Groups keyboard shortcuts have been updated
Dismiss
See shortcuts

Ĉu vere tejo alkuras tiun riskon?

83 views
Skip to first unread message

Espoir Kasati

unread,
Dec 13, 2024, 10:57:56 AM12/13/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj estraranoj,

Mi estis informita de Patricio, ke nuntempe liaj mesaĝoj estas moderataj en la komitata listo ĉar kelkaj stabanoj ne volas ke oni eksciu pri administra decido kiu povus kosti al TEJO ĉirkaŭ 20 mil eŭrojn. Ĉu tio estas vero?

Se jes, kial la Estraro ne preventas tion nun kaj kial li ne plu rajtu libere sendi  mesaĝon al la Komitata listo ?

Samideane,

Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komitatano C de TEJO
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Respondeculo pri instruado trejnado de la Konga ILEI-SEKCIO
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

NIYUKURI Gilbert

unread,
Dec 13, 2024, 12:06:30 PM12/13/24
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton.

Estus bedauxrinda se estus vera kion Espoir Kasati jxus diris. La estraranoj kunsidu kaj solvu la problemon. Aux li même (Patricio) povas libere kaj malferme diri tion kaj klarigi cxion kio okazas.

Elkore Gilbert 


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CA%2B7ys9iqueRqSHXaOSQ%3Djkq2jSvhjzMQaHQmVFZZiuwhzvv%2BuA%40mail.gmail.com.

Karlos' Peskera Alonso

unread,
Dec 13, 2024, 3:35:57 PM12/13/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi respondas kiel aktivulo de TEJO kiu ege suferis la agadon de Patricjo malantaŭ la okuloj. Pro tio mi bone konas la situacion.
Sed bonvolu memori ke mi estas nek estrarano nek komitatano, sed laboristo de TEJO kiu multfoje devis, kaj daŭre devas, solvi la fiagadon de Patricjo.

Mi klarigas ke la aserto de Espoir ne estas ĝusta. Patricjo, kiel ĉiu ajn, povas legi la mesaĝojn en ĉi tiu grupo, ĉar ne temas pri tute privata grupo. Sed ja Patricjo ne povas rekte sendi mesaĝojn. Tio ne estas por ke oni ne eksciu ion ajn. Patricjo povas kaj ade komunikas mensogojn. Pli specife, Patricjo jam menciis la mensogon pri kiu vi celas en ĉi tiu grupo kaj ricevis plurajn respondojn.
La vera kialo de la moderigo de Patricjo estas ke Patricjo minacis malkovri privatajn datumojn de kaj TEJO kaj homoj. Tio estas kontraŭleĝa agado. En tiu senco, mi imagas ke vi ĉiuj konsentas ke ĉi tiu retlisto ne estas spaco kie permesi krimojn.

Pri la vortoj de Patricjo, kredu nenion. La vero estas ke Patricjo estis la kasisto de TEJO sed Patricjo ne plenumis sian devojn. Pro tiu manko de respondeco kaj malrespekto al la organizo kaj siaj membroj, TEJO riskas perdi multe pli ol nur 20.000 eŭrojn, ĉar la deviga financa raporto de la pasinta jaro ne estis plenigita de Patricjo (same kiel nenio pretas por la sekva aŭ ke buĝeto ne estis pretigita kaj prezentita al la komitato por la sekva jaro). Bonvolu memori ke dum la lasta komitatkunsido Patricjo promesis ke la taskoj estos plenigitaj dum septembro, sed tio ne veris kaj neniu komitatano menciis tion. La risko estas ne plu povi rajti kandidatiĝi por ricevi subvenciojn dum longa tempo.

Tial, la respondeco estas de vi, la komitato, kiu nek kontrolis nek kontrolas la agadon de la kasisto kaj la buĝeto de TEJO. La estraro ne estas tiom da homoj kaj plenas je taskoj kaj ĝi ege solas. La estraro ja klopodas solvi problemojn, sed Patricjo daŭre agadas por malhelpi TEJO-n. Inter aliaj, Patricjo evitas transdoni informojn kiuj bezonatas kaj rakontas malveraĵojn. Tia agado multege malfaciligas la laboron kaj elĉerpigas la energiojn de la laboristoj.

