Trejnadsesio por estraranoj kaj komitatanoj okazonta ĉi 18a de Aprilo

44 views
Skip to first unread message

Jean de Dieu Kikako

unread,
Apr 1, 2026, 6:35:00 AMApr 1
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj estraranoj kaj komitatanoj Saluton.
Mi esperas ke vi ĉiuj fartas bone.
Antaŭ kelkaj tagoj ni kunvenis kaj babilis pri la kapabliko de komitatanoj,tiam estis decidite okazigi trejnsesiojn kiuj temos pri la kapabliko de la estraranoj kaj komitatanoj ni okazigos ilin dum ĉiuj mandatoj kiuj sekvis.
 Por povi prepari kiel ni bonvenigos novaj komitatanoj B ĉar jam estis lanĉita la alvokon kaj komA kiuj antaŭ la fino de majo ĉiuj landaj sekcioj de TEJO devas nomumi aŭ renomumi komA, Albert Stalin Garrido pretas gvidi tiun sesion ĉi 18an de Aprilo,tial ni petas al vi ĉiuj doni viajn vidpunktojn,komentoj aŭ io alia kiu similas kiu povas esti tre utila dum tiu evento.
Bonvolu kompreni TEJO volas ke tiu kutimo revenu ankoraŭ ĉar jam kelkaj jaroj ĝi malaperis kaj la kandidatoj ne interesiĝis pri diversaj postenoj pro la fakto ke ili ne scias kion ekzakte faros okupante iuj aŭ aliaj postenoj.
Ĉiuj estraranoj kaj komitatanoj estas petitaj partopreni por ke la sesio estu agrabla,ĉar niaj spertoj estas tre utilaj por prepari la nova generacio.
Aldone,ni okazigos la duan tuj post la publikigo de la gajnintoj por komA kaj komB.
La dato ni pribabilos dum tiu sesion de la 18a.



Jean kikako

Jean de Dieu Kikako

unread,
Apr 1, 2026, 7:18:16 AMApr 1
to tejo-k...@googlegroups.com
La horo estos je 13 ĝis 14 UTC
Jen la Zoomligilo ankaŭ :



Jean kikako

Ana Ribeiro

unread,
Apr 3, 2026, 10:27:04 AMApr 3
to TEJO-Komitato
Karaj,

Mi ŝatus danki al Albert por tiu iniciato kaj instigi al la aliaj por aliĝi.

Por pli faciligi, mi sendas la kalendaran invitilon, kiun vi povas aldoni al via kalendaro per simpla klako:


Amike,
Ana

Albert Stalin Garrido

unread,
Apr 17, 2026, 4:21:19 PMApr 17
to tejo-k...@googlegroups.com
Karaj komitatanoj,

Mi memorigas vin pri ĉi tiu trejnado: 
Komitato 101: Kiel funkcias la Komitato? kiu okazos morgaŭ (aŭ, ĉu iuj, jam hodiaŭ), la 18-an de aprilo (sabato), de 13:00 UTC (kontrolu ĉe via loka horzono).

Ĝi estas sufiĉe multe publikigita en la sociaj retoj de TEJO, sed bedaŭrinde ne same emfazata ĉi tie (mankis memorigo ke mi sentis la bezonon mem interveni), ĉar unu el ĝiaj ĉefaj celgrupoj estas vi mem—la nun oficantaj komitatanoj. Multaj el vi eble estas novaj, aŭ, post monatoj aŭ jaroj da oficado en la Komitato, simple neniam ricevis trejnadon pri via laboro kaj restas sen ideo pri kiel agadi kiel komitatanoj.

Do, kiel la gvidonto de tiu ĉi trejnado, mi forte invitas vin ĉeesti. Estu konsciaj kaj aktivaj komitatanoj, kaj nur kun kompreno pri viaj rajtoj kaj respondecoj vi povas plenumi vian laboron kaj fari la Komitaton pli aktiva (ol ĝi estas nun) en la gvidado de TEJO, des pli en ĉi tiuj defiaj momentoj por la organizo.


Ĝis baldaŭ! 

Kunlabore,
Albert Garrido 
International Education & Mobility Professional
Madrid, Spain



--
You received this message because you are subscribed to the Google Groups "TEJO-Komitato" group.
To unsubscribe from this group and stop receiving emails from it, send an email to tejo-komitat...@googlegroups.com.
To view this discussion visit https://groups.google.com/d/msgid/tejo-komitato/63ad1544-8cfa-4224-bf82-0fbefb0949e2n%40googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages