Pri komunikado (respondo al Léon)
Léon, mi estimas vin, mi tre ĝojas ke TEJO havas tian prezidanton, mi dankas vian gravan sindediĉon kaj mi amike kaj elkore bedaŭras ke respondi mesaĝon kaŭzis al vi streson ĝis tremado. Mi ĉiam strebas argumenti pri agoj kaj decidoj kaj mi neniam celis ion kontraŭ vi; mi esperas ke vi povos ricevi malkonsenton pri specifaj decidoj, eĉ se forte esprimita, konsiderante tion nek malkonfidon al vi viarole, persone aŭ teame, nek personan atakon.
Ni konas unu la alian de multaj jaroj kaj vi scias ke mi estas homo kun fortaj ideoj kaj intensa esprimmaniero; mi dankas vin je la retrokuplo pri la stilo (kaj eventuale mi bonvenigus pli detalan privatan retrokuplon) kaj mi agnoskas ke mi povintus atendi la morgaŭon kaj revortumi la mesaĝon alitone.
Aliflanke mi plene konfirmas la enhavon de mia mesaĝo kaj mi estas konvinkita ke la Komitato estas ankaŭ spaco por debati, por ke Komitatanoj intervenu kaj argumentu por esprimi sian malkonsenton pri iuj decidoj aŭ proponoj, kondiĉe ke oni diskutu objektive kaj sen malbonvolo.
Tio ne signifas malemon al kompromisoj; mi fakte tre ŝatas ilin, sed por kompromisi necesas plurflanka preteco diskuti kaj nesenmoveco de siaj pozicioj. Mi ne diras ke vi devas ĉiam serĉi kompromison kun mi, unuopa komitatano, sed miaflanke la pordo ĉiam estas malferma por tio.
Precizocele, ne estas tiel ke mi ne parolis kun estraranoj pri tiu temo, sed mi prenas tion kiel invito kontakti vin pli ofte. :)
Pri alvokoj
Mi plene konsentas pri la graveco aktive kontakti homojn kaj serĉi kandidatojn, tio gravas por estraraj postenoj samkiel por ajna alia agado en nia organizo; fari malferman alvokon sen aktiva serĉado de kandidatoj, ne vere utilus kaj ankaŭ tial ekzistas Elekta Komisiono. Por ke ni estu vere malfermaj, malfermaj alvokoj ne sufiĉas sed ja necesas.
Ege gravas ke niaj membroj kaj sekvantoj, vidu kiam kaj kiel eblas kandidatiĝi por difinita posteno; tio estas travideblo kaj ĝi estas bona afero por ke TEJO ne estu konsiderata kiel fermita rondo. Veras ke en nia "tutmonda vilaĝo", ni multe interkonas kaj nemalofte povas antaŭimagi evidentan idealan kandidaton, sed eĉ tiam publikigo de malferma alvoko havas aldonan informan valoron (kiun vi rajtas nomi "merkatiko" :) ) kaj kiel ajn malfermindas al la eventualo ke alvenu neimagita pli taŭga kandidato.
Pri kuraĝigo de potencialaj kandidatoj de diversaj mondopartoj, tio estas unu el la celoj de la amendproponaro pri malfermaj alvokoj; denove tio solas ne sufiĉos, sed indas diversalire labori por tion faciligi.
Pri reglamentoj
Pri la artikolo 4 de la Reglamento pri intereskonfilktoj, mi konsentas kun Marko ke la vortumo ne estas klarega; amendo por anstataŭi tion per nova vortumo jam staras en la propono pri malfermaj alvokoj pri kiu mi ĉiujn invitas diskuti. Eblis sencohave apliki ĝin, farante malferman alvokon, kun limdato kaj kandidatiĝinstrukcioj, kiun oni ne publikigu en Kontakto (per eviti prokraston), sed tamen jes en la retejo, en Telegram-grupo, en sociaj retoj ktp.
Pri tio ke la Estraro rajtas proponi alelekton de specifa kandidato, mi ja neniam diris la malon. La problemo, laŭ mi, estas ke tio okazis sen malferma alvoko. La elekto de Querino kiel Ĝenerala Sekretario en 2019 ne estas taŭga referenco ĉar tiam ankoraŭ ne ekzistis reglamento pri intereskonfliktoj kiu postulas malferman alvokon.
Amikajn salutojn
MB