Mia persona rekomendo estas ke neniu aŭskultu al Patricjo. Aldone, nepre plenigu vian respondecon kiel komitatanoj. TEJO ne estas abstraktaĵo sed aro de homoj. Do, se neniu homoj faras ion ajn, TEJO faras nenion.

Amike,
Karlos'

Subvencipetisto
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org| in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto



Espoir Kasati

unread,
Dec 13, 2024, 6:41:17 PM12/13/24
to tejo-k...@googlegroups.com

Koran dankon kara Karlos pro via reago, mi komprenas viajn vortojn kaj eĉ rememoras kelkajn el tiuj, kiujn vi substrekis.
Tiu malrajto estontece kandidatiĝi por peti subvencio estas ankaŭ eĉ pli terura afero.

Esploreme,
Salutas,


Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komitatano C de TEJO
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Respondeculo pri instruado trejnado de la Konga ILEI-SEKCIO
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

Michal Matúšov

unread,
Dec 14, 2024, 3:19:22 PM12/14/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

Karlos jam klarigis pluraj aferojn, kaj mi ne volas ripeti aferojn jam skribitajn.

Sed kiel Prezidanto de TEJO mi konfirmas, ke TEJO multe zorgas por plene respekti ĉiujn necesajn leĝojn, kontraktojn, interkonsentojn, Statuton, Reglamentojn ks. (bedaŭrinde tio ankaŭ malplirapidigas nian agadon, ĉar ni bezonas kontroli, ke ni vere respektas tion; sed tamen ni faras tion) Tial, eĉ se aperas oportuno por ŝpari aŭ ricevi monon, ni konsideras utiligi ĝin nur se ĝi estas laŭleĝa kaj kongrua kun supre listigitaj (sin)devigoj. En la stabo ni bone (eĉ tro bone...) konscias pri la menciita ideo de Patricio, kaj mi publike konfirmas, ke ni *ne* utiligos ĝin pro la supre menciita respekto al leĝoj kaj aliaj devoj. Aldone, laŭ mi kaj iuj aliaj homoj, tia agado estus ne nur kontraŭleĝa, sed ankaŭ malmorala. Mi konscias, ke ne en ĉiuj mondopartoj estas respekto al leĝoj ĉiutaga afero (kaj mi profunde bedaŭras tion kaj provas helpi pri tio laŭ miaj ebloj) - sed aparte en Eŭropo, kie TEJO havas sidejon kaj faras grandan parton de sia laboro, estas respekto de leĝo tre bezonata kaj kontrolata.

Mi esperas, ke ankaŭ Patricio akceptos tiun ĉi aferon. Agado de Patricio estas multfaceta, kaj li tre kapablis aktivigi siajn komisionojn dum (almenaŭ) la pasinta Estrara mandato (pri antaŭaj mi ne tiom mutle scias). Mi esperas, ke Patricio daŭre restos en la Esperanta movado, sed ne plu insistos pri kontraŭleĝaj aferoj.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Prezidanto (fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA, Volontuloj; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


pi 13. 12. 2024 o 21:35 Karlos' Peskera Alonso <karlos.pes...@gmail.com> napísal(a):

Espoir Kasati

unread,
Dec 15, 2024, 1:32:26 AM12/15/24
to tejo-k...@googlegroups.com

Koran dankon kara KuboF,
Mi tre atente legis vian mesaĝon.

"Sed kiel Prezidanto de TEJO mi konfirmas, ke TEJO multe zorgas por plene respekti ĉiujn necesajn leĝojn, kontraktojn, interkonsentojn, Statuton, Reglamentojn ks. (bedaŭrinde tio ankaŭ malplirapidigas nian agadon, ĉar ni bezonas kontroli, ke ni vere respektas tion; sed tamen ni faras tion)"

Tio estas tre grava por nia TEJO.

Dankon pro viaj klarigoj mi esperas, ke ankaŭ Patricio komprenas samnivele ol mi.

Koran dankon kara.
Amike,


Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komitatano C de TEJO
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Respondeculo pri instruado trejnado de la Konga ILEI-SEKCIO
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages