Protokoloj de TEJO-estrarkunsidoj

已查看 172 次
跳至第一个未读帖子

Rogier Huurman

未读,
2021年9月21日 04:41:152021/9/21
收件人 TEJO-Komitato
Saluton komitato,

Antaŭhieraŭ okazis la unua reta estrarkunsido de la TEJO-estraro 2021-22. Ĝia protokolo legeblas ĉi tie: https://docs.google.com/document/d/1xx6YDuW4WQnroQXtOPHWmdvdUxl5uBAKZkyb6hO4uao/edit#

Mi sendos ĉiujn protokolojn kiel reagon al tiu ĉi mesaĝo por faciligi trovadon. Pormemore jen la protokolo de la ĉeesta estrarkunsido en Roterdamo: https://docs.google.com/document/d/1tKwLvUDExaAN4z96aDyGed8QPnfQ0abjrs37fntaauQ/edit#heading=h.p9ega7acyg3b

Roĉjo

Marc Konijnenberg

未读,
2021年9月21日 06:01:552021/9/21
收件人 tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon, Roĉjo.

Leginte la protokolon mi havas la impreson ke la plejparto de la Estraro jam bone laboras; mi ĝojas pri tio.
Gratulon!

Mi havas demandon: Matheus kaj Alekĉjo ne partoprenis la Estrarkunsidon, ĉu ili antaŭ la kunsido anoncis siajn malĉeestojn?

Se mi rajtus, espereble konstrue, kritiki.
1) Estus bone pri komentoj ke io okazu ankaŭ meti kiu tion faros (aŭ ne), ĉar mi legas ekzemple ke indas danki "Ana Roivero" kiu sciigis pri reklamoportuno por kaj TEJO kaj ĝiaj LS-oj.
Povas esti mallonge "aldonita al la taskolisto, respondecos Estrarano X", por ke ni sciu ĉu la ideo estas nur proponita aŭ ankaŭ farota.
2) Veronika levis interesan demandon pri kiu posedos la kodon de AKSO, demando nerespondita dum la kunsido, sed la respondo povus aperi en la redaktonoto, krom se tio ial estas kaŝinda informo.

Alt-estimante,
Marko


Op di 21 sep. 2021 om 10:41 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAOm9VoFii1KEV5YoJc%2B3SEQ82noNbqb2JUL-ptNFxa6u5kH1eA%40mail.gmail.com.

Rogier Huurman

未读,
2021年9月21日 06:12:382021/9/21
收件人 TEJO-Komitato
Saluton,

Danko pro via rimarkigo de eraroj. La respondeco pri dankado ja estis taskita al mi, tio nun troviĝas en la protokolo. La respondo pri la kodo ja aperas en redaktonoto: "[rimarko: ĝi estas, Roĉjo ne sciis]".
Alekĉjo kaj Matheus ne anoncis malĉeeston, tamen tiu ĉi estrarkunsido ne estis anoncita tiom bone, kiom ĝi devus esti. Estontece mi petos averton pri neĉeesto en la anonco.

Roĉjo

Op di 21 sep. 2021 om 12:01 schreef Marc Konijnenberg <marc.kon...@gmail.com>:

Marc Konijnenberg

未读,
2021年9月21日 06:22:152021/9/21
收件人 tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon pro la klarigoj.

Tamen, kaj kun ĉiu respekto, Veronika demandis kiu posedos la kodon; la redaktonoto nur klarigas ke tio ja estas klare difinita en la kontrakto, sed tio ne respondas kiu do ĝin posedos.

Detalame,
Marko

Op di 21 sep. 2021 om 12:12 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Mia Nordentoft

未读,
2021年9月21日 06:35:022021/9/21
收件人 tejo-k...@googlegroups.com、Marc Konijnenberg

Saluton Marc

La tuta kodaro de AKSO kun kelkaj etaj esceptoj estas liberkoda. En la kontrakto TEJO-UEA estas klare difinita laŭ kiu permesilo estu publikigita la fontkodo de ĉiu elemento; ĉiam sub GPLv3.0, AGPLv3.0, MIT aŭ simila, depende de la specifa kodaro. La neliberaj elementoj estas nur tiuj kiuj enhavas iel sentemajn datumojn kaj nur konektas liberajn elementojn al ekz. la retpaĝo de UEA kiu en si mem ne estas kodo.

