Realigplano 2024-2025

87 views
Skip to first unread message

Michal Matúšov

unread,
Jan 22, 2025, 4:35:04 PM1/22/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

kun granda plezuro mi prezentas la Realigplanon 2024-2025. Kiel vi povas rimarki, jam estas la jaro 2025 😅 La kialojn de la prokrasto mi prezentas en la enkonduko de la plano mem. Kaj la planoj por estontece esti pli ĝustatempaj estas inter ĝiaj eroj, kvankam sub la "kaŝnomoj" organizaj daŭropoveco kaj efikeco.

Baldaŭ ni prezentos ĝin ankaŭ en formo de memstara projekto en Projektoj.org por ke ankaŭ vi ĉiuj povu sekvi progreson de ĝi, kaj vidi pri kiuj areoj plej indas, ke vi partopreno, ekz. pere de Komisiono.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Prezidanto (fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA, Volontuloj; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Michal Matúšov

unread,
Mar 27, 2025, 2:12:40 PM3/27/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton.

Snehaĝa, bv starigi retan voĉdonon pri aprobo de la Realigplano.

Ikvero, Michael, kiel nuntempaj respondeculoj pri Volontuloj, bv klarigi kial la Realigplano ankoraŭ ne estas konvertita al projekto en Projektoj.org. Mi taskis Volontulon pri tio ĉi kun planita fino en la unua duono de Februaro. Tio estis antaŭ pli ol monato! Sed la laboro devus esti farita ene de 3 horoj! Publike videbla projekto en Projektoj.org ne nur helpus al la Estraro bone mastrumi sian laboron, sed ankaŭ facile ebligus al la Komitato fari sian laboron de kontrolado de Estraro. Kaj ĝi eĉ povus instigi al aktivuloj helpi pri aferoj, pri kiuj estas nesufiĉa progreso. Bv. prizorgi baldaŭan konverton al la preparita projekto en Projektoj.org.


Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)

Dňa st 22. 1. 2025, 22:34 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

snehaja venkatesh

unread,
Mar 30, 2025, 3:47:17 AM3/30/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Komitato,
Mi ekas la debatan fazon de 7 tagoj pri Realigplano 2024-2025. Ĝi daŭros ĝis 6a Aprilo 2025

Kunlabore
Snehaĝa

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAM2hFdAcKinS5TsVyzw0k7jcgDsGeMa5hpG7Sg483VDaq5431Q%40mail.gmail.com.

Tyron

unread,
Apr 1, 2025, 7:37:18 AM4/1/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi demandas al la nuna Estraro, ĉu la supra dokumento ankoraŭ respegulas viajn planojn kaj prioritatojn por la cetero de la mandato?

Laŭ la Reglamento, verkado de "laborplanoj de la Estraro" estas la respondeco de la Prezidanto mem (anstataŭ kolektiva respondeco de la tuta Estraro). Konsidere ke nia Prezidanto lastatempe ŝanĝiĝis, kaj konsidere ke pli ol duono de la mandato jam pasis, ĉu fakte indas voĉdoni pri la nuna dokumento?

Mi ne proponas ke oni verku tutnovan realigplanon (kaj se la Estraro plene kontentas pri la nuna plano, bonege). Sed se oni taksas la nunan planon neaktuala, tiukaze mi proponas ke nia nova Prezidanto simple sendu ĝisdatigon al la Komitato pri la nunaj planoj kaj prioritatoj por la cetero de la mandato, anstataŭ fari voĉdonon nun.

Amike,
Tyron

Michal Matúšov

unread,
Apr 1, 2025, 11:22:17 PM4/1/25
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton.

Tyron, pri la Realigplano mi private traktis kun Lucía jam antaŭ certa tempo kaj ŝi informis min, ke ŝi ne planas ŝanĝi ĝin. Do la nuna voĉdono estos grandparte "beno" ankaŭ pri ŝia decido.

Ikvero kaj Michael, mi daŭre atendas vian respondon kial la Realigplano ankoraŭ ne estis transformita al PO. Laŭ la nuna situacio estas por la Komitato ege malfacile, se entute eble, havi bonan, aktualan superrigardon pri stato de plenumado. Ĝis antaŭnelonge ni ne havis aparte bonan manieron por spuri tian plenumadon kaj mi bezonis dependi de Cirkuleroj de Estraranoj, Oficistoj kaj Komisiitoj. Sed ekde kiam ni havas PO-n, ni ja uži ĝin por bone spuri Estraran laboron, kaj tiel ni plenumi nian Komitatan respondecon kontroli la Estraron.
Bonvolu indiki la limdaton kiam la Realigplano estos plene transformita kaj publike videbligita en PO. 

Amike 
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Vikimedio EO

Dňa ut 1. 4. 2025, 13:37 Tyron <tyro...@gmail.com> napísal(a):
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages