Groups keyboard shortcuts have been updated
Dismiss
See shortcuts

Estrara jarraporto 2023

74 views
Skip to first unread message

Michal Matúšov

unread,
Oct 31, 2024, 6:45:08 PM10/31/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj Komitatanoj, Landaj kaj Fakaj Sekcioj (en blinda kopio), Ĝeneralaj Direktoroj kaj Observantoj de UEA.

Dum la IJK 2024 la Komitato akceptis prokrastitan liveron de la Jarraporto 2023 kun limdato de la 31-a de Oktobro 2024.

La 2 Estraroj kiuj servis dum tiu periodo laboris pri kreo de la raporto. Mi estis la Ĝenerala Sekretario respondeca pri ĝia livero, kaj la nefaritan laboron mi ne volis nerespondece trandoni al nia nova ĜenSek. Tial kun plezuro mi nun prezentas la Jarraporton 2023.

Simile kiel antaŭan jaron, ankaŭ nun ĝi estas en formo de prezentaĵo. Decido fari ĝin tiel estis (kiel mi klarigis dum KoKu dum IJK) pli situacia ol strategia kaj tio povas ŝanĝiĝi estontece. Sed mi ĝojas, ke almenaŭ por la prezentaĵa formo ni nun havas facile kopieblan skeman dokumenton 🥰

Bv. detale ĝin tralegi kaj informi min pri ajnaj enhavaj neklaraĵoj aŭ forgesitaĵoj, lingvaj misoj kaj eventualaj aliaj plibonigaĵoj. Dum nia diskuto mi laŭbezone adaptos ĝin enhave. Iom poste nia oficisto aŭ volontulo finprizorgos la grafikan aspekton (tiu ne estu parto de via posta voĉdonado).

Post la diskuta fazo, Komitatanoj A-Ĉ voĉdonos pri ĝia aprobo.


Amike
KuboF Hromoslav (Michal Matúšov)
eksa Ĝenerala Sekretario (2023-2024)
Prezidanto (fakoj: Strategio, Rilatoj kun UEA, Volontuloj; vicrespondeculo: Aktivula trejnado, Projektoj kaj subvencioj)
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO)

Igor Almeida

unread,
Nov 2, 2024, 7:56:55 PM11/2/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton al ĉiuj Komitatanoj,

Mi nun ekigas la debatan fazon por la Jarraporto 2023, je limdato de 7 tagoj. Tio estas: ĝis la 9-a de novembro, je 23h59 UTK.

Amike,
Igor "Ikvero" Almeida (igoa-z)
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)


--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/CAM2hFdDMXCcpcp9B3iBUWu8VCgXY_RYsCiydxSSbZXh15sFjLQ%40mail.gmail.com.

Igor Almeida

unread,
Dec 29, 2024, 6:28:43 PM12/29/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj Komitatanoj,

Komenciĝas voĉdona fazo por Estrara Jarraporto 2023.
Voĉdona fazo iras ĝis 7a de januaro 2025, je 23h59 UTK.

Ĉiu Komitatano rajtas je unu voĉdono, kiu povas esti jese, nee aŭ sindetene.

Sekvu la jenan ligilon por voĉdoni; https://reto.tejo.org/vochdonado/retaj/191

Centre kaj rete,
Igor "Ikvero" Almeida
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Igor Almeida

unread,
Dec 30, 2024, 7:06:02 AM12/30/24
to tejo-k...@googlegroups.com
Saluton, karaj Komitatanoj,

Mi rimarkis, ke mi ne estis tute eksplicita en la frazumo de la voĉdonado en Centra Reto. Do mi venas klarigi, ke oni voĉdonu "jes" por indiki aprobon, "ne" por indiki malaprobon, kaj "sindetene" por indiki sindetenon.

Amike,
Igor "Ikvero" Almeida 
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Albert Stalin Garrido

unread,
Jan 7, 2025, 3:08:42 PM (8 days ago) Jan 7
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi rimarkis ke ankoraŭ multaj kolegoj ankoraŭ ne voĉdonis pri ĉi tiu propono, do bv. fari tion ĝis hodiaŭ (07/01) 23:59 UTC! Tio ĉi ankaŭ estus bona unuafoja sperto por novaj komitatanoj, ĉar retaj voĉdonoj ne tiel ofte okazas lastatempe. 

Kunlabore,

Albert Stalin Garrido

Ĝenerala Sekretario, Filipina Esperanto-Junularo

Retpoŝto:in...@esperanto-ph.org

Adreso:Metro Manila, Filipinoj

Retejo:esperanto-ph.org

ALIĜU AL NIIĝu membro de Filipina Esperanto-Junularo hodiaŭ.


Igor Almeida

unread,
Jan 14, 2025, 8:35:18 PM (2 days ago) Jan 14
to tejo-k...@googlegroups.com

Saluton, karaj Komitatanoj,


La rezulto de la voĉdonado pri Jarraporto 2023 estas aprobite.


Voĉdonis 13 de 23 rajtantoj:

  • por: 9

  • kontraŭ: 0

  • sindetenis: 4

  • ne voĉdonis: 10


Mi dankas ĉiujn voĉdonintojn pro tenado de la demokratia funkciado de TEJO, kaj ree instigas la nevoĉdonintojn pli forte ekzerci siajn rajtojn! Se vi havas teĥnikajn problemojn pri voĉdonado, bonvolu kontakti min tuj kiam vi ekscias tion!


Sube estas ekrankopio de la voĉdona rezulto.


Screenshot 2025-01-13 alle 13.41.32.png

Amike,
Igor "Ikvero" Almeida 
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Em seg., 13 de jan. de 2025 às 13:47, Igor Almeida <igoralmeid...@gmail.com> escreveu:
4 Reta voĉdono
10 Reta voĉdono estas kvoruma se almenaŭ duono de la komitato voĉdonas. Sindetenoj ankaŭ estas voĉdonoj.

Em seg., 13 de jan. de 2025 às 13:42, Igor Almeida <igoralmeid...@gmail.com> escreveu:



Amike,
Igor “Ikvero” Almeida

Igor Almeida

unread,
Jan 14, 2025, 8:41:58 PM (2 days ago) Jan 14
to tejo-k...@googlegroups.com
Okazis eraro en la aldonado de la ekrankopio en la lasta mesagxo. Jen gxi:
Screenshot 2025-01-13 alle 13.41.32.png

Amike,
Igor "Ikvero" Almeida 
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Igor Almeida

unread,
Jan 14, 2025, 9:00:53 PM (2 days ago) Jan 14
to tejo-k...@googlegroups.com
Plia klarigo:
Pro cimo en Centra Reto, gxi konsideras, ke la kvorumo ne estis atingita. Tamen laux la Reglamento pri la Komitato, 4. Retaj Vocxdonoj:
> Reta voĉdono estas kvoruma se almenaŭ duono de la komitato voĉdonas. Sindetenoj ankaŭ estas voĉdonoj.

Tiel, laux la numeraj informoj, videblas, ke fakte ja pli ol duono de la Komitato vocxdonis, do la vocxdono ja estis kvoruma.

Amike,
Igor "Ikvero" Almeida 
ĜenSek World Esperantist Youth Organization (TEJO)

Espoir Kasati

unread,
Jan 15, 2025, 2:45:10 AM (23 hours ago) Jan 15
to tejo-k...@googlegroups.com

Koran dankon kara ĜenSek pro la informo.

Fakte, mi ne scias ĉu tiel okazis al aliaj, mi provis plurfoje aliri la Centran Reton bedaŭrinde sensukcese. Mi ne scias ĉu tiel okazis pro la agadanta cimo.

Feliĉe la kvorumo estis atingita laŭ art.10 de la reglamento pri reta voĉdono. Tamen, ĉu la komitato ie decidis pri ŝanĝo  de la teĥnologioj de reta voĉdono? Eble mi pretervidis tiun diskuton!

Amike,

Tamen, kara ĜenSek, mi ne bone komprenas kiel vi interpretis la Art.4 de reta voĉdono, ĉar mi
Espoir Ngoma Kasati
~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~~
Membro de la Afrika Komisiono de UEA
Komitatano C de TEJO
Komisiito de TEJO pri Edukado
Membro de la Elekta Komisiono de TEJO
Sekretario de Demokratia Kongolanda Esperantista Junulara Organizo
Esperantista instruisto
Respondeculo pri instruado trejnado de la Konga ILEI-SEKCIO
Loĝas en Lubumbashi, C/Kapemba, Q/Kapemba, N°76 Av. Mutombo Mukulu/Supra Katango/DR. Kongo.
https://uea.org/vikio/Kategorio:Nova%C4%B5oj_-_Espoir_NGOMA_KASATI

Screenshot 2025-01-13 alle 13.41.32.png
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages