 2025, alle ore 14:33, Ana Ribeiro <aninhacos...@gmail.com> ha scritto:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAO-2QM4TgwvVqK-XjKM3SJXkTA8uxFCRN6L%2BV%3DRYgwgr9Wi%3DLg%40mail.gmail.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/AAB1F6A2-5C6D-41E7-9120-79BFA3A5B23F%40gmail.com.