Mi esperas, ke tio respondas viajn demandojn. Se ne, ĉe GitHub ĉio jam videblas: https://github.com/AksoEo/

Amike
Mia

To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAJBnANiZZzVUEkS3HT4wzz4TgGei%3Dyunyw1-AQBM5Fh598oTaA%40mail.gmail.com.
--
Mia Nordentoft
Oficisto pri AKSO / Software Engineer
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo
World Esperanto Youth Organization
p: +31 (0) 10 310 4924 ext. 102
a: Nieuwe Binnenweg 176

3015 BJ Rotterdam, Nederlando
w: tejo.org e: m...@tejo.org

Marc Konijnenberg

未读,
2021年9月21日 07:27:052021/9/21
收件人 Mia Nordentoft、tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon, Mia.

En la retejo mi vidas ankaŭ la progreson.
Ni ĝojatendas la lanĉon

Amike,

Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Op di 21 sep. 2021 om 12:35 schreef Mia Nordentoft <m...@tejo.org>:

Saluton Marc

La tuta kodaro de AKSO kun kelkaj etaj esceptoj estas liberkoda. En la kontrakto TEJO-UEA estas klare difinita laŭ kiu permesilo estu publikigita la fontkodo de ĉiu elemento; ĉiam sub GPLv3.0, AGPLv3.0, MIT aŭ simila, depende de la specifa kodaro. La neliberaj elementoj estas nur tiuj kiuj enhavas iel sentemajn datumojn kaj nur konektas liberajn elementojn al ekz. la retpaĝo de UEA kiu en si mem ne estas kodo.

Mi esperas, ke tio respondas viajn demandojn. Se ne, ĉe GitHub ĉio jam videblas: https://github.com/AksoEo/

Amike
Mia

Den 21/09/2021 kl. 12.21 skrev Marc Konijnenberg:

Rogier Huurman

未读,
2021年11月9日 10:46:212021/11/9
收件人 TEJO-Komitato、Mia Nordentoft

Op di 21 sep. 2021 om 13:27 schreef Marc Konijnenberg <marc.kon...@tejo.org>:

Rogier Huurman

未读,
2021年12月7日 04:29:562021/12/7
收件人 TEJO-Komitato
Saluton komitato,


En tiu kunsido inter alie oni priparolis venontan komitatkunsidon, pri kio estis diskuto en TEJO Telegrame.

Roĉjo

Op di 9 nov. 2021 om 16:46 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Marc Konijnenberg

未读,
2021年12月7日 05:10:492021/12/7
收件人 tejo-k...@googlegroups.com
Koran dankon, kun intereso mi legis la tuton.

Bonvolu, permesi al mi lasi komenton pri la jeno:
Léon ankaŭ rimarkas, ke la problemo povas esti, ke LS-oj ne ĉiam komprenas, kion oni atendas de ili kiel partnera organizo.  Por kolekti akualajn informojn Veronika proponas fari demandaron por eŭropaj LS-oj por ekscii, kiuj landaj sekcioj pretas esti partneroj en projektoj kaj kun kiom granda envolviĝo.
 
Se la Estaro elektos kolekti informojn per demandaro, mi proponas ke, por kolekti kiel eble plej bone informitajn respondojn, kun la demandaro venu klariga dokumento por ke niaj LS-oj bone komprenu la atendojn antaŭ ol plenigi la formularon. Tiu dokumento ankaŭ povus esti alŝutota al nia retpaĝo, kien ni povos ligi kiam ajn ni denove alvokos por partneraj organizoj.

Amike,
Marko


Op di 7 dec. 2021 om 10:29 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Ines Elisabeth Kahin

未读,
2021年12月7日 14:21:462021/12/7
收件人 tejo-k...@googlegroups.com

Saluton Marko,

Kvankam ne estis protokolita, mi ja atentigis pri la bezono krei tian dokumenton. Ni fakte kunsidis jam antaŭ unu semajno pri projektoj, kaj la skribado de la klariga dokumento estis aldonita al la listo de venontaj farendaĵoj/paŝoj. 

Mi dankas vin pro la ideo aldoni la dokumenton ankaŭ al nia retpaĝo, mi poras.

Amike, 

Ines Kahin,
Vicprezidanto de TEJO



Tyron

未读,
2021年12月9日 09:23:012021/12/9
收件人 tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi vidas ke en la plej lastatempa estrarkunsido "Mempritakso de sia aktiveco post unuaj tri monatoj" estis en la tagordo, kaj mi volas komenti pri tio. Ekde la komenco de la oficperiodo estis 4 retaj estrarkunsidoj, kaj 3 cirkuleroj - kaj kvankam la ĉeesto de tiuj kunsidoj kaj plenumo de cirkulero estas (aŭ devus esti) baza postulo de la posteno, mi vidas ke pluraj estraranoj ne faris tion:

Alexĉjo neniam verkis cirkuleron, kaj ĉeestis nur unu reta estrarkunsido.
Matheus ĉeestis nur unu reta estrarkunsido.
Albert neniam verkis cirkuleron
Kaj ĉiuj 3, ne voĉdonis dum la pasintaj 4 retaj voĉdonoj.

Ĉu tiuj estraranoj povas komenti? Se pro vivcirkonstancoj oni ne plu povas agadi dum specifa tempo (ekz. mi komprenas ke Albert translokiĝis lastatempe), tio ne estas hontinda. Kaj eble estas bonaj kialoj por la neĉeesto de kunsidoj, ke ne evidentiĝas en la protokolo. Sed mi atentigas ke ekde mia komitataniĝo, la unua paŝo al la tuta nefunkciado de pluraj estrarteamoj, estis la neaktiveco de pluraj estraranoj, kaj mi komprenas ke malfacilas por estraranoj publike komenti pri la aktiveco de la aliaj en la teamo - do mi simple volas certigi ke tiu situacio ne denove okazos.

Amike,
Tyron
Komitatano A, Britio

Rogier Huurman

未读,
2022年1月24日 10:15:432022/1/24
收件人 TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Hieraŭ okazis reta estrarkunsido de TEJO, jen ĝia protokolo: https://docs.google.com/document/d/1eZzhKfY6LhWOn70nCpdd4qHIN-BdnW_eO0V2n8204iw/edit#. Ŝajnas, ke mi ankaŭ ne havigis la protokolon de la antaŭa reta estrarkunsido, kiu troviĝas ĉi tie: https://docs.google.com/document/d/1YKbtjvg4RwO9mt5p2H8xv1jKh6GxG6Mz02JwXi9okAk/edit#.

Via ĜenSek,
Roĉjo

Op do 9 dec. 2021 om 15:23 schreef Tyron <tyro...@gmail.com>:

Querino Neto

未读,
2022年1月24日 11:42:322022/1/24
收件人 TEJO-Komitato
Saluton, komitato!

Leginte la protokolon, mi konstatis, ke apud la manko de Léon venis la vorto "anoncis". Versxajne tio signifas, ke Léon ne cxeestis, sed avertis al la Estraro pri sia nepartopreno. Kompreneble tio bonegas, kaj mi gratulas al Léon pro tio. Mi tamen pensis, ke la antauxaj nepartoprenoj de estraranoj kiel Matheus, Uriel kaj Alecxjo ankaux estis anoncitaj de ili, sed nun lauxsupoze ne. Tio signifas, ke Matheus nur partoprenis unu kunsidon, kaj Uriel kaj Alekcxjo nur partoprenis du, el ses entute.

Tyron skribis al tiuj estraranoj, sed senresponde. Do mi profitas la okazon por refari la demandojn de Tyron, kaj por demandi al la aliaj estraranoj: kiel tiu senaverta manko influas la disdividon de taskoj inter vi? Cxu tio malhelpas vian laboron? Cxu vi konas la specifajn kialojn de tiuj mankoj (ekz.: horzono, tempomanko, neintereso)? 

Mi iom bedauxras vidi tion, cxar temas pri du latinamerikaj estraranoj, kaj unu alia kiu estas euxropano, sed LA-logxanto. Kompreneble ni volas, ke niaj reprezentantoj aktive konstruu nian organizon cele al inkludo de latinamerikaj interesoj inter la aktivajxoj kaj decidoj. Kiel la komitato povas helpi vin en tio?

Amike,
Querino

Patricio Agustín Iglesias

未读,
2022年1月25日 10:37:092022/1/25
收件人 TEJO-Komitato
Karaj Roĉjo kaj Querino:

Dankon pro la informo kaj pro viaj honestaj, sinceraj vortoj. Mi ŝatas vidi en la movado tiun respekteman sed rektan, frankan stilon. Mi ankaŭ esperas, ke estraranoj el Latinameriko povas antaŭenigi la kreskadon de la movado en niaj landoj kaj riĉigi al TEJO per nia kulturo kaj labormaniero.

Mi havas etan sugeston por la aliaj membroj de la komitato. Eble miaj vortoj povas ŝajni iom naivaj, kiom kavajaj (kawaii), sed kiel mi jam diris per antaŭa mesaĝo, la plej gravaj iloj por la kreskado de la movado estas la koroj de la esperantistoj. Bedaŭrinde mi ne havas ankoraŭ personan rilaton kun tiuj latinamerikaj estraranoj, sed se vi konas iun estraranon bonvolu skribi al li por scii kiel li sentas, kion travivas, ktp. Kutime okazas, ke homoj kiuj akceptas grandajn respondecojn (ne nur en Esperantujo, sed ankaŭ en registaroj, ktp.) sentas mankon de amikeco, de kompreno, de subteno. Eble simpla voĉmesaĝo (kiu prenos nur 20 sekundojn) povas signifi tro multe por ili. Ĉar, malgraŭ oni povus pensi, tia posteno kutime signifas soleco.

Brakumon!

Patricio Iglesias

Léon Kamenický

未读,
2022年1月30日 07:18:352022/1/30
收件人 tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj komitatanoj, 

Dankon por tiom zorgi pri la funkciado de estraro kaj mi tre ĝojas vidi vian subtenon. Mi atendis kelkajn tagojn por vidi ĉu la estraranoj al kiuj vi ĉefe donis demandojn reagos, sed efektive tio ne okazis kaj vi certe meritas post pluraj petoj iun respondon. 

Unue, mi ŝatus substreki ke ĉi-mandate ni provas trakti ankaŭ tiujn-ĉi malpli agrablajn temojn (t.e. (mal)aktiveco de anoj de la estraro) trankvile kaj respektante ĉies personecon. 

Dum nia unua, intensa hibrida estrara kunveno ni interkonsentis pri pluraj reguloj kiel ni funkcios kiel teamo kaj mi supozas ke vi havis okazon legi pri ili en la koncerna protokolo, sed jen ili: 

1. Ni havos regulajn retajn estrarajn kunsidojn ĉiujn 3 semajnoj, dimanĉe de la 15a ĝis 17a UTC, nun dum vintro estas 14a ĝis 16a UTC. Tiu ĉi tempo kaj frekvento estis fiksita surbaze de respondoj al demandaro kiun mi sendis. Tiu-ĉi opcio estis la nura kiu taŭgis al ĉiuj 9 estraranoj. 

2. Tiuj kiuj bezonas subtenon, povas peti helpon por trovi mentoron - por tiu ĉi tasko disponeblis ne nur mi, sed ankaŭ proponis helpi (aŭ donis ideojn) Charlotte kaj Klara. 

3. Ĉiu fako havas sian "estraran" ĉefrespondeculon kaj vicrespondeculon. La fakojn oni provis dividi laŭ preferoj kaj ankaŭ laŭ tio kiom da konoj ili plimalpli postulas. Al pli "freŝaj" aktivuloj ne estis donitaj pezaj respondecoj kiel Volontulmastrumado, Projektoj kaj subvencioj, AKSO, Stabmastrumado, KER, Rilatoj kun UEA, Aktivula Trejnado ks. Por ĉiu fako disponeblis estrarano de la mandato 2020-2021 kiuj dediĉis sian tempon ankaŭ post sia oficiala tempo por klarigi pri diversaj aferoj kaj transdoni sian laboron (kelkaj de ili eĉ pretigis manlibrojn!). Dankon ankoraŭ unu fojon por via helpo!

4. Ni maksimume uzu niajn volontulojn. Ekde oktobro ni havas je nia dispono 4 volontulojn en Roterdamo (sufiĉe bela homforto :) ) Kvankam volontuloj havas siajn prizorgantojn, ĉiuj estraranoj rajtas taskigi ilin. Se iu ne certas kiel, ili povis ĉiam peti helpon de la "volontulkunordiga" teamo kiu konzistas de: Veronika, Ines, Valentin, mi (estraranoj) + Clement (surloka kunordiganto dum novembro kaj ekde februaro 2022) + Karlos. Por tiu celo ni ankaŭ kreis volontulan taskaran tabelon. Ĝi baze devus esti "vikio" pri diversaj taskoj kiujn la volontuloj povas plenumi ankaŭ por venontaj generacioj.
  
image.png

5. Ni estu respektemaj al la fakto ke ne ĉiuj disponeblos 100% dum plena kalendara jaro. Por tiu celo mi kreis planadtabelon kie ĉiuj povas marki sian disponeblon eĉ ĝis fino de la mandato! Jen kiel ĝi aspektas:

image.png

6. Ni regule komuniku. Ni havas du ĉefajn kanalojn - guglan estraran liston (por pli "oficialaj" petoj/diskutoj) kaj Telegramon. En Telegramo ni aldone havas por pluraj fakoj pli etajn diskutgrupojn por priparoli temojn kiuj ne estas interesaj por ĉiuj estraranoj. Ĉiukaze, ĉiu estrarano rajtas observi ĉiujn grupojn (sependas de prefero).

Dum pluraj monatoj mi plene komprenis ke esti estrarano de TEJO estas sufiĉe peza laboro, ĉar ĝi postulas sufiĉe multe da konoj pri diversaj temoj. Niaj kunsidoj okazis en paca etoso kaj ni sukcesis sufiĉe rapide trovi interkonsenton pri multaj temoj. Se iu havis demandon pri iu temo, ĉiam iu pretis doni respondon por plie klarigi (same mi provas doni kontroldemandoj ĉe pli ampleksaj temoj - ekzemple projektoj kaj subvencioj).  -> tamen, kiel la komitatanoj rimarkigis, se ne venas almenaŭ iu provo partopreni en la kunsidoj, diskutoj ĉe Telegramo, estas vere malfacile provizi subtenon ...

Ni vidos kiel evoluos la situacio - por nun mi povas konfirmi ke ni provas solvi la aferon interne kaj baldaŭ ni venos kun pluraj informoj. 

Dankon por via subteno kaj pacienco. 

Amike, 
Léon Kamenický
Prezidanto de TEJO 2021-2022






ut 25. 1. 2022 o 16:37 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com> napísal(a):

Rogier Huurman

未读,
2022年2月14日 05:37:492022/2/14
收件人 TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Hieraŭ okazis nia sepa reta estrarkunsido de tiu ĉi mandato, jen ĝia protokolo: https://docs.google.com/document/d/1_iz604KoV79cvXw4gA5k4KGO-6CWYOankNboaDvCSI8/edit#

Mi uzas la okazon por memorigi al vi, ke vi rezervu la 26-an de februaro por komitatkunveno, aŭ se eble trovu anstataŭanton, kaj indiku vian aŭ ties ĉeeston ĉi tie: https://docs.google.com/spreadsheets/d/1KgXmHsCsfOftb1HorhQsYbbEMMkWENlypJuOneDM00Y/edit#gid=616832811

Roĉjo

Op zo 30 jan. 2022 om 13:18 schreef Léon Kamenický <leon.ka...@gmail.com>:

Patricio Agustín Iglesias

未读,
2022年2月14日 09:14:352022/2/14
收件人 TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Mi volas danki kaj gratuli al Wojtek pro sia rapida, diligenta protokolado de la EsKu. Mi ĝojas pro la novaĵo, pri nova volontulino el Turkujo, kiu baldaŭ eniros nian teamon! Parenteze mi ekkonis kelkajn ege junajn turkojn, kiuj partoprenis dum la seminario pli klimata ŝanĝiĝo.

Mi volus komenti konstrueme pri du etegaj eraroj. Ili ne estas gravaj, sed mia obsedo estas pli forta ol mi. Ĥa, ĥa! La unua temas pri la fama leĝo de Tonjo: teĥnikaĵoj kaj teĥnikaj estis skribitaj kun "h" anstataŭ "ĥ". La greka litero kappa, kiu en multaj lingvoj estas latinigita per "ch", en Esperanto estas anstataŭita de "ĥ": teĥnologio, ĥoro, ĥloro, ktp. (multaj homoj ankaŭ uzas "k", opcio kiun mi ne ŝatas). La alia estas, ke Tyron, kies ecojn kaj taŭgecon por la respondeco mi forte laŭdis, ankoraŭ ne estas estrarano. Do miaopinie indus mencii lin kiel komitatano.

Inès rapide plenumis sian taskon kaj jam sendis al ni retpoŝton. :-)

Dankon!

Patricio Iglesias

Marc Konijnenberg

未读,
2022年2月14日 09:16:002022/2/14
收件人 tejo-k...@googlegroups.com
Saluton Roĉjo,

Koran dankon pro la sendo de la protokolo, kaj dankon al Wojtek pro la protokolado.
Mi ankoraŭ ne finlegis, sed dubas ĉu respondo al mia demando aperos pli sube en la protokolo:
ĉu Uriel aŭ Alekĉjo anoncis sian malĉeeston antaŭ la Esku komenciĝis?

Amike,


_
Marc Konijnenberg
Komitatano A por la Nederlanda Esperanto-Junularo (NEJ)

Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176, 3015 BJ Roterdamo, Nederlando

Op ma 14 feb. 2022 om 11:37 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Rogier Huurman

未读,
2022年2月14日 09:19:232022/2/14
收件人 TEJO-Komitato
Saluton,

Uriel anoncis mallonge antaŭe malfruon, kaj finfine ne aperis, klarigante ke estas paneinta pneŭo. Alekĉjo nenion anoncis.

Roĉjo

Op ma 14 feb. 2022 om 15:16 schreef Marc Konijnenberg <marc.kon...@tejo.org>:

Rogier Huurman

未读,
2022年3月28日 11:31:452022/3/28
收件人 TEJO-Komitato
Saluton Komitato,


Via ĜenSek, Roĉjo

Op ma 14 feb. 2022 om 15:19 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Karlos' Peskera Alonso

未读,
2022年3月29日 01:28:112022/3/29
收件人 tejo-k...@googlegroups.com
Kara Roĉjo,

La sama ligilo aperas por ambaŭ protokoloj.

Amike,
Karlos'


Rogier Huurman

未读,
2022年3月29日 03:13:522022/3/29
收件人 TEJO-Komitato

Op di 29 mrt. 2022 om 07:28 schreef Karlos' Peskera Alonso <karlos.pes...@gmail.com>:

Rogier Huurman

未读,
2022年4月28日 09:11:042022/4/28
收件人 TEJO-Komitato
Saluton,

Jen la ligilo al la protokolo de la 10-a reta estrarkunsido: https://docs.google.com/document/d/1wggklr2SWwdPKqUqZmW8SKn3AancZQ72gfxykmv7kIU/edit#

La 11-a reta estrarkunsido okazos je la 8-a de majo, kaj du semajnojn poste okazos ĉeesta estrarkunsido en Prago.

Roĉjo

Op di 29 mrt. 2022 om 09:13 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Patricio Agustín Iglesias

未读,
2022年4月28日 19:19:432022/4/28
收件人 TEJO-Komitato
Karaj samideanoj:

Mi ĝojas pri la ĉeesto de ĉiuj estraranoj dum EsKu! Gratulon pro via respondemeco! :D :D :D

Mi estas ŝokita pri la nerenovigo de la kontrakto de Ariel. Li estas elstara, ege kapabla oficisto, kiu daŭre planas novajn projektojn pri sia fako. Miajn plej bonajn dezirojn por sia nova profesia vojo! Mi ankaŭ esperas la baldaŭan reguligon de la posteno de grafikisto.

Mi volas komenti, ke malfermaj alvokoj (tiom diskutitaj dum la lastaj monatoj) estas ege taŭgaj iloj por ĉi tia situacio, kiam nuna oficisto decidas nerenovigi sian kontrakton. Kiel multaj samideanoj diris antaŭe, estas rimedo por montri kaj al la movado kaj al EU-civitanoj kiuj financas nian organizon, ke ni agas tute travideble.

Kia bedaŭro, ke Roĉjo ne emas rekandidatiĝi por la estraro! Mi volas substreki, ke la posteno de ĜenSek ja estas ordinare ege peza, kaj nuntempe sia laboro kreskiĝis pro la pasaĵo al AKSO. Bonŝancon, kara! Vi ja faras bonegan laboron en la estraro!

Finfine mi volas gratuli la nomumon de Lenka kiel protokolanto dum la ĉeesta EsKu. Mi konis ŝin dum la lasta monato pro sia aligo al la komisiono pri LFA, ege trafa decido de Albert. Ŝi estas tre diligenta, laborema volontulino, kiu daŭre informas al ni pri la agado de TEJO kaj UEA. Krom tio ŝi konstante okupiĝas pri multaj taskoj kaj demandas pri la evoluo de la projektoj de la komisiono. Ŝi estas ege iniciatema ulo, kiu sendube helpos faciligi la kunsidon!

Dankon!

Patricio Iglesias

Patricio Agustín Iglesias

未读,
2022年5月6日 14:37:252022/5/6
收件人 TEJO-Komitato
Karaj estraranoj:

Kiel vi fartas? Je kioma horo okazos la venonta EsKu? Mi emas partopreni por fari kelkajn demandojn, speciale (kiel lerte proponis Tyron) al la novaj estraranoj.

Dankon!

Patricio Iglesias

Rogier Huurman

未读,
2022年5月16日 03:23:012022/5/16
收件人 TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Jam antaŭ kvin tagoj (tiu ĉi semajno freneze flugis por mi) okazis reta estrarkunsido de TEJO. Ĝia protokolo legeblas ĉi tie: https://docs.google.com/document/d/1_vHPsNO36UEGwjC5GGryVv1L5TJUCzM4gOALdFr4wsc/edit#

Mi ĝojas informi la Komitaton, ke dum la estrarkunsido en Prago okazos malferma horo de la TEJO-estraro, je dimanĉo la 22-a de majo je 14:00-15:00 UTC. Ĝi estos alirebla per la ligilo https://us02web.zoom.us/j/82225234742?pwd=i96BZnIFWYiuJzPn5rR9ne6NPYsVtl.1 aŭ per la ID 822 2523 4742 kaj kodo 220293.

Roĉjo

Op vr 6 mei 2022 om 20:37 schreef 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>:

Rogier Huurman

未读,
2022年6月7日 14:02:012022/6/7
收件人 TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Antaŭ du semajnoj okazis ĉeesta estrarkunsido en Prago, kaj ni nun finis trakti la protokolon: https://docs.google.com/document/d/1PjF9sCfK26uEtoRA1VJjSn-3RrRCg-LGwWpRutvZjjo/edit#.

Tiuj, kiuj ne ĉeestis la malferman horon, trovos diversajn novaĵojn en ĝi. Jen la plej gravaj:
  • TEJO perdis administran subvencion en 2022, sed povas rehavi ĝin en 2023, kaj gajnos alian gravan subvencion en 2024.
  • Ariel Palmer foriros en julio kaj ne dungiĝos anstataŭanto.
  • Por la novaj volontuloj ni petas specifajn profilojn: projekta, grafika aŭ informadika.
  • TEJO kreos novan retpaĝaron fine de 2022 per AKSO-teĥnologio.
  • En novembro 2022 okazos denove Retoso. Unu el ĝiaj programeroj estos montrado de la filmita kaj muntita muzikalo.
  • (Provizora) raporto pri la nun respondata KODEJO estos prezentita en la IJK dum la movada foiro.
  • El la nunaj estraranoj Albert, Tyron kaj verŝajne Tobiasz kaj Nickson rekandidatiĝos, Valentin ne scias, kaj la aliaj kvar ne rekandidatiĝos.

Via Ĝenerala Sekretario
Roĉjo

Op vr 13 mei 2022 om 12:49 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:

Patricio Agustín Iglesias

未读,
2022年6月7日 15:51:212022/6/7
收件人 TEJO-Komitato
Kara Roĉjo:

Mi kore dankas la preparadon de ĉi tiu protokolo al la estraro kaj ege speciale al nia diligenta volontulino Lenka. Mi honeste ne havas tempon por legi ĝin detale. Mi havas kelkajn demandojn:

Hazardaj ideoj (sic): aperas proponon "TEJO havu LinkedIn". Mi tute zorgas pri tiu socia reto, kiu povus malfermi pordojn al la esperantistaro. Fakte dum mia kampanjo kiel kom. B mi proponis labori por duobligi la nombron de abonantoj (mi devas agnoski, ke mi eraris al proponi tiun ambician projekton). TEJO jam havas entreprenan/korporacian konton en LinkedIn. La propono temas pri kreado de LinkedIn-grupo aŭ persona konto? https://www.linkedin.com/company/tejoesperanto/

Dungitoj: en Mia, Vincent la protokolo diras: "Ni certe havas taskojn por Mia ĝis fino de 2022: subteno, cimoj, TEJO-retpaĝo". Kia estas la situacio por Vincent?

Kunsidestroj: mi konsideras, ke Tuŝka, pro sia longa, elstara agado en la movado estas ege taŭga kunsidestro por IJK, kaj mi plene apogas ŝin. Ja ne estas facile iĝi prezidanto post subita rezigno kaj akcepti la delikatan, tempokonsumantan postenon de ĜenSek. Ĉu jam ekzistas kandidato por la julia KoKu?

Kandidatiĝo de Hanso kiel Kom. C: persone mi plene subtenas sian kandidatiĝon. Mi povus neformale babili kun komitatanoj A kaj B de UEA.

Malferma horo: "certeco de dungo de homoj ĝis eĉ 2026, buĝeto por volontulado" estas respondo al mia demando? Por venontaj protokoloj mi sugestas trovi vortumadon por facile distingi inter demando de la ĉeestanto kaj respondo de la estraro. Ekz.:

Juan: Demandas pri aerŝtonoj sur VolDom. R.: Neniu aerŝtono falis sur VolDom.

Mi pardonpetas, se mia teksto ne estas bone redaktita, sed mi restis ege okupita dum la lastaj semajnoj. Kompreneble ne necesas tuja respondo.

Dankon!

Patricio

Tyron

未读,
2022年6月11日 10:45:102022/6/11
收件人 tejo-k...@googlegroups.com
Saluton,

Mi povas mallonge respondi pri LinkedIn. Estis diksuto ĉefe inter mi kaj Ines. Ni jam havas tiun LinkedIn konton, sed por vere profiti de ĝi - ekzemple se ni volas uzi ĝin por trovi novajn volontulojn kun dezirindaj kapabloj - oni devas investi tempon, do ofte afiŝi aferojn ktp. Ne estis specifa konkludo al tiu diskuto, sed mi bonvenigas komentojn aŭ ideojn.

Amike,
Tyron 

Rogier Huurman

未读,
2022年6月20日 15:44:052022/6/20
收件人 TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Hieraŭ okazis la 12-a reta estrarkunsido, ĉi tie legeblas la protokolo: https://docs.google.com/document/d/1CaDj0mN078fXCr2ycON9T1KmnGNI8I3z8lzeHgUWOrA/edit#

Roĉjo

Op za 11 jun. 2022 om 16:45 schreef Tyron <tyro...@gmail.com>:

Patricio Agustín Iglesias

未读,
2022年6月20日 20:20:162022/6/20
收件人 TEJO-Komitato

Kara Tyron:

Mi nuntempe restas malproksime de la komputilo pro mia ekzameno venontmerkrede, sed mi paŭzos mian "faston" (ege malmola, kiel vi povas imagi!) por danki vian respondon.

Mi neniam pensis pri la (ege trafa) ideo pri uzado de LinkedIn por varbi volontulojn. Mi kredas ke ankaŭ estus bonega ilo por doni al esperantistoj la eblecon konekti unu la alian kaj ŝanĝi la bildon de Esperanto en la profesia mondo. Mi poste provos verki trakvile pli longan mesaĝon.

Dankon Roĉjo kaj estraranoj pro via EsKu!

Havu belan tagon!

Patricio

Rogier Huurman

未读,
2022年7月18日 05:48:332022/7/18
收件人 TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Antaŭ semajno okazis nia 13-a reta estrarkunsido, kies protokolo legeblas ĉi tie: https://docs.google.com/document/d/1iqdH6CuhctQP-adsSkizkwoxzxMOgvfwGqnz45K6WsM/edit#

Mi ankaŭ memorigas, ke post 5 tagoj okazos reta komitatkunveno. Legu ĉi tie ĉiujn instrukciojn: https://docs.google.com/document/d/1ERNP-QjWpKG7LukwZ6Kl7_tqJ6WyPTPQFLU4l58OkdY/edit#. Ni serĉas ankoraŭ komitatanojn por la voĉdona teamo!

Roĉjo

Op di 21 jun. 2022 om 02:20 schreef 'Patricio Agustín Iglesias' via TEJO-Komitato <tejo-k...@googlegroups.com>:

Rogier Huurman

未读,
2022年8月2日 09:20:232022/8/2
收件人 TEJO-Komitato
Saluton Komitato,

Hieraŭ okazis nia 14-a reta estrarkunsido, kies protokolo legeblas ĉi tie: https://docs.google.com/document/d/1GTL7AXkVCAISD6QHK5q8oKLc0F2rR8kZcGdcfbkio9A/edit#

La Ĝenerala Sekretario

Op ma 18 jul. 2022 om 11:48 schreef Rogier Huurman <rogier....@gmail.com>:
回复全部
回复作者
转发
0 个新帖子