Konfidenc-persono 2023-2025

66 views
Skip to first unread message

Michal Matúšov

unread,
Oct 22, 2023, 4:49:33 PM10/22/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton karaj!

Mi komencas debatan fazon pri konfidenc-persono(j) por la periodo 2023-2025. Laŭplane ĝi daŭros 7 tagojn (ĝis la 29-a de Oktobro inkluzive). Mi laŭplane starigos la retan voĉdonon la 30-an de Oktobro. Temos pri kunigita voĉdonado per paroranga metodo.

Por la rolo de konfidenc-persono kanddatiĝis 2 homoj: Christine Brücker kaj Michael Boris Mandirola.
Mi sube prezentas ilian motivigan leteron en la ordo kiel ili kandidatiĝis. Volonte demandu la kandidatojn ĉi tie, mi invitis ilin sekvi la Komitatan liston kaj rekte respondi.

Christine Brücker
Mi jam aktivas en temo de ĝenado kaj seksperforto kaj ŝatus esti konfidencpersono aŭ kunlaboranto en grupo por pli bone difini kaj ellabori regulojn por Esperanto-eventoj.

Konfedenco estas laŭ mi ege grava dum niaj eventoj kaj ene de Esperantujo entute. Ni estas el multaj kulturoj kun multaj diversaj kutimoj kaj tradicioj.
Nia socio montras al ni kiel agi en nia socio, sed kio pri aliaj socioj, aliaj kulturoj_ Tion ni ne lernas kaj ne scias. Pro tio laŭ mi ege gravas krei kadron de reguloj por Esperantujo. Por sekurigi nin, por helpi al ni, por doni liberecon al ni.
Tio eble sonas strange sed jes reguloj ne baras ĉion kaj metas vin en mallarĝan skatolon, se ili estas nur kiel framo aŭ kadro, tiam la reguloj donas liberecon, ĉar ili donas sekurecon por ĉiuj.

Se vi balotos por min, mi tamen devas konfesi ke mi ne emas labori sole, mi certe kreos teamon de kunlaborantoj kaj jam havas kelkajn personojn kiuj interesiĝas. Dum lasta IJK jam estis kelkaj etaj kunsidoj kaj mi pensas ke kelkaj junuloj en tia teamo pli bone malfermas niajn okulojn pri ilia mondo.

Mi jam estas en la grupo pri prevento kaj punado de ĝeno, sed kiam mi lastjare ekis organizi JES 22-23 mi ne ricevis grandan subtenon el la grupo por la ellaboro de koncepto de konscio aŭ agado de la konfidencaj aŭ problemsolvaj personoj surloke.
Mi mem ellaboris koncepton de konscio, kiun mi ŝatas uzi al ĉiuj kiel bazo de laboro. Eble tio funkcias kaj ni sukcesos plu ellabori bonajn konceptojn.
Alia grava punkto estas la dokumentaro de nia laboro kaj de eventualaj atakoj aŭ problemoj kiuj okazis. Mi ne emas aŭdi ke reago al atakanto ne okazis ĉar oni ne bone dokumentis la atakon.
Por tio ni bezonas skemojn kaj agadplanojn de la problemsolvantoj.
Certe estas ankoraŭ multe pli, sed tio estas mia kompreno de estonteca laboro por plibonigi la konfidencon inter esperantistoj.

Sed kompreneble mi pretas havi orelon por homoj kiuj bezonas paroli pri situacio en kiu ili sentis sin malkomforta, simple nur kiel aŭskultanto.

Do tiaj estas miaj ideoj, se plaĉas al vi mi pretas eklabori.

Se vi jam mem elpensis koncepton de konfidenco mi ŝatus ekkoni ĝin. Dankon.


Michael Boris Mandirola
Karaj komitatanoj,
mi decidis akcepti la proponon kandidatiĝi kiel konfidencpersono.
La posteno jam delonge vakis sed montriĝis necese ke TEJO havu homojn, ja prefere plurale, kiuj pretas aŭskulti pri problemoj, konsili kaj helpi trovi la plej bonajn solvojn kaj agojn, preventi kaj solvi konfliktojn, helpi iel estigi kondiĉojn por ke oni fartu bone en nia organizo.
Post 17 jaroj en TEJO mi sendube bone konas la organizon kun sperto rekta aŭ malrekta pri tre diversaj postenoj kaj situacioj kun tre diversaj homoj; mi kredas ke danke al tio, mi povos pli facile kompreni kion oni povas travivi en nia organizo.
Pri specifa sperto en tia posteno, mi estis "eventa" konfidencpersono por la franca sekcio de JEF kadre de la strasburga pintkunveno en 2022.
Krome mencindas ke ĉi-jare mi ekinteresiĝis pri neperforta komunikado kaj mi kredas ke ankaŭ tio povos faciligi la konfidencpersonumadon.
Mi ankaŭ pensas ke, ĉar la posteno malkombineblas kun alia TEJO-ofico, estas bone ke tiun postenon transprenu TEJO-ano rande de la aĝlimo kiel mi ĉar tiel ne forpreniĝus de gvidaj postenoj pli juna aktivulo kiu povus alimaniere multon ankoraŭ doni al TEJO.
Fine, mi tute konscias ke sintenoj kaj opinioj pri mi ne estas unuanimaj kaj ankaŭ tial mi ege preferus ke ni plenumu la postenon plurope , tiel ke homoj kiuj eventuale ne emus konfidencumi kun mi, povu tion fari kun alia homo en la posteno.


Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Oct 30, 2023, 12:38:17 AM10/30/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj samideanoj:

Mi emas kundividi iom da informo kaj kelkajn pensojn por, mi esperas, helpi la Komitaton saĝe decidi pri la afero. Mi pardonpetas pro la fakto ke, fidele al mia latina deveno, ili alvenu je la rando de la fino de la debata fazo.

Dum Aŭgusto estraranoj de ambaŭ periodoj prenis la proponon de KEJ kaj, per la helpo de Jeanne, oni sukcese lanĉis malferman alvokon por konfidencpersonoj. Kiel scias tiuj kolegoj kiuj detale konas nian regularon povus esti elektitaj pluraj konfidencpersonoj. Tio ja estus avantaĝo ĉar, kiel diris Lucca en alia fadeno, homoj kiuj bezonas babili pri delikata afero povus elekti tiun kiun ili sentu la plej proksiman al si.

Alvenis du kandidatoj kiujn la estraro konsideris tute taŭgaj. Indas mencii ke ni firme preferas, ke ambaŭ estu elektitaj pro la kialoj menciitaj ut supra. Mi konas ambaŭ do mi diros al vi kial mi emfaze rekomendas ilin.

Neniu konsiderus ke estas troigo diri ke MB estas verŝajne konata de ĉiuj nunaj komitatanoj kaj ke temas pri unu de la plej gravaj junaj esperantistoj de la nuna jarcento. Li ne simple komprenas la kompleksajn trabojn malantaŭ nia regularo: li mem estis unu de ĝiaj kernaj arĥitektoj. Lia longdaŭra, intensa agado, kiel li mem plenfranke agnoskas, donas al li ne plene unuaniman opinion pri lia agado ene de la TEJO-medio, do nepras ke li ne estu la sola en la posteno.

Pro tio tre gravas, ke Christine Brücker ankaŭ ricevu la konfidon de la Komitato. Mi ekkonis ŝin pasintmonate kiam mi eniris la komisionon pri Pasporta Servo, kie ŝi estas unu de la plej aktivaj membroj kaj tre volonte antaŭenigas projektojn por disvastigi la programon. Chris estas modela patrono: malgraŭ sia limigita libera tempo ŝi tre aktivas je junularaj eventoj, ne nur de TEJO sed ankaŭ de la skolta movado. Mi ne dubas ke multaj junuloj trovos ĉe ŝi homo kiu tre pacience aŭskultos ilin.

Post la dolorigaj eventoj okazintaj dum IJK multaj komitatanoj kaj membroj de TEJO kuraĝis esprimi siajn ideojn, proponojn kaj frustraciojn. Post la elekto de Chris kaj MB kiel konfidencpersonoj ni komencos verki novan paĝon komencante profundajn, sed aparte bezonatajn ŝanĝojn en Esperantujo.

Samideane

Patricio
--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion on the web visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAM2hFdA%3DXdTzsLubYXNc6fc1%3Dt03tHzi-YdNwihOx0vaHPTqbQ%40mail.gmail.com.

Michal Matúšov

unread,
Oct 30, 2023, 6:49:59 AM10/30/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

dankon pro kontribuo al la debato! Ekde nun ĝis 2023-11-08 12:00:00 UTK daŭras voĉdona fazo. Bv. voĉdoni ĉe

Bv. memori, ke vi rajtas por ambaŭ kandidatoj doni la saman numeron se vi ilin preferas same.
Bv. memori, ke se vi preferas neniun kandidaton, prefere ĉiuokaze voĉdonu, sed neindikante ajnan kandidaton ("blanka voĉdono"). Tiel tio kalkuliĝos kiel voĉdono kaj vi ne estos en risko de perdo de komitataneco pro nevoĉdonado.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


ne 22. 10. 2023 o 22:48 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Nov 5, 2023, 2:11:38 PM11/5/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj, rememorigo, ke vi havas lastajn 2,5 tagojn por voĉdoni (ĝis 2023-11-08 12:00:00 UTK)!
La voĉdono nun estas ĉe la sojlo por akcpeto, do bv. amase veni kaj plenumi viajn komitatanajn rajton kaj devon. La temo pri kiu ni voĉdonas estas grava, do ni plene profitu de la voĉdono.

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


po 30. 10. 2023 o 11:49 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Nov 8, 2023, 4:44:04 AM11/8/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj, restas nur iomete pli ol 2 horoj kaj pluraj vi ankoraŭ ne voĉdonis, kaj kelkaj pliaj voĉoj aparte taŭgus. Bv. voĉdoni kiom eble plej frue.
Amike
KuboF Hromoslav 

Dňa ne 5. 11. 2023, 20:10 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):

Michal Matúšov

unread,
Nov 8, 2023, 4:47:38 PM11/8/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj,

kun granda ĝojo mi anoncas al vi, ke vi elektis ambaŭ kandidatojn, Christine Brücker kaj Michael Boris Mandirola, novaj konfidenc-personoj de TEJO! Ilia mandato daŭros 2 jarojn, do ĝis ĉ. 7-a de Novembro 2025.

Bonvolu varme bonvenigi ilin en ilia nova rolo!

Voĉdonis 19 de 28 rajtantoj. 10 subtenis ambaŭ kandidatojn same, 3 preferis Christine kaj 6 preferis Michael Boris, neniu voĉdonis blanke.

Ne voĉdonis Hans Eric Becklin (Hanso), Matheus Gamito do Nascimento , Lucca Catini Lanzi, Josuo Marso, Espoir Ngoma Kasati, Tran Thi Hoan (Ĝojo), Yoan Michel Rodríguez Martínez (Yohano), Igor Almeida Silva (Ikvero), Wayne Federigan, Abhinav Varma. Mi dankas ĉiujn voĉdonintojn pro tenado de la demokratia funkciado de TEJO, kaj ree instigas la nevoĉdonintojn pli forte ekzerci viajn rajtojn! Se vi havas teĥnikajn problemojn pri voĉdonado, bonvolu kontakti min tuj kiam vi ekscias tion!

De inter la nevoĉdonintoj elstaras la kara Estrara kolego Abhi. En la ekrankopio de Centra Reto vi povas daŭre vidi nur lian retpoŝtan adreson, ĉar bedaŭrinde li ankoraŭ ne finis sian profilon (kaj pro tio eĉ dum la voĉdonado mi bezonis reinviti lin, ĉar pro teĥnikaj kialoj post certa tempo ne plu validis lia invito al CR). Bedaŭrinde, Abhi ne reagis al miaj atentigoj pri la voĉdono, kaj eĉ finigo de lia profilo 😢

Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
Ĝenerala Sekretario (fakoj: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj, Volontuloj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)


st 8. 11. 2023 o 10:43 Michal Matúšov <kubof.h...@gmail.com> napísal(a):
TEJO, Konfidenc-persono 2023-2025, rezultoj.png

Lucía Montserrat Fernández Barrera

unread,
Nov 11, 2023, 3:45:13 PM11/11/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Elkore, mi ĝojas pri la enposteniĝo de novaj konfidencpersonoj, mi deziras bonan mandaton kaj al Christine kaj al MB, kaj esperas bonajn kunlaborojn kaj plibonigojn en TEJO pere de tiu posteno.

