Karaj komitatanoj:
Post pli ol du jaroj da pritrakto la nunaj membroj de la laborgrupo pri la aliĝpeto de SEJ (Senegala Esperanto-Junularo), Michael Boris kaj mi, alvenis al fina rekomendo. Ni ne konis ilin antaŭe sed ni rapide estis tute bone impresitaj pri ilia diligento kaj reagemo. La vojo estis aparte defia, kaj ni senhezite agnoskas nian respondecon en tiu malfruo kaj pardonpetas niajn senegalajn samideanojn pro tio.
Konsiderante ke laŭstatute landaj kaj fakaj sekcioj de TEJO devas esti laŭorde organizitaj kaj la bedaŭrinda fakto, ke SEA ne estas ankoraŭ landa asocio de UEA, ni petis al ili jure registri la asocion, donante tiel al SEJ tre bezonatan organikecon. Tamen nia eraro (kiun ni emfaze petas noti al nunaj komitatanoj do ne okazu ree estonte) estis ne sugesti al ili konsulti inter advokatoj, notarioj, kontistoj aŭ ŝtatoficistoj ĉu ekzistis modelo de la senegala agentejo, kiel estas kutimo en diversaj landoj kaj poste labori surbaze de ambaŭ ĝi kaj la ŝablono de TEJO. Kio okazis estis, ke post pritraktado de la statuto de SEJ surbaze de la tekso rekomendita de TEJO ili iris al la publika oficejo, kiu donis al ili tute alian ŝablonon. Finfine la aprobita statuto, surbaze de la ŝtata matrico, enhavis du punktojn kiuj iris kontraŭ nian regularon.
Unuaflanke ĝi difinis neniun aĝlimon. Ni ja instigas teni bonajn rilatojn kun esperantistoj de ĉiuj aĝoj, sed evidente sekcio de TEJO nepre devas esti regata de junuloj aŭ male ĝi tre riskas iĝi nejunulara. Duaflanke kaj plejgrave la statuto malpermesis la partoprenon de eksterlandanoj en la estraro de la sekcio. Tion ni ja taksis kiel diskriminacian precepton kontraŭan kaj al la laŭlitero de la statuto de TEJO, kiu laŭvorte postulas ke landa (aŭ faka) sekcio estu “vaste malfermita al junuloj, sen ekskluzivoj pro nacieco, (...)” kaj al la spirito de nia normaro kaj, krome, de la valoroj kaj plej enradikiĝintaj tradicioj de Esperantujo. La granda kvanto de eksterlandaj estraranoj kaj komitatanoj de sekcioj estas nekontestebla pruvo de la gastamo kaj bonvenigemo de nia tutmonda komunumo.
Ni unue petis helpon per la instituciaj retadresoj kiuj aperas je la oficialaj retejoj de la junulara ministerio. Tamen ili neniam respondis al ni do evidentiĝis, ke bedaŭrinde SEJ-anoj devis fizike alproksimiĝi por antaŭenigi la necesajn ŝanĝojn al sia normaro.
Post dialogo kun SEJ-estraranoj ili raportis al ni, ke ili kontaktis plurfoje ministeriajn funkciulojn. Niaj samideanoj diris al ni, ke post babilado kun tiuj oficistoj ili konsideris ke estus redundo klarigi aĝlimon en la statuto ĉar la Afrika Ĉarto de la Junularo difinas junulon kiel ajnan personon kiu aĝas inter 15 kaj 35 jaroj. Pri la integrado de eksterlandanoj al la kondukaj organoj de la asocio ili klarigis, ke ministerianoj informis al ili, ke ne bezonatis konfirmo de la publika agentejo sed instrumento subskribita kaj sigelita rekte de SEJ.
Post provizi al ni ĉi tiun materialon ni alvenis al la konkludo ke ne eblis ricevi oficiale plenumitan amenditan Statuton, ke post tiom da streboj kun SEJ ni jam atingis la laŭkuntekste plejeblan plenumon de ĉiuj formalaj kondiĉoj por esti akceptata kiel landa sekcio de TEJO. Tamen egale grava estas alia flanko, kiun tre ofte homoj minimumas, en kiu SEJ delonge montris sin absolute elstara.
Male al la situacio de IEJO aŭ LEJO neniu laborgrupano estis en profunda kontakto kun la senegala movado antaŭe. Tamen ni rapide notis, ke SEJ plenas el laboremaj, kompetentaj, fervoraj esperantistoj. Malgraŭ ke ankoraŭ nek SEJ nek SEA estas membroj de TEJO kaj UEA ili agas pli profesiece kaj realigas pli ambiciajn celojn ol la averaĝa Esperanto-organizo. Ili estis ŝlosila parto en la sukcesa organizado de la 8-a Afrika Esperanto-Kongreso en Tièse en 2022, kie centoj da Esperanto-parolantoj el Afriko kaj aliaj kontinentoj interŝanĝis konojn kaj spertojn.
Sed ne nur temas pri agado ene de Esperantujo. Male al multaj ekstereŭropaj sekcioj, kiuj ne sukcesas starigi KER-agadon, ili ankaŭ komencis esti en kontakto kun ACALAN, Afrika Lingva Akademio, internacia institucio kadre de Afrika Unio, plej alta regiona instanco en tiu kontinento. Kaj laste sed ne malpli grave ni ankaŭ menciu, ke tiuj gvidantoj kun kiuj ni estis unue en kontakto estis tre proksime al la aĝlimo kaj tre saĝe kelkaj monatoj antaŭe ili elektis novan estraron. Tiel la novelektita stirantaro de la senegala junularo estas nun jardeko pli juna sed egale pasia kaj lerta, je vere modela generacia transvazigo.
Sen ia dubo ili agas vere profesiece. Tamen ni ankaŭ volas aparte mencii ilian bonkorecon. Homoj kiuj sukcesis ĉeesti AKE en 2022 estis tre varme, gastame bonvenigitaj. Ili estas tre respektemaj, laboremaj homoj, kiuj subtenas unu la alian kiel familion dum la plej malfacilaj momentoj, kiel kiam membro suferas la perdon de parenco.
Multaj personoj estas parto de ĉi tiu atingo. Respondeculoj de UEA kaj SEA ĉiam montris sin pretaj kunlabori, speciale Jérémie kaj Assane. La eksaj membroj de la laborgrupo, Albert kaj Marko, estis nemankeblaj je la komenco de ĉi tiu longa pado. Ankaŭ informindas ke surloke dum AKE Rakoen, Sara kaj Francesco donis al ili trafajn konsilojn por antaŭenigi la aliĝpeton.
Tamen la veraj ĉefroluloj estis la senegalaj junuloj. MB kaj mi perfekte konscias, pri kiom da tempo ili dediĉis al pretigado kaj korektado de sia statuto, al kunsidoj, planado de sia laboro kaj, tre speciale, al la senĉesa kontaktado de senegalaj funkciuloj. En tiu senco ne nur indas mencii la klopodojn de la nuna estraro, sed ankaŭ de la aliaj gvidantoj de la organizo, kiel John kaj tre speciale Bamba, kiu estis dum preskaŭ du jaroj nelacigebla motoro de ĉi tiu aliĝpeto.
Pro tiuj antaŭmenciitaj kialoj ni instigas la Komitaton aprobi la aliĝpeton de SEJ kaj bonvenigi ĉi tiun senegalan diligentan kolegaran societon en la familio de TEJO. Kaj kompreneble ni invitas komitatanojn por ontaj okazoj ĉiam esti pretaj aparte kontroli junularecon kaj naciecmalfermecon en la ontaj aliĝpetoj de sekcioj de TEJO.
Pardonpetante, debatigante, voĉdonigante kaj, espereble, baldaŭ festante salutas vin
Patricio
Nome de la laborgrupo pri la aliĝpeto de SEJ