Raporto pri la unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo

17 views
Skip to first unread message

Łukasz Żebrowski

unread,
Oct 11, 2016, 4:14:59 PM10/11/16
to TEJO-Komitato
Saluton!

Jen mi sendas al vi ligilon al la rapida raporto pri la unua renkontiĝo de la projekto aejk – afrika eŭropa junulara kapabligo, kiu ĵus okazis en Kotonuo, Benino. Ĝi troveblas ĉe http://tejo.org/blog/2016/10/11/la-unua-renkontigo-de-la-projekto-aejk-afrika-europa-junulara-kapabligo/

Samloke troveblas ankaŭ listo de partoprenintoj pri kiu oni demandis en alia fadeno de la komitata diskuto.

Kelkajn fotojn eblas trovi ĉi tie: http://bit.ly/aejk-benino
Kompleta fotogalerio aperos ene de maksimume kelkaj tagoj.

Pli ampleksa artikolo planatas por TEJO Tutmonde.

Amike,
Łukasz
Oficisto de TEJO

Ana Ribeiro

unread,
Oct 11, 2016, 4:41:20 PM10/11/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Dankegon pro la raporto, mi ege ĝojis legi pri tio.

Mi havas nur unu demandon: mi  vidis ke Pierre estas skribita kiel "financita de TEJO", ne nur "TEJO" kiel Veronika, Cedric kaj Arina: kion tio signifas? Ĉu ke TEJO repagas liajn kostojn kun fondoj ekster tiu projekto? Se jes, mi ŝatus peti ke TEJO preferus financi ne-eŭropanoj (ekzemple, aziano aŭ amerikano) do tiel la projekto estus pli tutmonda, ne nur "eŭropa kaj afrika" (malgraŭ ke UE financas nur tion, TEJO daŭre estas tutmonda organizo).

--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitato+unsubscribe@googlegroups.com.
For more options, visit https://groups.google.com/d/optout.

Michael Boris Mandirola

unread,
Oct 12, 2016, 1:42:24 AM10/12/16
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton!

Pierre estas EVS-volontulo en la CO kaj nun kunordigas la projekton. Tamen pro la reguloj de EVS, ne eblis sendi lin kiel partoprenanto de la projekto ĉar temus pri duobla financado (li jam ricevas monon de Erasmus+ esence).

Bonvolu ne konsideri tion kiel io "premio" kiu povintus iri al iu alia, simple ni konsideris ke la kunordiganto de la projekto estus tamen partoprenigenda en la komenca renkontiĝo.

Amike
MB

--
Michael Boris MANDIROLA
E-mail: michae...@gmail.com
Tel: (IT) +393207290648
Skype: michaelboris

Ana Ribeiro

unread,
Oct 12, 2016, 9:53:05 AM10/12/16
to tejo-k...@googlegroups.com

Dankon pro la klarigo! Mi eble pensis ke TEJO volis sendi pli ol tri homoj... La kialo estas sufiĉe justa :)

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages