[tejo-komitato] Raporto pri la demandaro pri membreco en TEJO/UEA

36 views
Skip to first unread message

Klara Ertl

unread,
Nov 24, 2020, 5:07:22 AM11/24/20
to TEJO-Komitato, estraro-2019-k...@googlegroups.com, Palmer Studio
Kara Komitato, (CC Estraro de UEA + Ariel por celoj de la membriĝkampanjo)

Jen venas al vi la raporto, teksta kaj tabela, pri kategoria analizo de la demandaro pri membreco en TEJO/UEA, analizita de Charlotte, Quentin kaj mi; bele entabeligita de Quentin; kaj skribe raportita de mi.
La enketo estis farita lastsomere kaj Mia jam analizis ĝin kvante kaj amplekse raportis pri ĝi (vi trovos en nia raporto ligilon al tiu de Mia), sed restis la respondoj al la malfermaj demandoj, kaj la estraroj de ambaŭ UEA kaj TEJO taksis ke ankaŭ ili bezonus esti raportitaj.

Ni povas uzi ĉi tiujn rezultojn por plibonigi niajn Strategian planon kaj Realigplanon, pri kiuj ni laboras fervore dum ĉi tiuj semajnoj. Do bonvole legu la raporton atente, prikomentu, kaj uzu ĝin en nia laboro kaj niaj diskutoj pri la planoj.

Amike,
Klára
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages