Raporto de la Elekta Komisiono kaj MA novaj estraranoj

25 views
Skip to first unread message

Lucía Montserrat Fernández Barrera

unread,
May 26, 2026, 7:31:08 AM (4 days ago) May 26
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara komitato,

Jen la raporto de la Elekta Komisiono. Bv tralegi ĝin por scii kion ni faris dum la lastaj monatoj kaj la planoj por la venontaj.
Kiel vi vidos, ni jam komencis la laboro serĉi novajn estraranojn por la sekva mandato. Ni taksis la rekandidatiĝeblon de la nuntempaj estraranoj kaj publikiĝis malferman alvokon https://www.tejo.org/malferma-alvoko-igu-estrarano-de-tejo-3/.

Se vi hezitas kandidatiĝi por la venonta mandato aŭ havas dubojn pri tio, kontaktiĝu kun ni.

Amike,

Adam kaj Lucía
Elekta Komisiono | World Esperanto Youth Organisation
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)
Nieuwe Binnenweg 176 | 3015 BJ Rotterdam | Nederland
tejo.org in...@tejo.org | fb/tejoesperanto | twitter/tejoesperanto

Raporto EK 05-26.pdf

Igor Almeida

unread,
May 26, 2026, 12:21:32 PM (4 days ago) May 26
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, ĉiuj!

Dankon, Elekta Komisiono pro la diligenta laboro kaj raportado!

Mi ŝatus kundividi miajn pensojn pri la temo rekandidatiĝi: kiel mi diris al la Elekta-Komisionanoj, mi jam de iom longe havis la decidon ne rekandidatiĝi. Mi ĝojas pri la laboro, kiun mi faris dum la lastaj 3 mandatoj ĉe TEJO-Estraro kaj nun, tre honeste, mi tute lacas. Tial mi jam eĉ estis babilinta kun Ana pri tio, ke mi esperas, ke ŝi restos en la Estraro, sed mi mem ne planas resti.

Tamen tio estis antaŭ la ekapero de la nuna financa krizo. Kaj nun, ke TEJO estas en tiel defia situacio, mi zorgas pri la novalvenontaj Estraranoj. Transpreno de postenoj jam estas esence defia afero, sed por ili estos miloble pli tiel, ĉar ĝis nun multege da taskoj estis prizorgataj de Oficistoj, kaj ili devos transpreni Estraran postenon aldone de ĉiuj tiuj taskoj. Kaj mi ne volas simple "forlasi la ŝipon" kaj lasi TEJO kvazaŭ "tio ne plu estas mia problemo." Do mi revenis al pripensi la temon kaj dubi ĉu mi devas rekandidatiĝi aŭ ne. Tial mia respondo al la demando de la Elekta Komisiono estis svaga kaj ne certa.

Mia "decido" estis atendi ĝis alvenos kandidatiĝoj. Mi esperas, ke alvenos multaj kaj fortaj kandidatiĝoj. Do mi kuraĝigas vin ĉiujn kaj mem kandidatiĝi, kaj varbi en viaj respektivaj Landaj Sekcioj. Mi certe planas resti proksime de TEJO (kiel KomA de BEJO aŭ Komisiito/Komisionano pri io) kaj certe restos disponebla por helpi la novajn Estraranojn pri taskoj. Do ne timu kandidatiĝi pro timo, ke vi ne havos helpon!

Amike,
Igor "Ikvero" ALMEIDA
VicPrezidanto World Esperantist Youth Organization (TEJO)



--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAMtua%3D7XO4qDsWLdcbZ4KNci8AXq_jSsbH62-K%3DwFPOHLkDPpw%40mail.gmail.com.

Ana Ribeiro

unread,
May 26, 2026, 8:08:45 PM (4 days ago) May 26
to TEJO-Komitato
Karaj,

Simile al Ikvero, mi pensis pri "enmeritiĝi de TEJO", ĉefe pro mia aĝo: mi ĵus iĝis 30 kaj mi preferus, ke TEJO estu regata de pli junaj homoj. Sed komprenante la malfacila situacio de TEJO ĉi momente pro la manko de subvencio, mi pretus resti por unu plia mandato. Mi preferus tamen ne resti kiel prezidanto, sed mi ŝatus resti en la Estraro por subteni la venontajn gvidantojn.

Mi petas tamen, ke se vi iam ajn konsideris iĝi Estrarano de TEJO sed ne tiom certis pri tio, vi kandidatiĝu por la venontaj balotoj. Pli ol mono, TEJO bezonas talentajn homojn, kiuj pretas labori volontule. 

Plej amike,
Ana
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages