Heh, porinforme: la mencio de la volontulo Ciril pri kreo de multaj malplenaj dokumentoj povas soni iom enigme, sed havas tre pragmatisman celon! En la Google Disko de TEJO tro facile amasiĝas dokumentoj posedataj de homoj, kiuj ne plu estas en la stabo, kaj tiuj dokumentoj povas pli facile esti perditaj. Tial Ciril, laŭ mia peto, kreis tiujn malplenajn dokumentojn, por ke stabanojn povu verki rekte en ilin - ili jam dekomence estas posedataj de TEJO Oficejo, do ne facile perdiĝos. Denove dankon, Ciril!
Amike teĥnike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)