La manko de partoprenado en la voĉdonado estas bedaŭra, ĉar kiel KuboF mencias, estas grava parto de la demokratia agado de TEJO. Ne nur por tio, sed ankaŭ por la graveco havi konfidencpersono(j)n en nia asocio, speciale post tio okazita dum IJK ĉi-jare.
Ankaŭ, mi speciale bedaŭras la mankon da voĉdono el estrarano Abhi, certe estas malbona kutimo pri kiu ni devas solvi por maligi la situacion.

Krom mia ĝojo, mi volas memorigi vin ĉiuj ke elekti konfidencpersono(j)n ne sufiĉas.
Ĉu estas planata el la estraro preni decidojn pri la seksĝenadoj - tiuj de Roĉjo kaj Niko - okazigitaj dum IJK? Mi tutsekuras, ke la komitatanoj estos informataj pri ĝisdatigoj.

Amike, 

Lucía M. Fernández Barrera
Komitatano A
KEJ - Kataluna Esperanto-Junularo


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Nov 11, 2023, 7:00:43 PM11/11/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Lucía:

Unue dankon pro via mesaĝo, kie vi sentime traktas plurajn delikatajn aferojn por nia organizo. Sen aktivaj komitatanoj kiel vi, kiuj sekvas la evoluon de la agado de la estraro, ĉia projekto en TEJO iĝus senfrukta.

Kompreneble, kiel vi trafe mencias, elekti konfidencpersonojn estis la unua ŝtupo ene de vojo de vere longdaŭraj ŝanĝoj. Morgaŭ la estraro kunsidos kaj inter la kernaj tagorderoj troviĝas ĉi tiu punkto kaj la reaktivigo de la komisiono pri Egaleco, pri kiu Ada emas ekokupiĝi.

Espereble ni revenos baldaŭ kun pli konkretaj respondoj.

Samideane

Patricio

Patricio Agustín Iglesias

unread,
Nov 13, 2023, 1:15:31 PM11/13/23
to tejo-k...@googlegroups.com
Kara Lucía:

Ni babilis pri via mesaĝo per la estrara listo kaj dum EsKu kaj ni sentas nin tre dankemaj pri ĝi. Tiaj kulturaj ŝanĝoj kiujn ni emas atingi absolute ne eblas sen la klara engaĝiĝo de la reprezentantoj de niaj landaj kaj fakaj sekcioj.

Ni paŭzis ajnan decidon pri la ĝenintoj ĉar ni preferis atendi ĝis la elekto de la konfidencpersonoj por alveni al konkludoj dialoge kun ili. Ni ĝojas pro la apogo de la Komitato al ambaŭ kandidatoj. Tio kion ni ĵus decidis dum EsKu estas tuj organizi kunsidon en kiu ĉeestus la konfidencpersonoj, kelkaj estraranoj kaj eventuale aliaj homoj por ke ili dialoge alvenu al rekomendo pri la estontaj limoj al la agado de la ĝenintoj. Surbaze de iliaj sugestoj la estraro prenos la finan decidon kaj, kompreneble, ni informos pri ĝi publike kiel eble plej rapide.

Malantaŭrigarde eble estintus pli trafe rekte preni decidojn tuj post IJK. Tamen tio kio gravas nun estas, ke du plenspertaj homoj emas helpi nin dum la venontaj du jaroj. Kaj ankaŭ, ke ni sukcesis interŝanĝi ideojn kun Ada cele al la reaktivigo de la komisiono pri Egaleco.

Ŝi estis troe okupata dum la lastaj monatoj pro sia translokiĝo al Francio. Pasintsemajne ŝi finfine ricevis konfirmon pri la komenco de siaj studoj kaj nun ŝi havas grandan entuziasmon por antaŭenigi la laborgrupon. Kompreneble ŝi kaj la konfidencpersonoj bezonos ĉies helpon, interalie pri la verkado de protokolo pri preventado kaj punado de ĝenado, projekto kiun bedaŭrinde la pasinta estraro ne sukcesis realigi.

Amike

Patricio
Nome de la estraro de TEJO
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages