Pardonon la malfrua respondo. Mi interesiĝas pri helpi (verŝajne tiu estu mia lasta ago kiel LFA-ano antaŭ la nova Estrara elekto). Pri la interesgrupo: kiel jam antaŭe esprimite, mi opinias, ke pli sencas kaj praktikas, ke ni ŝanĝu la kutimon kaj anstataŭ krei novan interes-/labor-grupon por ĉiu nova aliĝpeto, LFA estu la fiksita grupo, kiu pritraktu la aliĝpetojn.
La laborgrupoj kutime estas formataj de la samaj homoj, kiuj interesiĝas pri tiu temo. Do kial ne igi tion nepran takson de LFA? Mia celo estas plisimpligi aferojn, ĉar trovi interesiĝantojn por krei la laborgrupon por NUR TIAM komenci la faktan laboron estas aldona nenecesa tasko, kiun ni kreas al ni mem. Do se ni komprenas, ke ĉiu aliĝpeto, kiu alvenos tuj iros al LFA (kompreneble, malferme al novaj interesiĝantoj), ni jam scias ŝparas tempon kaj energion.
Mi ankoraŭ ne legis la Statuton de JESeS, do por mi la tuj sekva paŝo estas tiu. Patricio kaj Vuk, bv sciigi min pri sekvaj paŝoj post tio pri kiuj vi verŝajne bezonos/volos helpon!