Rezulto de voĉdonoj pri elekto de komitatanoj B

24 views
Skip to first unread message

Rogier Huurman

unread,
Sep 1, 2021, 5:34:48 AM9/1/21
to TEJO-Komitato
Saluton,

Antaŭ sep tagoj finiĝis tri samtempaj retaj voĉdonoj pri ŝanĝoj en la Reglamento pri elekto de komitatanoj B.

La forigo de punkto 13 estas malakceptita kun 10 jesoj, 14 neoj kaj 8 sindetenoj.
La forigo de punkto 14 estas malakceptita kun 9 jesoj, 14 neoj kaj 9 sindetenoj.
La amendo al punkto 5 estas malakceptita kun 10 jesoj, 16 neoj kaj 6 sindetenoj.

Tio signifas, ke la reta voĉdono por komitatanoj B okazos laŭ la tempoplano konsentita dum la komitatkunsido, eĉ se ne estos pli da kandidatoj ol postenoj.


Krome pro maltrafo de 2 retaj voĉdonoj (tiu ĉi kaj pri strategia plano) kaj nek partopreno nek nomumo de anstataŭanto en la reta komitatkunsido John Magessa estas konsiderata demisiinta laŭ Ĝenerala Reglamento 2.4. JETO rajtas nomumi saman aŭ alian komitatanon A.
Cyprien Guiya de BOJE, Alejandro Burgos Escalante de HEJS, kaj Jordon Kalilich de USEJ maltrafis la komitatkunsidon kaj tiujn ĉi voĉdonojn, kaj estos konsiderataj demisiintaj post sekva maltrafo.

La Ĝenerala Sekretario, Roĉjo
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages